Komence de lasta jaro mi vin informis pri mia flanka projekto KuboF "Esperanto-Muzik-Parodi". Ĝia celo estis tegmentigi miajn parodiaĵojn rilataj al muziko, precipe Esperantlingva - nomo parodiis nomon de VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod.". Ekde tiam pasis ia tempo, ŝanĝiĝis mia vivo, miaj kondiĉoj kaj precipe (mal)facileco transvivi plian tagon... Ja mi ŝatis tiun projekton sed venis jam la tempo por paŝi antaŭen.
Tial mi vin sciigas ke KuboF "Esperanto-Muzik-Parodi" ŝanĝiĝas al La Parodik, ŝatantoj de Esperanta muziko certe scias de kie venas la nomo. La nomoŝanĝo estas kaŭzita de plilarĝigo de la projekto - ĝi ekhavis ankaŭ parodiaĵojn rilataj al neesperanta muziko kaj esperanta nemuziko. Mi esperas ke post ia tempo, kiam mi espereble aldonos novajn materialojn en reton, vi la ŝanĝon aprezos kaj ĝuos.
Ĝistiam vi povas ĝui kelkajn jam publikitajn parodiaĵojn en ties reta albumo. (Tie ne estas ĉiuj dokumentoj, kelkaj estas preskaŭ nepublikigeblaj... kaj jam nun mi iom dubas pri aŭtorrajtoj) Do ĝuu ĝin!
Please sign-in to write a comment.