Tamen en sia komento al StopFake la krimea regiona gazetarservo de la Ministerio pri defendo de Ukrainio kontestis tiujn informojn: “Tio estas malvero. Homoj ricevis salajron. Kaj nun kiel sciigis al ni kolegoj el Kievo, antaŭ la 15-a de marto devos alveni plia salajro kiel premio”, rakontis reprezentanto de la gazetarservo.
Tiun komenton konfirmas ankaŭ la retejo de la Ministerio pri defendo de Ukrainio, kie estas citita Igor Tenjuĥ laŭ kiu kun komandestroj de la milittrupoj en Krimeo oni tenas daŭran kontakton kaj ili estas provizataj per ĉio bezonata.


Krome, kiel sciigis Ukranews reference al “Ukrainskije novosti” [eo: Ukrainaj novaĵoj], la registaro planas doni 125 milionojn da grivnoj kiel unufojan helpon al la krimeaj militistoj. Ĉefministro Arsenij Jacenjuk taskigis la respektivajn instituciojn urĝe garantii plenumon de tiu decido kaj kontroli ĝian financadon.
Ukrainskije novosti” donas pli detalaоn informoоn: “Laŭ la ordono la mono estas destinita por la pago de aldona monprovizaĵo al la militistoj de la Armitaj Fortoj, internaj fortoj de la Ministerio pri internaj aferoj kaj de la Administracio de la Ŝtata Limgarda servo, servantaj en Krimeo. Ĉe tio la registaro ordonis al la Ministerio pri financoj pagi 50% de la sumo el la rezerva fonduso de la ŝtata buĝeto. Aliajn 50% la Ministerio pri defendo, la Ministerio pri financoj kaj la Administracio de la Ŝtata Limgarda servo pagu el siaj buĝetoj.
La Ministerio pri defendo, la Ministerio pri internaj aferoj kaj la Administracio de la Ŝtata Limgarda servo devos ĝis la 1-a de junio raporti al la Ministerio pri ekonomia disvolvado kaj komerco, la Ministerio pri financoj kaj la Ŝtata Trezorservo pri uzado de la asignita mono. La mono estas destinita por la pago de aldona monprovizaĵo al la militistoj de la Armitaj Fortoj, internaj fortoj de la Ministerio pri internaj aferoj kaj de la Administracio de la Ŝtata Limgarda servo, servantaj en Krimeo”.
Pli frue la novaĵagentejo “RBK Ukrainio” jam sciigis, ke en Krimeo, kiel rakontis en la gazetara informkunsido en la Verĥovna Rada de Ukrainio sekretario de la Konsilio pri la Nacia Sekureco kaj Defendo Aleksej Parubij, oni senprobleme provizas la blokitajn milittrupojn per manĝaĵoj. Li nomis la blokadon “kondiĉa”, ĉar tio ne malhelpas alporti manĝaĵojn al la teritorioj de la milittrupoj.

Surbaze de la materialoj de RBK Ukrainio, Ukrainskije novosti, Ukranews.