Wall klarigis, ke ŝi faris tiun decidon post kiam la “propaganda naturo” de la televidkompaio RT “evidentigis sin kun antaŭe nemontrebla forto”. La ĵurnalistino rakontis kiel ŝi intervjuis la usonan eks-kongresanon kaj menciis en iu demando la “rusian intervenon”. Antaŭ dissendi la intervjuon tiuj vortoj estis forigitaj. Krome post ĝi estis dissendita la programero, en kiu la tuta ukraina opozicio estis prezentita kiel “faŝistoj” kaj “novnazioj”.
Liz Wall rakontis, ke ŝi turnis sin al la estraro de la televidkanalo RT America en kiu ŝi laboris kaj deklaris, ke ŝi malkonsentas kun tiaj pritaksoj kaj ke malplaĉis al ŝi la cenzurado de la intervjuo. “Tiu tago estis decida por mi, – aldonis Woll. – Mi decidis, ke homoj kaj niaj spektantoj devas scii, pri kio vere okupiĝas tiu televidkompanio”.
Liz Wall anoncis sian foriron en la tujdissendata novaĵprogramo de RT. Ŝi deklaris, ke ne plu povos kunlabori kun la televidkanalo, kiu estas financata de la rusia registaro kaj “blankigas la agadon de Putin”. Pli frue alia televidprezentistino Abby Martin en sia tujdissendata programo Breaking the Set kritikis la “militan okupacion” de Ukrainio fare de la rusia potenco.
La estraro de RT kritikis la agon de Liz Wall kaj nomis tion sinreklamo: “Ordinare se la ĵurnalisto malkonsentas kun la pozicio de sia redakcio, li turnas sin kun siaj plendoj al redaktoro kaj, se problemoj estas nesolveblaj li foriras kiel profesiulo”. En la televidkompanio oni deklaris, ke la elpaŝo de Martin estis rigardata de la okcidentaj amaskomunikiloj “kiel signo de malobeemo, iĝis la sensacio kaj alloga ekzemplo por imitado”. Interalie, oni rimarkigis en RT, neniu atentis la kritikon de la “usona milita interveno” fare de Martin, kvankam ŝi plurfoje diris tion en sia programo.
Televidkompanio RT estis fondita en 2005 kaj estas financata el la ŝtata buĝeto. La ĉefa tasko de la televidkompanio estas promociado de la pozicio de la rusia registaro eksterlande. Administras la kompanion Margarita Simonjan. Ŝi ankaŭ estis antaŭnelonge nomumita la ĉefa redaktoro de la informagentejo “Rosija segodnja” [eo: Rusio hodiaŭ], kreita surbaze de la agentejo RIA Novosti [eo: Novaĵoj]. Estro de “Rosija segodnja” estas la fama rusia propagandisto Dmitrij Kiselov.

Laŭ la materialoj de Lenta.ru