Tamen la forkaptita en Baĥĉisarajo komandestro Vladimir Sadovnik en la intervjuo al televidkanalo TSN malaprobis la onidirojn pri sia transiro al la rusia flanko. Laŭ li nun la aŭtomobila bataliono estas okupaciita de uniformitaj nekonatuloj, kiuj tute kontrolas la perimetron de la milittrupo kaj blokas aliron al plej gravaj lokoj. Laŭ la vortoj de Sadovnik ili havas aŭtomatajn armilojn kaj armilojn laŭaspekte similajn al Makarov-pistoloj. Ankaŭ ili havas kontraŭpersonajn grenadojn kaj snajperajn fusilojn.
Laŭ li la nekonatuloj jam hisis la rusian flagon je flagstango, provas subaĉeti oficirojn per mono kaj postenoj.
Sadovnik ankaŭ rakontis, ke la okupantoj proponis al li ĉirkaŭ 40 mil grvinojn kontraŭ transiro al ilia flanko. Sed la komandestro rifuzis.

Laŭ la materialoj de TSN.