Unue mi devas precizigi: mi estas komputisto, ne timu komputilojn, kaj ĝenerale scias kiel solvi komputajn problemojn sen koleriĝi aŭ ĵetegi la komputilon tra la fenestro (aŭ la muson kontraŭ la muro).

De kelka tempo, mia tablekomputilo havas problemojn:
- ĝi bezonas pli kaj pli da tempo por kolekti informojn pri aplikaĵoj (aparte uzata diskospaco),
- ĝi bezonas pli kaj pli da tempo por forviŝi aplikaĵojn,
- diskospaco fandiĝas kiel neĝo sub la suno,
- ĝi ne plu estas rekonita de la komputilo kiam vi volas programi novan aplikaĵon (ĉi tiu eble ne estas kaŭze de la tabletkomputilo, sed de la komputilo mem. Mi ne verifiis.)

Hieraŭ, mi volis ĝisdatigi ludon.
Sed, la tabletkomputilo ne havis sufiĉe da diskospaco.
Do, mi decidis forviŝi alian ludon, kiu ne plu amuzas min.
Sed, la tabletkomputilon neniam sukcesis forviŝi ĝin. Laboras kaj laboras kaj laboradas sed nenio okazas.
Do, mi decidis forviŝi alian aplikaĵon.
Sed, denove, la tabletkomputilon neniam sukcesis forviŝi ĝin.
Do, mi provis restartigi la tablekomputilon.
Sed, tio ne helpis.
Do, mi demandis al mia amiko Guglo.
Sed, ĝia sola respondo estis 'jes, mi konas vian problemon. Sed ne la solvon'.
Do, finfine, mi decidis fari la saman aĵon kiel ĉiuj aliaj personoj konfrontitaj al ĉi tiu problemo finfine faris: restaŭri la fabrikajn agordojn.

kolerigo (100x153)

Nu, se mi estas honesta, tio ja solvis la problemon, kaj la operacio estis tre rapida (tio estas multe pli facila aŭ reinstali Vindozon!)
Poste, mi reinstalis la aplikaĵojn kiujn mi vere bezonas - multe malpli ol kiom mi antaŭe havis!

Sola problemo: mi forgesis konservi la datumojn de mia ludo en la nubo! Do nun mi bezonas reludi el la komenco.... ne multe gravas :)