Mi iĝis iom pigra lastatempe… Aŭ verdire, mi ĉefe uzis la lastajn tagojn por ĝui la ĝardenon rikoltante ĉiujn nuntempajn produktojn.

Mi ankoraŭ rikoltas de tempo al tempo kukumetojn, kukurbetojn… kaj ĉiutage amason da kalenduloj ! Mia kukurboj plidikiĝas. Sed la tomatoj verŝajne ne sukcesos ruĝiĝi antaŭ la aŭtuno. Ne gravas : mi faros per ili tiun plej bongustan konfitaĵon de verdaj tomatoj, kiu memorigas min pri la bongustegaj manĝetoj de mia avino. Ah, infanaĝo !

Nuntempe, la pomarboj ankaŭ donas amason da fruktoj. Mi tute ne kapablas ĉion rikolti kaj pritrakti. Mi kun ĝojo disdonas al urbaj amikoj parton de mia rikolto. Kaj nun jam venas la persikoj. Baldaŭ nuksoj kaj kastanoj.

Kaj krom tio, mi devus nuntempe planti fragujojn kaj semi spinacojn kaj vintrajn salatojn… Bedaŭrinde, mi ne plu havas lokon en mia ĝardeneto ! La kalenduloj invadis ĉion !!!