En Interreto aperis la komparbildo en ambaŭ partoj de kiu oni vidas tiun tre similaspektan dentohavulon.


Jen foto de la manifestacio en Donecko:

Pliaj fotoj el Donecko ĉi-tie.


Foto el Rigo:



Tiu persono iĝis tre populara en Latvio post la eventoj de 2009, kiam la latvian interreton inundis centoj da fotoj kun Aloŝa. Tio estas komparebla kun la populara en Ukrainio “atestanto el Frjazino”.
Aron de la pritemaj bildoj oni povas vidi ĉi-tie aŭ laŭ la serĉofrazo «aļoša 13.janvāris» en retserĉilo.
Dum la tumultoj en Donecko la 13-an de marto pereis laŭ diversaj fontoj unu ĝis tri homoj. Multaj estis vunditaj.
La rusiaj amaskomunikiloj asertas, ke en la interpuŝiĝoj kulpas alportitaj al la urbo “faŝistoj”, kiuj provis dispeli la pacan manifestacion de la porrusiaj civitanoj. La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio en sia oficiala retejo akuzis la “kontraŭleĝan” kievan registaron en malkapablo protekti homojn en la pacaj manifestacioj kaj deklaris, ke Rusio rezervas por si la rajton protekti siajn sampatrujanojn en Ukrainio. Multaj konkludis el tio intencon de la Kremlo sendi la milittrupojn ankaŭ al la ĉeftera Ukrainio.
Siavice la oponantoj de tiu pozicio insistas, ke la interpuŝiĝojn komencis nome la partoprenantoj de la porrusia manifestacio kaj ili elmontris la plejan agresemon. La saman konkludon oni povos fari post trarigardi plurajn filmetojn kaj fotojn pri tiu evento. Tion sugestas ankaŭ la fakto, ke junulo kies morto estas konfirmita partoprenis la manifestacion por la unueco de Ukrainio.