piano (97x100)

Aranĝo de seanco:

- Ludu iun gamon, grupante la notojn 5-ope. Ekzemple kun la maĵora gamo de C:
C D E F G D E F G A E F G A B F G A B C
Tiu ekzerco ebligas malrigidiĝi la fingrojn.

- Ludu ion kion vi ŝatas: labori devus inkludi plezuron, aŭ oni neniam volos labori denove.

- Laboru ion kiu estas malfacila: vi estas freŝa por doni la plej bonan de vi mem (kaj de via piano), ĉiam estas bona ideo celi pli malfacilaĵo, kaj la cetero de la seanco ŝajnos pli facila.

- Laboru ion kiu estas familiara: la laboro estos pli diversa, kaj eĉ familiaraj muzikaĵoj bezonas laboron.

- Denove ludu ion kion vi ŝatas: vi finiĝos per agrabla momento kaj tio entusiasmigos aŭ kuraĝigos vin por la venonta seanco!


Kiel labori efike:

- Uzu la metronomon! Metronomo estas via amiko. Vere. Ĝi helpos mezuri viajn progresojn kaj ludi ritme, kiu estas pli agrabla aŭskulti.

- Dividi la muzikaĵon al multaj etaj koincidantaj pecoj, kaj laboru ĉiujn pecojn aparte. Tiel estos pli facila memorigi la muzikaĵo, kaj pro tio ke la pecoj koincindas, ne ekzistos momentoj je kiuj vi devas pripensi kion ludi poste. Kaj des pli etaj la pecoj, ju pli facile vi trovos bonajn fingrapoziciojn.

- Kalkulu la takton laŭte dum vi muzikas. Ekz: un' kaj du kaj tri kaj kvar kaj un' kaj du... Tio helpos vin regi ritmon.

- Registru vian muziludon, kaj aŭskultu ĝin. Tio helpos vin rimarki pecojn kiujn ankoraŭ bezonas laboron.


Kiel bone uzi la metronomon:

- Ne timu la metronomon! Ĝi estas helpilo, ne malamiko. Se vi opinias la ludon tro malfacila per la metronomo, tio signifas ke ĝi estas tro rapida. Se vi ne sukcesas ludi tiel rapide kiel vi deziras, tio signfas ke vi bezonas laboradi la muzikaĵon, ne ke la metronomon estas malbona.

- Trovu la plej malrapidan rapidon per kiel vi povas perfekte ludi vian muzikaĵon. Ne fraŭdu!

Metodo #1:
- Ludu la muzikaĵon per la plej malripida rapido.
- Iomete pliigu la rapidon kaj ludu la muzikaĵon.
- Ripetu tion ĝis vi atingas la celan rapidon aŭ ĝis vi ne plu povas perfekte ludi la muzikaĵon.
- Se vi ne plu povas perfekte ludi, iomete malpliigu la rapidon, kaj denove ludu, ktp.

Metodo #2:
- Ludu la muzikaĵon per la plej malripida rapido.
- Ludu la muzikaĵon per la cela rapido.
- Iomete pliigu la plej malrapidan rapidon kaj ludu la muzikaĵon.
- Ripetu tion ĝis vi atingas la celan rapidon aŭ ĝis vi ne plu povas perfekte ludi la muzikaĵon.
- Se vi ne plu povas perfekte ludi, iomete malpliigu la rapidon, kaj denove ludu, ktp.

Uzu unu el la du metodoj laŭvole, ili estas tre similaj sed eble unu pli taŭgos por vi!

Kaj, ĉiam finu la laboron ludante per rapido per kiu vi povas perfekte ludi la muzikaĵo. Tio tre gravas, ĉar la cerbo memoros la lastan ludaĵon, do tiu bezonas esti perfekta! Ne gravas se ĝi estas malrapida.


Kiel determini ke vi perfekte ludas pecon:
- Vi kapablas ludi ĝin sen eraro unu fojon ⇒ Bone!
- Vi kapablas ludi ĝin sen eraro tri fojojn ⇒ Bonege!
- Vi kapablas ludi ĝin sen eraro kvin fojojn ⇒ Tre bonege!
- Vi kapablas ludi ĝin sen eraro dek fojojn ⇒ Perfekte!


Nu, nun mi nur bezonas sekvi miajn proprajn konsilojn, kaj trovi iom da tempo por vere labori la pianon, ne nur ludi. Tio signifas labori la gitaron iomete malpli, miaj fingroj verŝajne dankos la pianon!