Post 7 monatoj en la hejmo, mi hodiaŭ denove instruas en mia lernejo. Dum 7 monatoj mi estis tro malsana por labori (mi reparolos pri tio).

Do, hodiaŭ, mi renkontis 21 el miaj 24 lernantoj. Mi tre ĝuis tiun tagon... Sed mi nun estas laca. Kaj mia voĉo tre suferas... Pro mia malsano, mi oficiale ne rajtas paroli tro (tre malfacila tasko, kiam oni instruas !).

Sed finfine, pri tiu laboro, mi ĉiam hezitas inter ĝojo kaj malĝojo. Unuflanke mi ŝatas la rilaton kun infanoj, mi ŝatas transdoni sciojn kaj kapablojn. Aliflanke mi suferas pri tio, ke mi ne plu estas tiom libera : mi ne povas ripozi kiam mi bezonas, mi ne plu havas multe da tempo por miaj filinoj, mi ne plu havas multe da tempo por miaj ŝatokupoj... mi konstante timas, ke mi ne havos tempon por ion fari. Fakte, tempo estas mia sufero, en tiu kazo. Ĉu mi havos sufiĉe da tempo por ĉion fari antaŭ mia morto?