Ĉi tion anoncis plenumanta la taskojn de Ĥersona urbestro Volodymyr Mykolajenko en sia video.

“Rilate la minadon, la kampoj post Ĉongar estas fospavinitaj, estas metitaj signoj pri la minado. En la Ĥersona provinco oni ne realigis ajnajn agojn por la minado. Ajnaj informoj pri la minado de objektoj en la Ĥersona provinco ne estis konfirmitaj"- rakontis li pri la situacio ĉe la vilaĝo Ĉongar, kiu situas ĉe la limo de la Ĥersona provinco kaj Krimeo, laū la stato je 17:00 la 9-an de marto.

Ni memorigas, ke la 8-an de marto oficistoj de la vilaĝa konsilio informis, ke la rusiaj militistoj eniris Ĉongaron kaj minadas la kampojn apud la vilaĝo.

Kiel rakontis Volodymyr Mykolajenko, "post Ĉongar ĉe la limo de la Aŭtonoma Respubliko Krimeo – flanke de Krimeo – aperis la kordono de la rusiaj militistoj. Antaŭ ili, pli proksime al la limo de Ĥersona provinco sintrovas krimea «Berkut», kiu ankoraŭ rekonas Janukoviĉ kiel Prezidanton. Flanke de Ĥersono staras kordono de ukrainiaj militistoj. T.e. ukrainian kaj rusian trupojn disdividas iama ukrainia «Berkut».


Kiel klarigis provizora urbestro de Ĥersono, la pozicioj estas konstantaj, la rusiaj militistoj ne penas trapasi la limon kaj ne entreprenas sturmon.

“Samtempe neoficiale estas konate, ke Krimeo kaj la rusiaj militistoj, situantaj apud Ĉongar, penas provoki lokajn vilaĝanojn al konflikto. Ĝis nun nek unu provo de la provoko kaŭzis kontraŭstaron. La loĝantoj de Ĉongar ignoras la militistojn” – diris li.