Krom la rusparolantaj civitanoj kaŝantaj sin en subterejoj Kornilov ankaŭ ekvidis en Vinico… pendumilon. “Ne ekzistas demokratio kun mitraletoj kaj Molotov-kokteloj, la diris li, la sed en Vinico por demonstri “la liberecon”, por timigi la opoziciulojn oni jam starigas la pendumilon por ke ĉiuj sciu, kio atendos tiujn, kiuj elpaŝos kontraŭ tiu “libereco”.
La rusia retejo islamnews.ru jam antaŭ la interveno en Krimeo priskribis la televidprogramon “Duelo” de Vladimir Solovjov rilate la eventojn sur la Majdano. Tiu retejo celas ĉefe la islaman loĝantaron de Rusio kaj Krimeo. Kiel rimarkas la “Vinickije novosti” [eo: Vinicaj novaĵoj], loĝantoj de Vinico sen Vladimir Kornilov “ne sukcesus ekscii pri tiu pendumilo”.
Sed kiu estas tiu Kornilov, kiu pri la pendumilo en Vinico scias pli multe ol la vinicanoj mem?
Vladimir Vladimiroviĉ Kornilov naskiĝis la 13-an de julio 1968 en la rusa urbo Lipecko kaj nomas sin rusdevena ukraina publicisto, politologo kaj ĵurnalisto. Laŭeduke li estas historiisto, la eksa direktoro de la ukaina filio de la Instituto pri la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, ĉi-tempe estrata de Zatulin. Nun li estas la direktoro de la Centro pri Eŭropaziaj esploroj. En 2008 Kornilov kune kun aliaj kunlaborantoj de la Instituto pri la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj publike neis la Holodomoron [eo: Malsatego] okazinta en Ukrainio en 1932-1933. Post tio la Sekurecservo de Ukrainio provis subigi lin al la administra puno, sed finfine tio ne okazis. Anstataŭe la rusia ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov honorogis la “fakulon pri la vinicaj pendumiloj” per la Honora signo de Sampatrujano.
Ne ĉiuj komentoj sub tiu mensogo aprobis ĝin. Jen ekzemplo:



“Vik
Mi estas el Vinico, Ukrainio kaj tio estas malkaŝa mensogo! Pri la pendumilo, pri persekutado de la ruslingva loĝantaro!!! Ni havas plurnacian landon kaj ni kun estimo rilatas al ĉiuj etnoj. Ni ŝanĝis la potencon ĉar ĝi ne plu aŭskultis la popolon, sed tio estas la problemoj de nia lando kaj ni solvas ilin! Bonvolu atente legi kaj analizi novaĵojn!”


La ĵurnalistoj de la vinica retejo “REAL” longatempe kaj malsukcese penis trovi en la urbo la pendumilon. Tamen kiel pliĝustigis al la retejo Vladimir Kornilov mem, li diris tute ne pri Vinico, sed pri Ĉerkaso. Jen kiel! En tiu urbo post la tragikaj okazintaĵoj de la 18-a – 20-a de februaro en la ĉefurbo – oni efektive starigis la simbolan pendumilon, al kiu oni alnajlis la portreton de Viktor Janukoviĉ kiel la kulpinto pri la pereigo da homoj.
La konfuzojn pri la urboj kaj eventoj (ja neniu planis pendumi homojn je la ridinda ĉerkasa jardo) oni povus facile klarigi per ĵurnalistaj eraroj. Ĉiuj ja eraras... Sed post kiam tiaj unuflankaj eraroj multiĝas oni eksupozas iun antaŭjuĝon...