About this blog

  • 8 posts
  • 1 316 visits
July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

July 5, 2009

Andhrapradeŝo

Andhrapradeŝo estas gubernio en la orientborda parto de Barato. Ĝi estas la kvara plej granda gubernio en areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Troviĝas la Maharaŝtro, Ĉhatisgarho kaj Oriso (norde), la Bengala Golfo (oriente), Tamilnado (sude) kaj Karnatako (okcidente). Andhrapradeŝo fonidiĝis je la 1a Novembro, 1956.



Andra-pradeŝo nomiĝas "rizbovlo de barato". Post la gubernio Okcident Bengallando. La ĉefurbo de Andhrapradeŝo estas Hajderabado.


Geografio kaj klimato


Andhrapradeŝo dividiĝas en tri regionojn: Marborda Andhra, Rayalaseema kaj Telangana.Du grandaj riveroj, Godavari kaj Kriŝna, fluas tra la gubernio.


Andhrapradeŝo havas 23 distriktojn: Adilabad, Anantapur, Chittoor, Kadapa, East Godavari, Guntur, Hyderabad, Karimnagar, Khammam, Krishna, Kurnool, Mahbubnagar, Medak, Nalgond, Sri Potti Sreeramulu Nellore, Nizamabad, Prakasam, Rangareddy, Srikakulam, Visakhapatnam, Vizianagaram, Warangal kaj West Godavari.


La ĉefurbo Hajderabado kunkune kun sia ĝemela urbo Secunderabad, estas la plej granda urbo en la gubernio. Visakhapatnam, estas la ĉefa havenurbo de la gubernio, estas la dua plej granda urbo de la gubernio. Vijayawada estas la tria plej granda urbo de la gubernio.


Demografio


La telugua estas la oficiala lingvo de la gubernio. 88,5% de la loĝantaroj parolas la teluguan. La telugua, kiu apartenas al la dravida lingvofamilio, estas la tria ĉefa lingvo en Barato. Aliaj gravaj lingvoj de Andhrapradeŝo estas: urdua (8,63%), la hindia (3,23%) kaj la tamila (1,01%). Je 1a de novembro 2008, la barata registaro deklaris la teluguan klasika kaj praa lingvo.


Festivaloj


  • "Sankranthri" en januaro
  • "Maha ŝivratri" en februaro/marto
  • "Holi" en marto
  • "Ugadi" (la telugua novjaro) en marto/aprilo
  • "Sri Rama Navami" festata en marto/aprilo, 9 tagoj post "Ugadi"
  • "Varalakŝmi Vratam" en aŭgusto
  • "Vinayaka ĉaviti" en aŭgusto
  • "Dasara" en septembro/oktobro
  • "Deepavali" en oktobro/novembro, 20 tagoj post la "Dasara"
  • "Eid-ul-Fitr", "Bakr-id", "Muharam"
  • "Kristnasko" en decembro
Eksteraj Ligoj




Published at 17:08 ( 0 comments / 94 visits )
This post is public

June 9, 2009

Ĝejpuro

Ĝejpuro, kiu ankaŭ nomiĝas la "rozkolora urbo", estas la ĉefurbo de la gubernio Raĝasthano, Barato. En 1727 la reĝo Sawai Jai Singh la 2-a [savaj ĝej sing] de la dinasto Amber fondis la urbon Ĝejpuro. La loĝantaro de la urbo Ĝejpuro estas ĉ. 2,7 milionoj.

Ĝejpuro estas en la orienta parto de la gubernio Raĝasthano.

Vizitindaj Lokoj

  • La fortikaĵo Amber estas fama pro la arkitekturoj hinda kaj islama. Estas elefantoj por veturi ĉirkaŭ la fortikaĵo.
  • La fortikajo Jaigarh [ĝejgarh] situas pli alte ol la fortikaĵo Amber, en la montaro Aravali.
Published at 12:01 ( 0 comments / 59 visits )
This post is public

December 28, 2008

Meghalajo

Meghalajo estas malgranda ŝtato en nordorienta Barato. La nomo Meghalajo en la Sanskrito signifas "La nubejon”. Meghalajo estas mallarĝa monteta regiono ĉ. 300 km-ojn longa kaj 100 km-ojn larĝa. La areo estas ĉ. 22.429 km². La lonĝantaro nombras ĉ. 2.175.000 (2000). Norde de la gubernio estas Asamo (norde) kaj sude Bangladeŝo. La ĉefurbo nomiĝas Shillong (ŝillongo), kaj havas ĉ. 260.000 lonĝantojn.

Triono de Meghalajo estas arbara, kaj fama pro la biologia diverseco de birdoj, bestoj kaj plantoj.


//



Historio

Meghalajo kreiĝis je la 21a de januaro 1972 el du distriktoj el la gubernio Asamo. La indiĝenoj Khasi, Garo kaj Jaintia ĉiuj havis siajn proprajn regnojn antaŭ ol venis la Britoj en la 19a jarcento.



Kulturo

La gubernio konsistas plejparte el indiĝenaj popoloj de la grupoj Khasi, Garo, Jaintia, Koch, Hajong, Dimasa, Hmar, Kuki, Lakhar, Mikir, Rabha, Nepali, ktp.

Meghalajo estas unu el la tri gubernioj en Barato kiu havas kristanan plimulton, kun 70,3% kristanoj. Ankaŭ la aliaj du, Nagalando kaj Mizoramo, troviĝas en nordorienta Barato. En Meghalajo ankaŭ troviĝas 13,3% hinduoj, 11,5% animistoj, kaj 4,3% islamanoj.

Interese, malsame al la plejparto de Barato, tiuj ĉi indiĝenaj grupoj estas patrinliniaj, t.e., posedaĵoj, inkluzive la terpecoj, estas hereditaj de patrinoj al filinoj.



Distriktoj

Meghalajo nuntempe havas sep distriktojn.



Turismo

Pro siaj densaj arbaroj, Meghalajo estas alloga celo por la ekoturismo. La lago Umiam estas plia allogaĵo. Meghalajo havas ĉ. 500 grotojn, inkluzive la plej longan (Krem Liat Prah) kaj plej profundan (Synrang Pamiang) grotojn de la duonkontinento.



Published at 07:16 ( 0 comments / 197 visits )
This post is public

December 25, 2008

Ĝamuo kaj Kaŝmiro


Mapo

Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas la plej norda gubernio de Barato. Peljparte lokita en la montaro Himalaja, Ĝamuo kaj Kashmiro dividas limojn kun la gubernioj Himaĉal-Pradeŝo kaj Panĝabo (sude),Sendependa Kaŝmiro de Pakistano (okcidente), Nordaj regionoj (norde), kaj Popola Respubliko deĈinujo (norde kaj oriente). La teritorio de Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas disputata inter Barato, Ĉinujo kaj Pakistano, kaj estas nomata de Pakistano "Barata-okupita Kaŝmiro". Siaflanke Barato priskribas la regionon administrata de Pakistano "Pakistan-okupita Kaŝmiro".

Ĝamuo kaj Kaŝmiro konsistas el tri regionoj: Ĝamuo, la valo Kaŝmiro, kaj Ladakho. Srinagaro estas la somera ĉefurbo, kaj Ĝamuo ĝia vintra ĉefurbo. La kaŝmira valo, ofte nomata "Surtera paradizo", famiĝas pro la bela montara pejzaĝo, kaj la multegaj sanktejoj de Ĝamuo allogas ĉiujare dekmilojn da hinduaj kaj islamanaj pilgrimoj. Ladakho, kiu ankaŭ nomiĝas "Malgranda Tibeto", estas renoma pro sia montara beleco, kaj la budhisma kulturo.



Historio

Laŭ hindua mitologio, la valo de Kaŝmiro estis la lagego Satisar kiun la saĝulo Kashjapa malplenigis per kanaligo tra la montoj. La nomo "Kaŝmiro" devenas de la sanskritaj vortoj "ka" (= akvo), kaj "ŝimira" (= sekigi).

Kaŝmiro estis unu el la gravaj centroj de la sanskrita klerismo.

Unue la valo de Kaŝmiro iĝis parto de la dinasto Maurja kaj poste parto de la dinasto Kuŝan. En la oka jarcento KE, Kaŝmiro iĝis la centro de la imperio de la hindua reĝo Lalitaditja Muktapida. Lia regno etendiĝis trans norda Barato kaj centra Azio. Meze de la 12a jarcento, Kaŝmiron invadis la islama turka armeo. La turka regno finiĝis kiam la mogala imperiestro Akbaro invadis Kaŝmiron en 1586. Li instalis sian hinduan kunulon Ramchandra la Unua guberniestro de la himalaja regnero. Ramchandra fondis la urbon de Ĝamuo (tiel nomita pro la hindua diino Ĝamva Mata) sude de la montaro Pir Panĝal.




Geografio kaj klimato

En Ĝamuo kaj Kaŝmiro troviĝas multaj valoj, ekz., Kaŝmiro, Tawi, Chenab, Poonch, Sind kaj Lidder. La ĉefa valo Kaŝmiro estas 100 km larĝa kaj havas areon de 15.520,3 km². Laŭ la nordorienta flanko de valo troviĝas la ĉefmontaro Himalajo. La bela kaj dense-loĝata valo havas mezan altecon de 1850 m.

La rivero Ĝhelum estas la nura grava himalaja rivero kiu fluas tra la valo de Kaŝmiro. La riveroj Indus, Tawi, [[Ravi] kaj Chenab estas la ĉefaj riveroj kiuj fluas tra la gubernio. Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas hejmo por multaj himalajaj glaciaroj. La glaciaro Siachen estas 70 km longa, kaj do la plej longa himalaja glaciaro.




Rilataj temoj



Published at 05:57 ( 0 comments / 98 visits )
This post is public

December 7, 2008

Nasiko

Nashiko aŭ Nasiko


Nasiko estas urbo de la gubernio Maharaŝtro, Barato. Nasiko estas en la nordokcidento de Maharaŝtro, 180km de Mumbajo kaj 220km de Puneo. Nasiko estas la administracentro de la samnoma distrikto Nasiko. Nuntempe la urbo Nsiko ankaŭ nomiĝas "Vina ĉefurbo de Barato", aŭ "Vinbera urbo". Ĝi estas en okcidenta montaro apud la bordo de la rivero Godavari. La loĝantaro de Nasiko estas ĉi. 1,4 millionoj(2006).


Historio de nasiko


Nasiko havas gravan aferon pri mitologo, historio, socio kaj kulturo. Estas fama pro la temploj apud la bordo de la rivero Godavari. Ĝi estas sankta loko de religia Hinduo.


Fruhe Nasiko nomiĝis Trikantak kaj poste Padmanagaro. Dum la tempo de la dinasto Mughalo, Nasiko nomiĝis Gulŝanbad.


La fama historia konstruaĵoj en Nasiko estas grotoj Triraŝmi kaj grotoj Paandav.

Published at 12:58 ( 0 comments / 99 visits )
This post is public

December 3rd, 2008

Ĝharkhando

Ĝharkhando


Ĝharkhando estas la gubernio en Barato(oriente). Ĝharkhando evoluigis 15 Novembro 2000. Ĝi estis la suda parto de la gubernio Biharo. Ĉirkaŭ la Ĝharkhando estas la gubernio Biharo(norde), Utarpradesho kaj Ĉhatisgaro(okcidente), Oriso(sude), kaj Okcident-Bengalo(oriente).


La ĉefurbo de la gubernio Ĝharkhando estas Ranchi(Ranĉi). Ranchi estas la industria urbo. Kelkaj urboj kaj industriaj centroj de la gubernio Ĝharkhando estas Jamŝedpur, Bokar, Sindri, Gumla, Deoghar, Hazaribagh, Ramgarh kaj Dhanbad.


Ĝharkhando koniĝas pro ĝi estas la lokoj por arbetoj. Ĝharkhando signifas la movado por sendependa de Ĝharkhando. Ĝharkhando ankaŭ signifas haki.


Ĝharkhando estas fama loko por mineraloj kaj arbaroj produktoj.


Lingvo, literaturo kaj Kulutro


Ĝharkhando havas multajn lingvojn. El tri gradaj lingvoj familioj. Barata-Arjanoj lingvoj havas Angika, Bhoĝpuri, Khorthan, Nagpuri, Sadri, Hindi, Urdu, Oriya kaj Bengala.


Ĝi ankaŭ hejmo por la lingvoj Munda, Kurmali, Korku, Santhanli, Mundari, Bhumij, Kharia kaj Ho.


La lingvoj de Dravidian, Korwa, Oraon kaj Paharia.La unua lingvo estas Hindi. La bazara parto de la gubernio Ĝharkhando parolas lingvojn Oriya kaj Bengala.


Bestvivo kaj Plantvivo de apartaj regionoj aŭ tempoj(Flora and Fauna)


Ĝharkhando estas riĉa diverseco pro bestvivo kaj plantvivo de apartaj regionoj aŭ tempoj. La naciaj parkoj kaj zoologiaj ĝardenoj lokiĝas en la gubernio Ĝharkhando presentas panoramo de ĉitiu diverseco.


La nacia parko Betla, 25 km de la loko Daltogani. Betla havas aeron ĉ. 250 km2. La nacia parko havas diversecojn bestojn ekz. tigroj, elefantoj, multe de sovaĝa porko kaj de 15 ĝis 20 (feet) longa pitono.


Administraj distriktoj


La gubernio formigis kun 18 distriktoj. Kie estis la sudparto de la gubernio Biharo.


Kelkaj distrikoj reorganizis al formo 6 novaj distriktoj. Ili estas Latehar, Saraikela Kharsawan, Jamtara, Sahebgunj, Khunti and Ramgarh. Nun ĝi havas 24 distriktojn.


Distriktoj de Ĝharkhando


Ranchi
Lohardaga
Gumla
Simdega
Palamu
Latehar
Garhwa
West Singhbhum
Serikela Kharsawan
East Singhbhum
Dumka
Jamtara
Sahebganj
Pakur
Godda
Hazaribagh
Chatra
Koderma
Giridih
Dhanbad
Bokaro
Deoghar
Khunti
Ramgarh



Published at 15:04 ( 0 comments / 65 visits )
This post is public

December 2nd, 2008

La infanoj en la arboj

La infanoj en la arboj

- Gudrun Pausewang


Mi finis legi la libron "La infanoj en la arboj" kun la helpo de s-ro Giridhar Rao, kiu estas mia instruisto kaj amiko por evoluigi mian Esperanton. Tiu ĉi libro estas 64 paĝa libro.


En tiu ĉi libro estas pri la familio Santana, kaj pri la posedanto Mastro Ripoll. La aŭtorino tradukiĝis la rankonto el la Germana lingvo. Ŝi nomiĝas Gudrun Pausewang. La libro aldonas pri la familio kiu loĝas en la sudamerika parto. Tio estas kampara regiono kies apartenas al Mastro Ripoll. Mastro Ripoll havas unu filo, nomiĝas Umberto. La arbaro estas densa. La santana familio kiuj loĝas en la alia parto de la arbaro, kiu apartenas al Mastro Ripoll. La Santana laboras por Mastro Ripoll. Satana havas sian edzinon, siajn sep infanojn.


La kabano de Santana familio tie, kie ili loĝas ne havas sufiĉe da spaco por dormi. La domo estas nur du ĉambretoj. En la unua ĉambreto estas por la kuirejo kaj por dormi kiu estas duonluma kamereto. En la duonluma kamereto havas la hamakojn por la infanoj. La regiono kie la Santana familio loĝas estas ege varma loko en la vintro aŭ en la somero.


La infanoj ĉiu tage helpas sian patrinon por kuiri kaj kunportas akvon el rivereto. La maljuna infano helpegas al sia patrino. La juna helpetas sian patrinon.


La kabano de la Santana familio estas ne forta. Supre la kabano estas per kanoj, kaj la muroj estas argilaj, kaj la fenestroj estas senvintraj. Malantaŭ la kabano estas kampetoj kaj rivereto.


Unu tago Mastro Ripoll kunvenas sian filon Umberto al Santana familio. Li vokis al Santana kaj diris, ke "venu kun mi en la arbaro". Kaj lasis sian filon Umberto kun la infanoj de la Santana. Umberto ludis kun la infanoj. Ili iris en la arbaro kaj la infanoj de Santana facile grumblis je la arboj. Kaj poste Umberto praktikis. Li tre ĝuis ludi kun la infanoj. Umberto neniam poste ludis kaj havis ĝuon. Ili kune tagmanĝis. Tiam Umberto sciis, ke li maltrafis multe da ĝuo. En la manĝaĵo li neniam manĝis la fazeolo kaj jukao. Tiam li sciis, ke tiu ĉi havas bonguston. Kaj li ne zorgis pri la patro kiu iris en la arbaro.


Tiam Mastro Ripoll babilis kun la Santana, ke li volas gajni monon per kreskigi novajn kampojn kiujn donos al li la monon. Poste ili du revenis de la arbaro. Kaj tuje Mastro Ripoll ekriis al sia hejmo kun sia filio. Poste sanatana diris al sia familio, ke Mastro Ripoll planas forbruligi la arbaro. Tuje la familio silentas.


Tiam la infanoj nur planas por rezisti lin, kiam la Mastro Ripoll venas post du tagoj. Mastro Ripoll vokis al Santana. Li venas el la kabano. Mastro Ripoll ekkuniris tri laboristoj. Poste la infanoj kuniris en la arbaro. Ili grumblis supre la arboj kaj krias, ke "se vi volas forbruligi la arbaron, do ni kun forbruligos". Tiam Mastro Ripoll kriaĉas, ke "mi ne zorgas por vi". Poste la patrino zorgis kaj krias, ke bonvolu malsupreni la arboj. Do tiam la infanoj malsuprenis kaj rondis al patrino.


Sed tuje Umberto suprenis al la arbo. Kaj kriaĉas, ke "se vi volas forbruligi la arbaro, mi volas forbruligi kune". Tiam Mastro Ripoll zorgis kaj krias bonvolu malsupreni el arbaro. Antaŭe la laboristoj verŝis la benzinon ronde de la arboj. Sed poste ili tretantis la benzinon por Umberto. Poste la Mastro Ripoll ekiris supre la ĵipon kun laboristoj. Tiam Umberto malsuprenis kaj suprenis la ĵipon kaj ĉirkaŭbrakis sian patron por ne forbruligi la arbaron. Kiam, tiam la ĵipon komencis Umberto diris, ke "dankon patro". Tiam la Santan-ajoj bonvolu veni poste. Umberto diris li certe venos poste. Tien ili kune rezistis la Mastro Ripoll por forbruligi la arbaron. De tiam ili vivas ĝue.


Antaŭ la libro s-rino donis alineon pri la libro


Rande de la praarbaro vivas la familio Santana. Ĝi havas nur kelkajn etajn kampojn, kaj pro la helpo de la infanoj la familio povas satmanĝi. La infanoj kelkfoje eĉ havas tempon ludi en la granda arbaro. Sed iutage Mastro Ripoll, kiu estas posedanto de la tuta tereno, volas forbruligi la arbaron por akiri spacon por novaj kampoj. Kaj ĝuste la infanoj sukcesas per kuraĝa ideo forigi la planojn de Mastro Ripoll. Atentokpata rakonto pri la protekto de la naturo.
Published at 14:35 ( 0 comments / 60 visits )
This post is public

October 25, 2008

Eŭropa Lingvo-foiro

Ni finis la "Eŭropa lingvo-foiro" je la 20a oktobro, 2008. Estas tre utila kaj tre bela ankaŭ. Mi tre ĝuis. En la foiro estis 8 lingvoj, kiel germana, franca, italiana, rusan, croatian, esperanto,hispana kaj angla. Por ĉiuj lingvoj havis unu budon kaj pli du budoj por la librvendejo kaj EMMRC. Mi laboris kun s-ro Giri kaj nia amiko Nagesh.

Ni tri kunlaboris por la foiro. Kaj sur la podejo parolis s-ro Giri. Tio estis tre bona. Li parolis pri esperanto. Multaj homoj interesas pri lerni Esperanton. Ili donis siajn retpoŝtadressojn kaj sciigis ke estas la reto kie oni povas lerni esperanton senpage.

Kaj multaj homoj intersas lerni nian lingvon. Sur la podejo multaj studentoj dancis, kantis kaj parolis pri siaj lingvoj. La foiro komencis de 2a poŝtagmeze ĝis 8.30a en la vespero. Ni ĉ. 5 horoj staris por sciigi al aliaj novaj.

Kaj ni metis la ttt-ejo sur la tablo www.lernu.net Kaj mi metas la filmetojn tiojn kiojn mi faris.

http://video.google.com/videoplay?docid=-539716865027982859
http://video.google.com/videoplay?docid=6212725716706179269
http://video.google.com/videoplay?docid=2032660937680266639
http://video.google.com/videoplay?docid=7681533581453879805
http://video.google.com/videoplay?docid=-1308013633482308859
http://video.google.com/videoplay?docid=-7270009461415503931
http://video.google.com/videoplay?docid=3116251486855452913
http://video.google.com/videoplay?docid=-7494541877967623826
Do bv. vidi tiojn.

Published at 14:22 ( 0 comments / 87 visits )
This post is public


( 8 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Naga Siva

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...