Laŭ la vortoj de Ĥasbulatov en 1993 la rusia parlamento akceptis la dekreton pri inkluzivigo de Sebastopolo en Rusian Federacion. La dokumento postulis revenigi sub la jurisdikcion de Rusio Sebastopolon en la urbolimoj de decembro 1991. Do oni dekretis: prezenti la leĝoproponon pri la dono al urbo Sebastopolo de la federacia statuso.
Tamen de la jura vidpunkto tia dokumento havas neniun povon. Laŭ la artikolo 4 de la Konstitucio de Rusia Federacio, la superan signifon en la tuta teritorio de Rusia Federacio havas la Konstitucio de Rusia Federacio kaj federaciaj leĝoj. Sed ne parlamentaj dekretoj.
La artikolo 65 de la Konstitucio de Rusia Federacio enhavas la plenan liston de la subjektoj de Rusia Federacio. Krimeo en tiu listo mankas.
Do la deklaro ke Krimeo aŭ eĉ nur Sebastopolo (ja nur pri ĝi temas en la televidelsendo) laŭjure apartenas al Rusio kontraŭas la leĝaron de Rusia Federacio mem.