En mia vilaĝeto, inoj ne havas la plej belan rolon. Mi loĝas ĉi-tie de unu jaro kaj duono kaj mi tuj malkovris ke tio estas problemo ĉi-tie.

Unua malkovro : en la vilaĝa lernejo, kie mi instruis pasintjare al infanoj inter 9 kaj 11.

En mia klaso, jam la unuaj tagoj, pluraj knaboj rifuzis sidiĝi apud knabino. Kaj ili preferis fari neniun taskon, ol esti en la sama grupo kiel knabino (dum grupaj taskoj).

Iom poste, mi renkontis plejparte de la gepatroj de mia lernantoj. Mi rapide prezentis tiun problemon kaj klarigis, kiel mi intencas iom post iom, konsciigi ĉiujn lernantojn pri tio, ke inoj kaj malinoj havas saman valoron kaj samajn rajtojn, kaj ke ili kune povas lerni multon. Sed tiam, iu patrino forte reagis dirante ke estas tute normale, ke knaboj rifuzas havi iun ajn rilaton kun knabinoj je tiu aĝo. Kelkajn minutojn poste, iu patro diris, ke la kompatindaj infanoj de mia klaso travivas teruran ŝokon, ĉar ili nun devas adaptiĝi al ina instruisto (tio estas : mi !), dum ili antaŭe havis instruiston…

Tamen, mi devas konfesi, ke mi fieras pri tio, ke mi atingis almenaŭ du celojn dum tiu pasinta lernejjaro :

  1. Knabinoj, kiuj komence de la jaro havis nur tre mezan nivelon, tre rapide atingis altan nivelon en ĉiuj lernejaj taskoj, simple ĉar ili komprenis, ke en mia klaso, ankaŭ knabinoj rajtas sukcesi !
  2. La knaboj de la lernejo, kiuj dum jaroj malpermesis al knabinoj ludi kun ili dum la paŭzoj, finfine konsentis pri tio, ke ankaŭ knabinoj ludu futbalon kun ili.