En Ĥarkivo kie ĥodiaŭ okazas samtempe du manifestacioj de la kontraŭuloj kaj de la subtenantoj de la nova potenco en Kievo, la eŭromajdananoj atakis la partoprenantojn de la porrusia aranĝo,-“ – diris la novaĵo, - “Kiel rakontis al LifeNews atestantoj, la agresema viro en la blanka malpeza aŭto “Taŭria”... kriante el la fenestro insultojn, elprenis pistolon kaj pafis kontraŭ la homamaso.
- Ni ekaŭdis la pafsonon, - diris al LifeNews Artjom, unu el la vunditoj. – Mi kaj aliaj buboj aliris la aŭton por forpreni la armilon. Ĉiuj kriis: “Kie estas la pistolo? Kiu havas la pistolon?” La buboj provis forpreni de li la armilon, sed la viro fermis sin en la aŭto kaj ekveturis kontraŭ la homoj. Mi estis trafita de la aŭto, - daŭrigas Artjom, kies mentono estis dishakita. – Mi vidis plian vunditon.
Laŭ la vortoj de la partoprenantoj de la incidento la atako estis antaŭe planita, ĉar la aŭtonumero estis glukaŝita.
- Sur la aŭtonumero estis gluaĵo, kiuj montras ke la aŭto estis registrita en Luhansko, - daŭrigas Artjom. – Sed ni forŝiris ĝin. La vera aŭtonumero okazis esti el Ĥarkivo.
Oni memorigu, ke hodiaŭ en Ĥarkivo en apudaj stratoj okazas la manifestacioj de la subtenantoj kaj oponantoj de la nova potenco en Kievo. Antaŭtage en la urbo ankaŭ aŭdiĝis la pafsonoj. Supozeble la aktivuloj de la “Pravij Sektor” [eo: Dekstra Sektoro] ekpafis en la centro de Ĥarkivo kaj atakis la civitanojn, kiuj revenis post la manifestacio subtene al la referendumo por aliĝo al Rusio. Inter la manifestaciantoj estis ankaŭ la reprezentantoj de la tiel nomata “Levij Sektor” [eo: Maldekstra Sektoro]. Tri el ili en aŭto revenis el la centro de la urbo kaj haltis ĉe Prospekt Pravdi [eo: bulvardo Pravdi] por gratuli inojn pri la festo de la 8-a de Marto.
Cetere post certa tempo tiu novaĵligilo ne plu funkciis kaj en la kaŝmemoro de google.com ĝi montriĝis sub la titolo “En Ĥarkivo la eŭromajdananoj atakis la partoprenantojn de la porrusia manifestacio”.
Tamen se oni entajpas en la serĉilon la unuan titolon, do en la unua alineo la serĉilo proponas nome la novaĵon de lifenews.
La novaĵo malaperinta en la retejo komencis la memstaran vivon en republikigoj. Ekzemple en la “novosti rambler.ru” [eo: Novaĵoj de Rambler.ru – temas pri unu el plej popularaj en Rusio retserĉiloj] tia publikaĵo kolektis 1093 komentojn. Kolegoj el Ĥarkivo skrupule enketis, kio vere okazis. Retejo “Media Port” kolektis ĉiujn atingeblajn foto- kaj videopruvojn. Malsupre ni tutplene prezentas la artikolon de Tatjana Fedorkova:
“Dumtage en sabaton la homoj kun Georgo-rubandoj [simbolo, ofte uzata de la porrusiaj aktivuloj en Ukrainio], nomantaj sin defendantoj de Ĥarkivo sturmokupis la Ĥarkivan provincan administrejon. Ili forpelis el la oficejo partoprenantojn de la Eŭromajdano, kiuj dum semajno okupis ĝin. Dum la sturmo almenaŭ tri “Ĥarkiv-defendantoj” uzis pistolojn. Ĉe la eŭromajdananoj oni rimarkis farbopafajn fusilojn. “Media Port” kolektis ĉiujn nun atingeblajn foto- kaj videopruvilojn.

Komenco
Ĉio komenciĝis je ĉirkaŭ 14.00. Dum la “paca manifestacio de la patriotemaj ĥarkivanoj” (kiel nomis ĝin urbestro Genadij Kernes) alvenis al la fino kaj de sur la scenejo aŭdiĝis kanto de Nina Ŝestakova “Ja lublu vas ĥarkovĉane” [eo: Mi vin amas, ĥarkivanoj], parto de la homoj kun la Georgo-rubandoj trarompis la milican kordonon ĉe la strato Sumskaja kaj ekmalmuntis la barikadojn de la Eŭromajdano ĉe la centra enirejo de la provinca administrejo.
En la epicentro de la eventoj troviĝis la filmgrupo de “Nadsviĉajnie novini” [mallonge: ICTV; eo: Ekstremaj Novaĵoj] – ĵurnalisto Vjaĉeslav Mavriĉev kaj kameraisto Vitalij Gnidij. Malsupre ni prezentas la rektan parolon de Vjaĉeslav:
“Grupo da 20-30 viroj kun la Georgo-rubandoj staris ĉe la kordono apud la provinca administrejo. Dum kelka tempo ili disputis kun “la eŭromajdananoj”. Jen subite ili ekkuris kaj ekdistiris konstruaĵojn, kiuj ĉirkaŭbaris la enirejon de la provinca administrejo. Tio okazis tre rapide, okupis ĉirkaŭ unu minuto.

Responde la eŭromajdananoj kaptis siajn ŝildojn kaj kovris sin per ili en la ŝirma pozicio. La milico staris inter tiuj, kiuj distiris la barilojn kaj “la eŭromajdananoj”, disbaris unuj de la aliaj. Ĉirkaŭ kvin minutoj daŭris la vortbatalo. La homoj kun la Georgo-rubandoj kriis: “Ĥarkiv! Ĥarkiv!”, la eŭromajdananoj kantis la himnon de Ukrainio.



Poste la homoj kun la Georgo-rubandoj ekĵetis kontraŭ “la eŭromajdananoj” ŝtonojn kaj bastonojn. “La eŭromajdananoj” prenis ilin kaj tiuj ŝtonoj kaj bastonoj flugis reen. Tiu etapo daŭris ĉirkaŭ du minutojn. Tiumomente de la manifestacio sur la placo de Libereco al la supremenciita grupo de 20-30 homoj jam aliĝis centoj da homoj. La “Georgo-rubanduloj” tiom multiĝis, ke la milica kordono kiu apartigis ilin de la eŭromajdananoj jam ne povis elteni ilian premon.
La milicanoj flankeniris. Poste eksplodis la brueksplodaĵo aŭ petardo, bruo de kiu aŭdeblis tra la tuta placo. Ĝi flugis al la veturparto de la strato Sumskaja (proksime al la strato Ivanova). Tio okazis post ĉirkaŭ 4-5 minutoj, post kio la grupo de la “Georgo-rubanduloj” komencis distiri la barilojn ĉe la provinca administracio.
Ĉe la ĉefa enirejo kaj ĉe la pordoj de la provinca administrejo komenciĝis interbatiĝoj. “La eŭromajdananoj” provis rebati la atakon, interalie disŝprucigante estingilojn”.
youtu.be/iWeV6H1BwTM
Daŭrigo de la sturmo kaj retiriĝo
La “Georgo-rubanduloj” disrompis glacojn en pordoj kaj fenestroj de la unua etaĝo de la provinca administrejo.



“La eŭromajdananoj” komencis retiriĝi al la oficejo. La “Georgo-rubanduloj” atakis ankaŭ de la oficeja korto.

El la fenestro de la sesa etaĝo oni pendigis la blankan flagon. Sed la sturmo ne ĉesis.




youtu.be/MJFgQ1qgsZk
Armilaro
Ŝtonoj, brikoj, bastonoj, partoj de la barikadoj – en la “eŭromajdananojn” flugis ĉio trovita submane. De tempo al tempo ĉio ĉi flugis reen.



Defendante sin “la eŭromajdananoj” dum certa tempo uzis akvon el akvohosoj. Krome ĉe iuj el protestantoj oni rimarkis katapultojn.




Katapulto en la manoj de “eŭromajdanano”. Ekrankopio de filmeto fare de MG “Objektiv”.

Sed ĉeestis ankaŭ pli serioza armilaro



Almenaŭ tri sturmintoj havis pistolojn





La viro en la lasta foto kvinfoje pafis al la fenestro de la oficejo en kiu sidis “la eŭromajdananoj”. Jen filmeto.
youtu.be/558hjHGGWrk
La aktivuloj de “la Eŭromajdano” siavice uzis farbopafilojn. Jen la kadrero de la dua etaĝo, apud la akceptejo de la guberniestro.



Plian armilon similan al farbopafilo havis maskigita viro antaŭ la oficejo.

Milico
Dum la sturmo la ĉefa amaso de la milicanoj detenis la manifestaciantojn ĉe la rando de la placo Libereco, proksime al la strato Sumskaja.



La milica kordono, starigita apud la Ĥarkiva provinca administrejo, ne sukcesis elteni premon de la agresemaj “Georgo-rubanduloj”. Homoj trarompis ĝin post kellkaj minutoj.
youtu.be/J-scNU6DZ7U
Kiel milico lasis tion kaj kial ĝi tiom malvigle malheplis la sturmintojn? Iu milicano provis klarigi tiel:
“Ni provas. Ni estas tri homoj. Kial NI ne provas? Ni estas tri homoj! Restis tri homoj! Ni provas!... Kion ni nun povus fari?” indigniĝis li al la demando de la korespondanto.
youtu.be/0e9him7ZFRg
Ekzistas plia videoatesto de la milica agado. Aŭtoro de la filmeto estas Andrej Borodavka – aktiva subtenanto de la urbestra administracio, kiu vigle ĝojas pri la “liberigo de la provinca administrejo” kaj pri ĉio okazinta tie.
youtu.be/Z9krSprR7ho
Atentu kiel komence de la filmeto trarompiĝintaj en la oficejon homoj ĉirkaŭas homon, kuŝanta surplanke kaj ŝovas ion en lian buŝon.



Poste – “Georgo-rubanduloj” komencas insulti alian homon.



“Surgenuiĝu, bastardo” diras al li iu el la tiel nomataj “Ĥarkiv-defendantoj”. Finfine la atakintoj igas tiun homon surgenuĝi. La milico provas protekti lin, sed malmulte sukcesas. Levi la homon de sur genuoj milicanoj ne provas. Li ricevos kelkajn pliajn nukfrapojn kaj batojn.



Samtempe en la dua etaĝo de la provinca administrejo staras grupo da gejunuloj – evidente tio estas la subtenantoj de la Eŭromajdano. La “Georgo-rubanduloj” postulas montri inter ili la ĉefon. Ili volas surgenuigi lin. La gejunulojn defendas Vladimir Demĉenko, asistanto de urba deputito.
“Mi garantias al vi sekurecon, se vi nun nenien iros de ĉi tie. Se vi nun komencos ion fari, do mia familinomo estas Demĉenko Vladimir Aleksandroviĉ, mi garantias al vi nenion. Oni haltu ĉi tie kaj staru” promesas li.
Kaj li petas koleregan homamason: “Ne surgenuigu”.
Vunditoj kaj linĉado
Unuaj vunditoj estis rimarkitaj jam 5-7 minutojn post komenco de la sturmo. Homoj kun dishakitaj kapoj estis ĉe la ambaŭ flankoj de la konflikto.
youtu.be/UJ2iwI7RwD4
“Ambulancoj” hastis laŭ la Sumskaja-strato unu post la alia. “Georgo-rubanduloj” komencis elkonduki “la eŭromajdananojn” el la oficejo. Trapasante la homamason viroj ricevis batojn per manoj kaj kruroj al ĉiuj lokoj. Oni surgenuigis ilin. Oni trenis ilin je kolumoj. Oni disŝiris al ili vestojn. Virinojn kraĉis al iliaj vizaĝoj. Unu el plej aktivaj inoj elbatis du bubojn. La milico ne enmiksiĝis.



Poste – filmeto sen komentoj.
youtu.be/Y85VIxVpB_A
En la filmeto de la Jutubo-uzanto sub kromnomo Nadia Nadian aŭdiĝas jena dialogo. Li okazis dum de la malantaŭa korto oni elkondukis plian “kaptiton” kun dishakita kapo.
youtu.be/f7KlKbksBO8
- Surgenuiĝu, bastardo, bestaĉo!
- Surplacen!
- Aŭskultu, li ja estas vundita. Tiel ne decas.
- Kiu? Li sciis, kion li faras.
- Sed ni ja devas esti homoj.
- Bastardo! Surgenuiĝu!
“La kaptitojn” oni forkondukis al ambulanco. Ili sidiĝis sur asfalton. Kaj plu ricevis insultojn.
youtu.be/L5aKQfaoSNQ
Rezulto
En milico oni komencis la krimenketon pri la leĝoartikolo “Amasaj tumultoj”. Laŭ lastaj informoj post la duonhora sturmo fare de la partoprenantoj de la manifestacio kiujn alvokis surplacen la urbestro, malsanulejojn trafis 138 homoj.
“Hospitaligitaj hieraŭ estis 9 homoj, hodiaŭ restas kvar homoj en la neŭrokirurgia sekcio. Aliaj jam estas elhospitaligitaj. La tipo de traŭmoj estas kontuzoj de la molaj korpopartoj, tranĉovundoj, vundoj ĉe kapo, tri kontuzaĵoj evidente kaŭzitaj de la traŭmopafiloj” rakontis hodiaŭ al ĵurnalistoj la vic-urbestro de Ĥarkivo Svetlana Gorbunova-Ruban.
Inter 84 vunditoj, kiuj post la sturmo vizitis la ambulancan malsanulejon, estis unu virino kaj ses neplenkreskuloj.
Sian helpon proponas ankaŭ kuracistoj de la kieva Majdano – ĉiuj bezonantoj povas telefoni: 098 808 03 03 (pri hospitaligo), 063 197 03 03 (aliaj demandoj).
La redakcio de “MediaPort” dankas la kolegojn – fotokorespondantojn Andrej Marienko, Leonid Logvinenko, kameraistojn kaj ĵurnalistojn de la raportopunktoj de la televidkanaloj “1+1”, “Inter”, “NTN’, media-grupon “Objektiv” pro la helpo pri kolektado de informoj, fotoj kaj videoj”.

Laŭ la materialoj de la retejo “Mediaport”.