Kiam la fakuloj diras pri la ofensivo de Vladimir Putin kontraŭ Ukrainio, ili kutime parolas pri armeoj kaj tankoj, sed efektive la plej rava lia armilo estas lia propaganda maŝino kaj fidemaj okcidentaj amaskomunikiloj.
Ĝis nun li atingis la brilajn venkojn sen eĉ unu pafo. Ne trompu vin, Vladimir Putin estas grave zorgita de la opinio de la okcidenta socio kaj havas la armeon de profesiaj publikrilatistoj kaj lobiistoj por aranĝi la informan militon, kune kun la retejaro inkluzive de Russia Today kaj ĉefajn “strategiaj blogoj”.
Estas mirinde, sed la okcidentaj amaskomunikiloj en sia deziro akcepti tion, kion profesoro pri ĵurnalismo de la Novj-Jorka unversitato Jay Rosen nomas “vido de nenie”, republikigis plurajn mensogajn asertojn antaŭenigitajn de Putin. Jen la konciza trarigardo de la plej evidentaj eraroj.

La mito 1-a: La provizora registaro de Ukrainio estas malforta, kontraŭleĝa kaj regata de la novnazioj
Ukrainio antaŭnelonge faligis sian koruptitan diktatoron, do multaj opinias, ke la provizora registaro ne havas sperton kaj demokratian laŭleĝecon. Tamen tiu ĉi aserto simple ne konformas al la faktoj.
La vero estas, ke la propra partio de Janukoviĉ forturnis sin de li. La parlamento nun konsistas el la samaj deputitoj kiel antaŭ la revolucio (escepte de la fuĝinta manpleno). La provizora prezidanto Turĉinov kaj ĉefministro Jacenjuk ambaŭ estas la eksaj ministroj, lertaj, spertaj politikistoj kaj diplomatoj.
La tri eksaj demokratie elektitaj ukrainiaj prezidantoj elpaŝis kun la komuna deklaro, en kiu kondamnis la agojn de Rusio kaj subtenis la mision de Eŭropa Unio en la lando. Tio prezentas la pozicion de la tuta estrato de Ukrainio kiel sendependa ŝtato, krom Janukoviĉ, kiu estis demisiigita fare de sia parlamento. La nova prezidanta balotado estas planita por majo.
Same tute senfundamentaj estas la asertoj, ke la provizora registaro de Ukrainio estas “novnazia” kaj “ekstremnaciisma”. Timothy Snyder faris rimarkindan laboron, kiu senvualigis tiujn asertojn. La vero esats, ke plejparto de la nuna estraro de Ukrainio, inkluzive de Jacenjuk estas judoj. La gvidantoj de la juda komunumo de Ukrainio ankaŭ refutis la rusiajn akuzojn.
Nur la plej malsana cerbo povus imagi la judan administracion estre de la nazia komploto. Ĉu estas la novnazioj en Ukrainio? Certe jes, same kiel ili estas en Ĉikago aŭ iu ajn alia usona urbego. Ĉu iuj el ili estas politike aktivaj? Jes, same kiel David Duke en nia lando. Ĉu ili havas iun potencon por influi la politikon aŭ eventojn? Kategorie ne.

Mito la 2-a. Ukrainio estas dissplitiĝinta lando
Jen plia disvastiĝinta eraro, laŭ kiu Ukrainio estas dissplitiĝinta lando. Laŭ ĝi estas la rusiaj kaj ukrainaj partoj, kiuj malakordas inter si. Ofte oni montras mapojn similajn al tiu por ilustri problemon:


Sed iuj ajn, kiu observis la lastajn balotojn en Usono devus scii, ke tiaj dissplitiĝoj estas normala afero por ĉiu vera demokratio. La voĉdonado por Ted Cruz neniel signifas la voĉdonadon por secesio de Teksaso. Jes, estas iuj ukrainanoj kiuj ŝatus reveni al Rusio, same kiel estas la teksasaj separatistoj kaj adeptoj de la Konfederacio en Usono. Ĉie ekzistas siaj mankoj.
La alia aliro al la problemo koncentriĝas pri la lingva diferenco, kiu koincidas kun la supremenciita skemo de la politika voĉdonado. Ĉi-tie same la dissplitiĝo estas reala, sed grave troigita. Plejparto de la nuna provizora estraro, inkluzive de Turĉinov kaj Jacenjuk, same kiel Julia Timoŝenko kaj ĉiuj lastaj prezidantoj estas rusparolantoj.
Do jen plia ekzemplo kiel apud la parto de la vero en la rusia pozicio dominas la mensogo. Neniu escepte de plej freneza ekstremulo volas ke lia propra lando estu kaptita de la militanta fremda ŝtato.

Mito la 3-a: Ukrainio ne povas kontraŭstari la rusian militaron
Jen plia disvastiĝinta aserto, laŭ kiu Ukrainio ne povus militkonkuri kun Rusio. La rusiaj armitaj fortoj estas multe pli grandaj kaj pli bone ekipitaj. Tiuj kritikoj estas justaj, sed trompaj.
Antaŭ ĉio Rusio ne povas uzi la tutan sian militpovon. Ĝi bezonas gravajn militfortojn en Ĉeĉenio, Kartvelio kaj aliaj lokoj. Krome kiel mi rimarkigis en mia antaŭa publikaĵo la rusiaj militistoj je 70% konsistas el malbone instruitaj rekrutoj. Militfakulo parolinta kun The Washington Post priskribis la rusiajn milittrupojn kiel kompetentaj, sed ne impresigaj. Dum la militfortoj de Ukrainio kvankam multe malpli grandaj, ĉiam estas priskribataj kiel kapablaj. Ili havos avantaĝon ĉar defendos sian teritorion kaj havos malkaŝan aŭ vualigatan subtenon de NATO. Oni ne nepre bezonas havi boton surtere aŭ aviadilojn enaere por klinigi la tason de pesilo.
La vero estas ankaŭ, ke militfakuloj opinias, ke la milito en Ukrainio ne estus ripetiĝo de la relative facila venko de Rusio en Kartvelio, tio estus longdaŭra batalo. Tio ne estos io, kion Putin povus permesi al si. Tio ne signifas, ke li ne faros tion, sed li tro kare pagos kontraŭ tio.

Mito la 4-a: Putin venkas
Multaj komentistoj priskribas Putin kiel diablan geniulon, supervenkanta Obama-n ĉiupaŝe. Tio estas plena absurdo. La vero estas, ke Putin malgajnas kaj nome pro tio li komencas nun tre riskoplenan gambiton.
Por ricevi ĝustan imagon pri la malbona stato de la Putin-aferoj, rigardu kio okazis post la malfermo de la merkatoj en lunda mateno. La fondusa merkato falis je pli ol 11%, krome Rusio devis malŝpari 10 miliardojn da dolaroj por subteni la rublon. Putin havas grandajn rezervojn je ĉirkaŭ 500 miliardojn da dolaroj, sed simpla kalkulo montras, ke en tiu situacio Rusio eltenos ne pli ol monaton kaj duonon. Kaj la ekonomiaj sankcioj ankoraŭ eĉ ne komenciĝis. Jam aperis la sciigoj pri manko de dolaroj en Moskvo, kio supozeble elvokos uraganon de aĉaj rememoroj kaj la totala sankcireĝimo plej verŝajne revenigos malplenajn vendobretojn kaj atendovicojn por pano el la 1990-aj.
Fine Putin ege bezonas subtenon de la rusiaj elitoj, kiuj havas sian monon en la okcidentaj bankoj, feridomojn en tiaj lokoj kiel Suda Francio kaj Miami Beach, ankaŭ idojn en la okcidentaj lernejoj-pansionoj. Ĉio perdebla pro la sankcioj.

Mito la 5-a: Mitt Romney pravis rilate Rusion
Nun iel iĝis laŭmoda rememori la komenton de Mitt Romney, ke Rusio estas la plej granda geopolitika malamiko de Usono. Por babilemuloj tiuj rimarkoj ŝajnas esti profetaj.
Kiel? Rusio tute ne havas eblecon minaci nin aŭ niajn aliancanojn en la milita, ekonomia aŭ iu ajn alia fronto. La nuna batalo okazas ĉe ĝia limoj, ne ĉe la niaj. Dum la tuta historio daŭris la senfina vico de la frenezaj diktatoroj, kiuj havigis al ni iujn aŭ tiujn problemojn. Putin estas nur lasta el ili.
Prezidanto Obama diris, ke ni ne plu devas rigardi la mondon tra prismo de la ŝaktabulo de la malvarma milito kaj li pravas. Ni jam gajnis preskaŭ ĉiujn tabulĉelojn. La popoloj de Ukrainio kaj Kartvelio elektis pli proksimajn rilatojn kun ni nome pro tio, ke ili volas forlasi la sovetan historion en pasinteco. Ankaŭ ni devas fari tion.
Antaŭ ĉio ni devas alveni la nunan krizon kun malvarma kapo. Post certa tempo ankaŭ tio pasos. Rusio plu estos la koruptita kleptokratio, atendanta laŭvican falegon de la naftoprezoj por reveni en ĥaoson. Ni en la Okcidento kaj, mi esperas, ankaŭ en Ukrainio, havos la eblecon libere realigi siajn revojn en la tutmonda rondo de la popoloj-samideanoj.