Mankas al ni ankoraŭ unu aŭ du kantoj el Afriko. Kiu povas helpi ?
Mi ludas violonĉelon, kaj jam dufoje akompanis infan-koruseton el mia vilaĝo Les Brenets. Por la venonta koncerto en novembro, la dirigistino planas "mondvojaĝon" per kantoj. Ĉu vi povos helpi min trovi kantojn el la tuta mondo ? La koruso kantas precipe kristanajn kantojn.
Mi esperas ke per esperanto mi povas havigi al ŝi kelkajn kristanajn kantojn el fremdaj kontinentoj. Se vi havas kelkajn, bonvolu sendi ilin al mi ! Mi povas ricevi ilin skribe aù sone, retpoŝte aù per kutima poŝto.
Se vi havas multajn kantojn, elektu la plej simplajn. La infanoj kutime kantas nur du-voĉe.
Ni ŝatus havi la kantojn en la origina lingvo, sed mallonga traduko-resumo en esperanto bonvenas.
Mi kore dankas pro via helpo !
Send a message
Search for members
Masakato says:
Ĉu vi jam havas japanan kantaron en Esperanto? Ne temas pri kristnaskaj kantoj, ĉar Japanio ne estas kristana lando. Se vi ŝatas ricevi jenajn volumojn kun muziknotoj, sen japanaj originaloj, mi volonte sendos al vi per poŝto:
"Japanaj kantoj en Esperanto " vol.1,2,3,4,5.
Marion says:
Mia patrino alportis japanan kantaron en Esperanto, kaj mi faris kopiojn por mi.
Mi ankaù havas la kanton Heiwa no Kane.
Do mi havas sufiĉajn kantojn el Japanio !
Dankon kaj ĉion bonan al vi,
Marion
Manolopro says:
Ekzistas en Esperantujo kanto-enciklopedio kiu celas kompili ajnan esperanto-kantojn, ĉu originale verkita en esperanto aŭ tradukita. Ĝi troviĝas jene: http://ikso.net/kantaro
Vi povas esplori laŭ etikedoj; ekzemple, se vi celas ĥormuzikon vi iru rekte al: http://ikso.net/kantaro/wiki/kat/ĥormuziko
La projekto estas tro vasta por esti plene utila kun rapideco; krome ĝi okupiĝas ekskluzive pri nekopirajta muziko, do eble multajn kantarojn oni ne rajtus speguligi tie.
Ĝis antaŭ malmulte ĝi okupiĝis ĉefe pri kolekto de tekstoj, kies muzikon oni sciu aŭ serĉu aparte. Lastatempe, aldoniĝis la eblo alŝuti akordojn notojn kaj plenajn muzikfoliojn.
La fako pri ĥormuziko estas tre malplena, ĉar provizore estas mi la nura kiu okupiĝas pri ĝi. Dum venontaj semajnoj mi klopodos riĉigi ĝin per mia repertuaro.
Krome, la projekto estas libere partoprenebla de ĉiuj! Do, eble vi konsiderus kontribui kelkajn tiujn japanajn kantojn.
Finfine, estis kreita grupo en Ipernity por amantoj de ĥormuziko: http://www.ipernity.com/group/86397
Muzikajn salutojn!
Manolopro replies:
http://ikso.net/kantaro/wiki/kat/hxormuziko
Marion replies:
Manolopro replies:
Ĉar mi vidas ke vi interesiĝas pri porinfana muziko, jen la stoko pria kolektita en kantaro:
http://ikso.net/kantaro/wiki/kat/infana
Lidka Nowak says: