Mi volis ĉi tiun artikolon verki jam antaŭ kelkaj tagoj sed la fuŝa publikig-sistemo ĉe ipernity tro kontraŭis montri enkonstruitan ludilon por video-listo, kaj mi rezignis. Eĉ nun mi faris grandan kompromison montrante nun unu videon, ne tutan video-liston.

La ĉefa ligilo, kiun vi nepre sekvu, estas la ligilo al la listo ĉe YouTube.

Nuntempe (12. 11. 2010) la listo enhavas nur 16 videojn, kaj en ĝi kelkaj kantoj estas plurfoje. Precipe temas pri Pasio en katen' (3 absolute samaj videoj + unu karaoke' + unu de koncerto) kaj Mi staras (2 samaj videoj + unu stulta parodiaĵo). Interesa parto estas muziko de Kronlarvo, nigra metalo de hip-hopulo, ĉu eblas tion miksi?? La fakto ke da videoj estas malmulte kaj ili estas plurigitaj malhelpis al mi sufiĉe belsone agordi ilian sinsekvon, sed mi klopodis kaj pri la rezulto mi sufiĉe fieras.

La plej "metala" grupo tie estas sendube baRok' kiun gvidas Rafael Milhomem. Li eĉ eldonis demo-albumeton Bataltemp' kiu estas tute en Esperanto kaj tute metala (sed nur demo-albumeto). Tio okazis jam en 2007 kaj mi miregas kiel eblas ke mi tion eksciis nur nun! Rafael mem priskribas la grupon kiel vigla-peza metalo (kaj angle power metal, ĉu ne estas uzata potenca metalo?). La sono estas brutale riĉa, perfekte kantita, eĉ vortojn mi ne aŭdas (metala kutimaĵo). Ŝajnas ke baRok' partoprenos ankaŭ Metalan kompilon eldonotan de Vinilkosmo, fakte la unuan tutesperantan tutmetalan grandan albumon.

Ĝuu la muziko!