Sed en reala vivo ni vidas la malon. La rusiaj provokantoj, kiuj estis alportitaj trans la limo al orientaj urboj de Ukrainio, kaj la ekstremaj porrusiaj organizaĵoj en Ukrainio mem laŭ sia konduto alproksimiĝas al naziismo.
Ekzemple komence de ĉi-tiu semajno la grupo da porrusiaj separatistoj okupis la oficejon de la Donecka provinca administracio en Orienta Ukrainio, starigis super ĝi la rusian flagon kaj iu Pavel Gubarev deklaris, ke li estas la nova regionestro.

Pavel Gubarev, poste kaptita de la ukraina milico, okazis esti la ano (aŭ eksa ano) de la ekstremdekstra movado “Ruskoje Nacionalnoje Edinstvo” [eo: Rusa Nacia Unuiĝo].
Jen foto de Gubarev ene de taĉmento de la Rusa Nacia Unuiĝo (la tria de maldekstre en la unua vico).


Jen kunsido de la Rusa Nacia Unuiĝo


Amiko de Gubarev, Rostislav Ĵuravlov kiu alvenis por intertrakti pri la liberigo de Gubarev kun la ukraina milico estas la ano de la ekstremnaciisma partio “Drugaja Rosija” [eo: Alia Rusio]. Gvidanto de la partio Eduard Limonov pere de Tvitero alvokis la rusiajn separatistojn saboti la ukrainan milicon. Fine de februaro la partio komencis la kampanjon pri la varbado de la rusiaj “turistoj” al Krimeo kaze de la “subita komenco de la turisma sezono”.
La rusia novaĵretejo Lenta.ru sciigis, ke Aleksej Ĥudjakov, kiu antaŭe estris la moskvan regionan filion de la naciisma organizaĵo “Ruskij ŝĉit” [eo: Rusa Ŝildo], ĉeestis la eventojn en Donecko. Antaŭe li estis kaptita kaj troviĝis en la antaŭprizonejo pro partopreno en la armita atako kontraŭ komunloĝejo de la alilandaj labormigrantoj en Moskvo.