Hieraŭ mi iris al teatro proksima de kie mi loĝas, kaj spektis la teatraĵon "Le Gai Mariage" ("La Geja Ediĝo"). De malkompreno al mensogo, la teatraĵo estis tre amuza, kaj mi multe ridis.

Se vi loĝas en Liono, Francio, vi povas spekti ĝin ĝis la fin de marzo 2014, la jaŭdajn, vendredajn kaj sabatajn vesperojn, en la teatro "Lulu sur la Coline" ("Lulu sur la Monteto").

Resumo:
Henri de Sassy, el malnova nobla franca familio, lernas ke li povas heredi 1 milionon da eŭroj el sia morta onklino. Nur unu kondiĉo: li devas ediĝi dum la venanta jaro. Sed Henri amas ĉiujn virinojn, kaj ne scias kiun elekti. Sia amiko Norbert, advokato, memorigas al li ke nuntempe, li eblas edziĝi ankaŭ viro.

Henri decidas edziĝi kun sia plej bona amiko, la naiva, ŝlemila komediisto, Dominique, kiu akceptas kondiĉe ke Henri aĉetu al li novan biciklon.
Dum unu jaro, ili devas vive kune ĉar persekutisto povas ajnamomente veni kaj kontroli ke la edziĝo estas vera, ama ediĝo, kaj ne nur ruzo por heredi.

Ni sekvas Henri kaj Dominique en ilia edzeco, plena de la hejmaj problemoj pro kiuj Henri ne volis edziĝi kun virino, kaj de malsereno pro la ebla veno de la persekusisto. Ni spektas Domonique, panikita kiam li devas alfronti la persekusisto sola. Persekusisto kiu, fakte, ne estis persekusisto sed la patro de Henri! Kaj tiel plu...

Mia opinio:
Mi tre ŝatis la teatraĵon, pli kaj pli dum la rakonto progresis. Eble tio estas ankaŭ pro la temperaturo en la teatrejo: estis iom malvarma je la komenco.
Mi aparte ŝatis la rolulon de Dominique, kiu ŝajnas naiva idioto je la komenco, sed fakte estas bona, fidela amiko.
Mi ne tro ŝatis la rolulon de Elza, la lasta koramikino de Henri, kaj ŝia rilato kun Dominique (mi opiniis ĝin groteska, sed tio estas mia opinio pri la rolulo, ne pri la aktoro). Sed mi ŝatis ŝian rilaton kun la aliaj roluloj.

Le Gai Mariage