Explore
Sign up!
Sign in
Andrea
Photos
Albums
Articles
Docs
Groups
Contacts
Andrea's articles
Archives
September 2012
(1)
March 2012
(1)
July 2011
(1)
December 2010
(2)
November 2010
(1)
October 2010
(1)
September 2010
(1)
August 2010
(2)
April 2010
(1)
March 2010
(1)
February 2010
(2)
August 2009
(1)
Latest published
Articles concerning specific people
Most appreciated
The most read
Most commented
Search by keywords
Search by date
See also...
Andrea's favorite articles
All articles concerning Andrea
Forumo pri tutmondaj lingvoj baldaŭ en Liono europeetcies.eu/forum-des-langues
-
8 months ago
-
2 comments
La 23an de septembro okaze de la forumo mi prezentos tiun poemon: KAKTO KAJ LACERTO de Ŝtefo URBAN (1913-1974) Kreskis Kakto en dezerto, Venis al li la Lacerto. “Kial, Kakto, pro diablo, kreskas vi ja en la sablo?” Kakt’ respondis: “Fulmotondro! Por ke dormu ci en ombro!” *** Kelkaj homoj sin oferas, al aliaj multon peras… Mi ankaŭ deziras montri plej kiel eble tradukon de ĝi. Jam mi havas la francan, portugalan, germanan kaj slovakan. Bonvolu, mi petas…
Transpasigantoj de Eŭropo ludas en Liono. Eble baldaŭ en Liono, Esperanto estos konkreta ponto inter lingvoj
-
March 10, 2012
En Francio, ĉiujare okazas eventoj kadre de_ Printempo de poetoj. Transpasigantoj de Eŭropo estas trupo, kiu prezentas internacian teatraĵeton fonditan sur kelkaj poemoj el diversaj landoj tradukitaj en francan kaj aliajn lingvojn. La artistoj estas precipe studantoj kaj volontuloj, kiuj ludprovas nur 14 horojn antaŭ la spektaklo. Ĝi okazos la 6an, 7an kaj 8an de marto en Liono. Ĉi-jare la temo estas infaneco. Nur la pola poemo estis tradukita Esperante, sed ĉi-jare Esperanto ĉeestos, kaj iu junulino nek poeto, nek studanto, nek aktoro, rolos kaj diros la polan poemon en Esperanto!
Instrui Esperanton al blinduloj
-
July 19, 2011
-
2 comments
Novan projekton mi prizorgos post kiam mi revenos de UK el Kopenhago, nome instrui Esperanton en liona sekcio de la asocio UNADEV, kies sidejo estas en Bordoso, kaj kiu proponas servojn al blinduloj. Unue mi prelegos la 21an de oktobro en tiu asocio pri la internacia lingvo. Kompreneble ne nur blinduloj ĉeestos la konferencon, sed ankaŭ neblinduloj. En mia urbo, antaŭ kelkaj jaroj Esperanto estis instruita al lernantoj de lernejo por blinduloj. Nuntempe instruadon oni ne plu faras.…
Radio Armenie kaj Esperanto
-
December 13, 2010
-
1 comment
Radio Arménie interesiĝas pri Eo. http://www.radioarmenie.com/emissions/132-manu-magazine/1840-esperanto-09-12-2010.html Bedaŭrinde nur franclingve!
Projekto en Kongo DR venontan jaron
-
December 2, 2010
-
2 comments
Dum mia restado en Coma-Ruga, mi povis paroli kun Renato Corsetti pri ebla seminario en Kinŝasao. Kun belga samideano, ni intencas partopreni ĝin por gvidi kursojn dum unu semajno finon de aprilo 2011. Ni ankaŭ devos prelegi pri Esperanto. Unu grupo de 30 komencantoj kaj unu grupo de 30 progresantoj sekvos la kursojn, kaj mi prizorgos la komencantoj. Ĝis nun mi nur vojaĝis en Eŭropo. Mi jam scias, ke mi devos atenti pri vivkondiĉoj por ne malsaniĝi, tamen mi ne timas renkonti aliajn sami…
Pri papera bulteno de Esperantoklubo
-
November 11, 2010
-
1 comment
Ĉiu monate nia klubo poŝte alsendas paperan bultenon al siaj membroj. Vi povos legi la lastan alŝutitan ĉe Ipernitio. Eĉ en granda urbo estas permesita ne uzi reton por sin informi! Mi devas konfesi, ke plaĉas al mi legi ĝin, dum pli kaj pli oni trudas homojn per rete nur sin informi.
En novembro 2 esperantaj eventoj okazos en Liono
-
October 24, 2010
-
2 comments
Mia klubo proponos tagan staĝon por malkovri kaj eklerni Esperanton la 6an de novembro. Mi gvidos la kurson uzante la libron de Stano Marĉek. Mi renkontis lin dum la internacia kultura semajno de Coma-Ruga, kaj mi povis noti informojn tiurilate. Plie pasintsemajnfinon mi sekvis parte de la kursoj organizitaj de la klubo de Louvain la Nova en Belgio, kie Françoise Pellegrin kaj Alain Delmotte, belgaj Esperantistoj, ankaŭ helpis min pripari la kursojn. Internacia lingvo postulis internacian, a…
Kiun komunan punkton havas Jules Verne kaj Arnaud Desjardins, _du francaj verkistoj?
-
September 26, 2010
Oni tradukis en Esperanto unu el iliaj librojn, respektive _ "Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj" kaj _"Unuaj paŝoj al saĝo", kaj Ili estas miaj nunaj legadoj. Mi jam legis dekfoje la francan version de la libro de Jules Verne, do mi devis legi la Esperantan version! Kvankam la dua libro enhavas malpli da paĝoj, mi ankoraŭ ne finlegis ĝin, sed jam legis plurfoje kelkajn ĉapitrojn. La aŭtoro priskribas homajn malkontentiĝojn, kaj proponas "paŝojn al saĝo" kiel rimedon. Iel maniere ti…
Seminarioj pri Esperanto tra la mondo...
-
August 24, 2010
-
7 comments
Pasintsemajne mi ĉeestis seminarion en Pluezec situante en Bretonio _ franca regiono. Veturante al tiu urbeto mi tranoktis en la Kastelo de Grézillono, alia loko, kie oni regule proponas somerajn seminariojn. Nuntempe en Francio okazas ankoraŭ seminario en Sète, kiu staras en la sudo de Francio. Mi ankaŭ ne forgesu Bouresse kaj ties asocio Kvinpetalo. En mia urbo, mi ne povis sekvi Esperantajn kursojn, tial mi ĉeestis plurfoje seminariojn, kaj tiam mi povis perfektiĝi En aliaj eŭropaj la…
Vizitado en Berlino
-
August 1, 2010
-
2 comments
De la 7a. ĝis la 21a. de septembro, mi vizitados Berlinon kun du francaj esperantistaj amikoj. Memkompreneble mi jam aĉetis gvidlibron tiurilate. Tamen mi ĝojus, ke esperantaj Ipernituloj skribis al mi pri siaj travivaĵoj en tiu fama urbo. Mi antaŭdankas tiujn, kiuj skribos.
SUBTENADO AL ESPERANTO EN FRANCIO
-
April 17, 2010
-
1 comment
Fama franca artisto, Patrick Sébastien kreis asocion "Le-Dard" (Droit Au Respect et à la Dignité), kies simbolo estas la vespo. Estas franca ludvorto, kiun mi ne ankoraŭ sukcesis traduki Esperante, ĉar "Le dard" estas pikilo. La kompleta nomo de la asocio estas "Respekrajto kaj Dignorajto" Laŭ mi li ne estas Esperantisto, sed per sia asocio li instigas ĉiujn al pli perfektiga ĉiutaga konduto rilate al la malriĉeco kaj solidareco, sed ne nur. Li diras, "ke la ampovo estu pli forta ol la povam…
SEMAJNFINO PRI LINGVOJ -25-26-27-28 Marto en LIONO
-
March 7, 2010
-
4 comments
"Les Subsistances" estas internacia laboratorio de artaj kreaĵoj ( http://www.les-subs.com ). Ĉi jare ĉie oni organizas iun aranĝon nomitan "ça tchatche". Kadre de tiu aranĝo, mallongaj kursoj (dum 45 minutoj) pri diversaj lingvoj estas proponitaj de lionanoj, kiuj deziras prezenti sian propran nacian lingvon. Kompreneble mia klubo CERL ( http://cerl.monsite.orange.fr/index.jhtml ) partoprenas tiun eventon, kaj ĉi jare mi havas la grandan honoron prezenti Esperanton al lionaj loĝantoj.
Kultura Tago en Liono organizita de la Franca Fervojista Esperanto-Asocio http://ifef.free.fr/afce.htm
-
February 26, 2010
-
2 comments
La 24an de Aprilo okazos iun kulturan tagon en Liono. Ni kaptas la okazon por traduki du prezentadojn de muzeoj, kiujn oni poste donas al direktoroj de la muzeoj. Jen ĉi sube la tradukoj: Muzeoj Gadagne en Lyon En la centro de malnova liona Kavartalo, registrita kiel tutmonda homara heredaĵo, la tuta Gadagne estas grandioza konstruaĵo, kiu enhavas du gravajn muzeojn – la muzeon pri liona historio kaj la muzeon pri tutmondaj marionetoj. Gadagne, simbola konstruaĵo de renesanca…
PRI ESPERO en BRAZILO
-
February 17, 2010
Unu el miaj francaj geamikoj vizitadis freŝdate la centron kaj malkovris, ke ĝi tute ne aspektis kiel oni povis imagi. Li vidis nur 10 infanojn kiuj ne estis popolaj infanoj.
IAM LA UNUA UNIVERSALA KONGRESO......
-
August 13, 2009
Reveninte de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo kie okazis la Eŭropa Kongreso, mia unua eksterlanda internacia renkontiĝo, mi tre bedaŭris ke mi ne jam aliĝis al 94a UK. Sabaton la 6an de junio 2009, post la kunveno en mia Eo-klubo, mi decidiĝis . La aventuro komenciĝis ! Bonŝance por mi, ke la kongresa periodo situas meze de miaj someraj ferioj, kiujn mi jam petis de mia generala direktoro Ĝis malfrua nokto mi retumis. Unue: trovi tranoktejon antaŭ…
RSS feed
Latest articles
- Subscribe to the latest articles of Andrea
ipernity © 2007-2013
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct
|
Group guidelines
|
Privacy Policy
|
Terms of service
ipernity mobile
|
ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:
Language
English
Català
Čeština
中文
Deutsch
English
Español
Esperanto
Ελληνικά
Français
Galego
Italiano
Nederlands
Português
Polski
Svenska
Русский
More...
ipernity requires FLASH Player version 9 or above
Your browser seems too old or javascript is deactivated.
Please use a recent browser:
Mozilla Firefox
Google Chrome
Safari
Internet Explorer 9