Antaŭ kelkaj jaroj, mi subite ekkonsciis pri tio, ke dum multaj jaroj mi apenaŭ legis unu libron de virino.

En lernejo, mi ĉiam studis librojn verkitajn de viroj, kaj nur de tempo al tempo ni studetis mallongan tekston (ekz. poemon), kies aŭtoro estis ino (ekz. Louise Labbé).

Mi ja ege ŝatis kelkajn gravajn virajn verkojn, kiel tiuj de Apollinaire, de Proust... Mi ankaŭ ĝuis kelkajn verkojn de Flaubert ("L'éducation sentimentale", sed ne aparte "Madame Bovary"), kelkajn de Zola (ekz. "Au bonheur des dames"), de Hermann Hesse (ekz. "Siddhartha", "Narziss und Goldmund"). Sed ili ĉiam malpli plaĉis al mi, ol la romanoj, kiujn mi legis dum mi estis infano aŭ adoleskino. Tiuj romanoj de la infanaĝo fakte estis plejparte verkitaj de virinoj, sed tion mi neniam vere rimarkis antaŭe.

Kiam mi ne plu estis devigata legi librojn por la lernejo, mi multe malpli legis. Mi tamen sukcesis ne maltrafi la librojn de miaj plej ŝatataj aŭtoroj, kiuj tiam estis viroj : mi legis ĉiujn verkojn de Arto Paasilinna (almenaŭ, tiuj, kiuj estis tradukitaj en la francan !), kaj ĉiujn verkojn de Daniel Pennac, franca aŭtoro.

Sed, ĉar mi nun konscias pri tio, ke virina literaturo mankas al mi, mi decidis legi virinajn verkojn. Mi komencis legi la gravajn verkojn de Simone de Beauvoir (kaj ŝia verko estis por mi, kaj ŝoko, kaj ĝojego, ĉar ŝiaj tekstoj estis por mi pli malpli la plenkreskula sekvo de mia infana legplezuro).

Mi ankaŭ malkovris kelkajn nuntempajn aŭtorinojn, kies librojn mi tre ŝatis : la kvazaŭ aŭtobiografiojn de Karine Reysset, juna virino, ekzakte samaĝa kiel mi. Kaj ĉefe, la majstrajn verkojn de Claudie Gallay. Mi malkovris ŝin en "Seule Venise", antaŭ kelkaj monatoj, mi legis "Dans l'or du temps " kaj mi ĵus legis la nekredeble belan kaj fascinan "Les déferlantes". Mi vere konsilas ĝin al ĉiuj, kiuj kapablas legi la francan.

Kvankam estas malfacile (ĉar virinaj verkoj estas multe malpli nombraj ol tiuj verkitaj de viroj), mi daŭrigas mian esploron de virina literaturo en la biblioteko. Nun, mi esploras la verkojn de Ildikó von Kürthy, en la germana, kiuj ĉefe estas amuzaj verkoj (romanoj, en kiuj oni komplicas kun heroino, eĉ se ŝi ofte estas terura kliŝo de virino).

Poste, mi ankaŭ devos esplori esperantlingvajn verkojn...