Por mi, nenio pli gravas ol libereco.

Sed kial ? (Tion demandis al mi mia psikiatro). Kial ? Mi ne scias.

Eĉ se ili ne estas puraj respondoj, mi povas raporti kelkajn spertojn kaj pensojn pri tiu temo.

Pri la infanaĝo, mi havas ĉefe malbonajn memoraĵojn. Tamen neniu torturis min, neniu malamis min. Sed mia konstanta bedaŭro tiam estis, ke mi ne estis libera. Mi havis gepatrojn. Kaj pro tio, mi ne rajtis iri tien, kien mi volis. Mi ne rajtis viziti la mondon, mi ne rajtis renkonti miajn amikojn, kiam tio plaĉis al mi.

En la lernejo, mi ankaŭ ne rajtis lerni tion, kion mi volis. Ekzemple, kiam mi volis lerni la anglan, oni devigis min lerni la germanan. Kiam poste mi tre ŝatis la germanan, kaj ekkonsciis pri tio, ke angla lingvo subpremas aliajn lingvojn, tiam mi volis lerni la hispanan. Sed oni malpermesis tion al mi, kaj oni devigis min, tamen lerni la anglan, kiun mi tute ne ŝatis.

Poste, kiam mi volis studi literaturon, oni malpermesis tion al mi, ĉar sciencoj kaj matematikoj estas pli utilaj. Kiam mi volis lerni la profesion de meblisto, oni malpermesis tion al mi kaj devigis min, studi en altlernejo. Instruistoj kaj gepatroj klarigis al mi, ke se mi post la studado en universitato daŭre volas esti meblisto, tiam, mi rajtos kaj povos. Nun mi daŭre volas, sed ne plu povas. Mi bezonas mian nunan salajron de instruisto por vivtenigi mian familion kaj mia sanstato, ne permesas al mi aldoni pluan studadon al la nuna profesio !!!

Tiu mallibereco estis por mi grandega sufero, dum mi estis infano. Kiam mi finfine estis preskaŭ 18-jaraĝa, kaj ekstudis en alia urbo, mi havis feliĉegajn monatojn. Finfine, mi rajtis erari, mi rajtis lerni de miaj eraroj. Mi rajtis malkovri ĉion, kion mi volis. Mi rajtis iri ien, kaj propravole foriri se la ejo ne plaĉas al mi. Ekzemple, mi amikiĝis tiam kun samlernejanoj, kiuj kutimis fumi ne nur cigaredojn. De tempo al tempo, ili organizis festojn kaj invitis min. Sed ofte, mi tiom enuis kun ili, post tro da bieroj kaj haŝiŝo, ke mi frue hejmeniris. Mi ja rifuzis gustumi la samajn "plezurojn" kiel ili, pro tio ke mi ĝuste volis resti libera...

Unu nura solvo, por gajni iom da libereco kiam mi estis infano : legadi. Oni permesis al mi legi ĉion, kion mi volis. Kaj dank'al tio, mi povis fari la renkontojn, vojaĝojn, kiuj en la reala mondo estis malpermesitaj al mi... Verŝajne nur tial, mi tiom avide legis, ĝis kiam mi 18-jariĝis. Poste, mi preskaŭ ĉesis legi dum pluraj jaroj. Mi ne plu bezonis tiun rimedon, por senti min libera.