La muziko estas tre agrabla por aŭskultado, eĉ por mi, kiu ne ŝatas multajn elektronikaĵojn. Kiel ankaŭ Igor mem skribas, la stilo estas simila al tiu de grupo Enigma, kies la plej perfektaj pecoj eĉ povas similigi uzon de, ne nur kutimaj, drogoj... Por tia kvalito bezonos Abatejo almenaŭ ioman tempon sian muzikon ankoraŭ prilabori, sed pri finaj rezultoj mi ĝojas jam nun.

Tamen, por ne nur laŭdi, mi menciu ankaŭ duan flankon. Laŭ priskribo de la kanto ĝi estas gregoriaĵo kvankam ĝi estas nur unuvoĉa - gregoriaj kantoj tipe estas vir-ĥoraj. Eblas sufiĉe facile (certe almenaŭ por muzikisto, kiu jam preparis plenan albumon) registri kelkajn voĉojn de unu persono kaj mastrigi ilin tiel, ke ili sonu kiel kantata de ĥoro, tio ege plibonigus tutan ĝuon. Krom unuvoĉeco bezonatas prilaboron ankaŭ eĥoj - almenaŭ por mi tre grava parto de simila muziko. Same pliaj efektoj uzitaj je voĉo - denove ĝi estas superefektita kaj foje tio tre aŭdeblas.

Do, ĝoju ni pro nova interesa muzik-projekto kaj ni ĝuu jenan pecon!