Antaŭ kelkaj monatoj (precize, de junio 2013), mi re-ek-lernis la pianon. Mi havis sintezilon kiu dormis en mia salono, kaj multe da libertempo (mi tiam estis senlabora).

Sed antaŭ 2 semajnoj, mi trovis novan laboron, en alia urbo, kaj mi devis loĝi en tiu nova urbo dum la semajno. Mi kunportis mian sintezilon por ludi vespere. Kaj venis la unuan semajnfinon, kiam mi reiris hejmen... kaj dramo: mi ne havis mian sintezilon hejme (kompreneble, ĝi ne povas esti en du lokoj samtempe, kaj transporti ĝin per trajno ne estas oportuna). Do mi senpolvigis (laŭvorte) mian gitaron kaj komencis ludi kaj relerni.

Kompreneble, lundo venis kaj mi refoje havis la saman problemon, inverse: mi havis mian sintezilon, kaj volis ludi gitaron. Problemo facile solvata: je mardo verspere, mi iris al muzikbutiko kaj aĉetis elektran gitaron. Hodiaŭ estas unu semajno poste, miaj fingroj doloras, mi povas pli-malpli ludi 4 kantojn, mi scipovas eble 30 akordojn, kaj la kvintonan minoran gamon. Ne malbona, ĉu?
(Nu, kiel piano, mi lernis gitaron antaŭ jaroj, sed tute ĉesi la praktikon. Grandan parton de la lernado mi memoris, pro tio ĝi estis tiom rapida.)

Mia aĉetis Lâg Imperator 66 gitaron, kun Vox Pathfinder 10 amplifilon. Tio estas malmultekosta kunmetaĵo por komencantoj, kaj mi estas feliĉa je ĝi. Eble post kelkaj jaroj, se mi studas serioze, mi aĉetos multekostan, belegan gitaron. Sed unue, mi devas aĉeti elektran pianon!

Mi sekvas kursojn rete, se vi volas lerni la gitaron kaj scipovas la anglan, aŭ unu el la multaj lingvoj al kiuj la kursoj estas tradukitaj, mi ja rekomendas la retejon: Justin's Guitar.com.

Ankaŭ mi ludas Guitar Bots-n, reta ludo por lerni la gitaron. La lernado per la senpaga versio estas tre tre malrapida, sed eĉ tiel estas amuza maniero lerni. Ĉiu kiun oni bezonas por uzi Guitar Bots-n estas komputilo, konekto al Interreto, kaj, kompreneble, gitaro. Eblas sed ne bezonas konekti la gitaron al la komputilo.

Nun mi haltigos la kursojn dum iom da tempo por firmigi mian (ne vere) novan scion, kaj lasi miajn fingrojn ripozi kaj reboniĝi!


Lâg I66 (100x100)