Cetere ne estis indikite, kiu estis tiu nenomita “altranga ukraina militisto”. Oni asertis ankaŭ, ke “manko de la kontraŭaviadila-misiilaj instalaĵoj interalie estis registrita en la 80-a aparta aerporta regimento, kie troviĝis 54 instalaĵoj kaj en la 27-a aparta movebla brigado, lokita je 45 km for de Lvivo”.


Do oni asertis, ke estis forŝtelitaj municioj, eksplodaĵoj kaj eĉ misiiloj.
Seed kiel sciigis al StopFake Vitalij Ivanov, la subkolonelo kaj speciala korespondanto de la ĉefa eldonaĵo de la Ministerio pri defendo de Ukrainio “Popola armeo” ĉio ĉi estas malvero.
“Ĉio ĉi estas malkaŝa mensogo! Laŭ la vortoj de la vickomandestro de la regimento subkolonelo Valentin Radik la tutaj armilaro kaj municiaro troviĝas sialoke kaj estas severe gardataj”.
Tiun informon konfirmas ankaŭ la oficiala Fejsbuk-paĝo de la Ministerio pri defendo de Ukrainio.
Kaj jen plia detaleto: en la artikolo estis malĝuste nomita la brigado. Nome brigado, ja kiel diris subkolonelo Ivanov nun tio estas ne “la 80-a aparta aerporta regimento”, sed “la 80-a aparta aerporta brigado”. Sed en la Vikipedio, klarigis li, tio ankoraŭ ne estis korektita.