Tamen kiel sciigis al StopFake subkolonelo de la ukraina armeo Vitalij Ivanon la armilo, kiun tiu “serĝento” tenas en la manoj estas la mitraleto el serio AK-100, kiu ne estas uzata en la ukraina armeo.



Tiun mitraleton uzas landoj kiel Venezuelo, Rusio, Armenio, Barato, Indonezio kaj Kazaĥio.
La Ministerio pri defendo de Ukrainio ankaŭ refutas la vortojn de la tiel nomata “serĝento”. En sia oficiala retejo ĝi informas pri la fakto de la okupacio de la teritorio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo fare de “prorusiaj radikaluloj” kaj de tiel nomataj “krimeaj memdefendantoj”. La ministerio pri defendo nomas “falsaj” videoalvokojn” fare de kvazaŭ ukrainaj militistoj, kiuj sidas en tranĉeoj, kun armiloj kaj maskigante vizaĝojn”, “rakontas pri “libera moviĝo” de la ukrainaj militistoj ekster teritorioj de la blokitaj militunuoj, kaj nomas malkaŝa “mensogo” informojn de surloke, kiuj estas disvastigataj de la ĉefaj naciaj televidkanaloj”.