August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

December 2010 (1)
July 2010 (1)
February 2010 (1)
August 2009 (1)
January 2009 (1)
October 2008 (1)
September 2008 (4)

August 14th, 2009

Kiel Esperanto ŝanĝis mian identecon.

Dum mia infanaĝo, mi ne volis esti knabino. Mi volis esti knabo por diversaj kialoj, kiujn mi eble klarigos alian fojon..

Antaǔ nelonge, mi komprenis, kiel mi subite akceptis mian inecon, kiam mi lernis Esperanton. Mi malkovris tion, vagante de iu ttt-ejo al alia, sen ajna preciza celo. Mi hazarde legis artikolon de iu psikologo (pri kies nomo mi tute ne memoras...). Li elvokis diversajn rimedojn, por ke ĉiu eltrovu sian profundan identecon. Inter tiuj rimedoj, li elvokis "langue des oiseaŭ" (t.e. "birda lingvo", en E-o. Mi ne scias, ĉu ekzistas alia, pli bona traduko - eble Danka scios tion ?).

Pri kio temas ? Mi neniam aǔdis pri tio. Mi volis scii pli kaj pluserĉis ĉe Interreto. Laǔ tio, kion mi komprenis, birda lingvo estas pli malpli kaŝita signifo de la vortoj, kiujn ni kutimas diri aǔ aǔdi. Ĉiuj sonoj aǔ silaboj estas interpretitaj de nia nekonscio, sen necesa rilato kun la lingva signifo de tiuj vortoj. En artikolo, kiun mi legis, la aǔtoro amuziĝis trovi eblajn tiajn "tradukojn" por nomoj kaj antaǔnomoj. Iom poste, mi provis mem trovi tian signifon por mia propra antaǔnomo, ĉar mi delonge sentas, ke ĝi havas gravan rolon en mia identeco. Mi ja trovis interpretadon, kompreneble en la franca... Mi ne tedos vin per ĝi.

Sed plej gravas por vi, ke mi subite memoris, ke la signifo de mia antaǔnomo ŝanĝiĝis, kiam karaj amikoj esperantistaj nomis min "kara ino" aǔ "kar' in'". Subite pro tio, mi (nekonscie) permesis al mi, finfine esti virino. Mi ne povas kontraǔstari mian propran antaǔnomon, ĉu ne ?





Published at 15:18 / 5 comments / 506 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...