Memore al mia patrino Antonina Justinovna Borovko, naskita Szalko-Czajkovska

Mia Patrino naskiĝis la 30-an de aprilo 1872 en Balaklava, Krimeo. Estis iu festa tago kaj la servistaro estis en la preĝejo. La parencoj de avino (patrinpatrino) estis forvojaĝintaj kaj returnontaj post kelkaj tagoj. Avino estis en matura gravedeco, sed oni ne atendis baldaŭ naskon. Ŝi estis sola hejme. Kiam la servistaro venis hejmen de la preĝejo ili ekvidis, ke mia avino kuŝis morta kaj ĉe ŝiaj piedoj kuŝis vivanta knabino. Fraŭlino ekzorgis pri la malgranda, dismaĉis pecon da sekala pano, metis ĝin en ŝtofpecon kaj metis ĝin en la buŝon de la novnaskito.

Post tri tagoj revenis la parencoj onklino {patrinfratino} Alexandra (fratino de mia avino Elisabet) kaj ŝia familio.

La knabino kiu naskiĝis tiom tragike baptiĝis als Antonina. Tio estis mia patrino. Ŝi kreskis inter plenkreskaj homoj, kiuj edukis ŝin tre strikte. Ŝia patro – mia avo – estis konstante en vojaĝoj kaj havis nek tempon nek kapablon zorgi pri sia malgranda filino, tial ŝi devis resti ĉe lia bofratino. Mi diris, ke mia Patrino edukiĝis dure: Vergo pendis super ŝia lito kaj ŝi ricevis batojn ofte kaj senindulge. La familio konsistis do el onklino Aleksandra Vyraŝeviĉ-Vodopjanov, naskita Demaratos, ŝia filo Theodor – Fedor – kaj lia edzino Sofia – onjo Sonja.

Ŝin adoris eta Antonina, sed la malsanema onjo Sonja ne respondis al la amo de la knabino. Onklo Fedor havis hejme grandan akvarion kaj terarion. Kiel sesjara Antonina havis taskon ĉiutage manĝigi venenajn serpentojn, kiuj kuŝis en vitraj kaĝoj; Antonina devis manĝigi ilin per helpo de longa tenajlo. Ŝi timis la reptilojn, ŝi abomenis ilin kaj ŝi ploris kaj rifuzis manĝigi la serpentojn. Sed neniuj larmoj helpis, ŝi ricevis batojn kaj deviĝis daŭrigi sian danĝeran kaj malgustan faron.

Onklo Fedor estis reputacia biologiisto kaj ricevis taskon aranĝi enorman akvarion, tutan domon, por la fiŝoj kaj aliaj marbestoj de Nigra Maro en la urbo Sevastopolo, kiu situas proksimaŭ Balaklavo.

Je aĝo de ok jaroj Antonina lokiĝis en eklezia lernejo kun internloĝejo en la urbo Simferopolo, kaj je 16 jaroj finis ŝi la lernejon kun brilaj poentoj. Nun estis ŝi plenkreska knabino en longaj jupoj kaj estis enkondukota en la societan vivon. Tio tute ne interesis ŝin, kio donis al ĉiuj ŝiaj parencoj grandajn ĝenojn. Mia avino {patrinpatrino} Elizaveta Konstantinovna estis grekino el la malnova parencaro Dermaratos – el la parencaro de Tarquinius Priscus, la kvara reĝo de Romo kaj patro de Tarquinius Superbus. Ĉi tio estis je la ŝpina {virina} flanko kaj je la glava {viruĉa} flanko tribis {devenis} mia patrino de Konstantin Kavadis. Tiel do apartenis mia patrino al la ortodoksa aŭ grek-katolika eklezio.

Sed mia avo {patrinpatro} estis polo – Justin-Peter Szalko-Czajkowski, kiel konate estas poloj fieraj pri sia deveno kaj la polaj parencoj de mia patrino ankaŭ zorgiĝis ke patrino rifuzis konduki sensencan vivon de nobela fraŭlino, ŝi volis fari utilon kaj ne atendi ĝis ŝi fariĝos foredzinigita.

Ĉi tion ne povis permesi nek ŝiaj grekaj nek polaj parencoj.

Kaj mortis mia avo kaj Patrino heredis certan kapitalon. Ŝiaj polaj parencoj ankaŭ perdis siajn gepatrojn kaj fariĝis senrimedaj, tiam mia Patrino ekzorgis pri ili. Ŝi pagis iliajn studojn, la kuzo Sigismund fariĝis kuracisto, liaj fratinoj – Wladyslawa, Maria kaj Zofia – lokiĝis en gimnaziojn, Antonina donacis al ili sian pianegon kaj instruis al ili muzikon, ŝi prenis sur sin tiun devon ĉar ŝi opiniis sin esti pli bone sortumita, kaj tion ŝi opiniis esti "maljusta".

Kiam Patrino lokigis ĉiujn "infanojn" estis ŝi jam 22 jarojn aĝa. Ŝi vojaĝis al Odjeso. Tie loĝis ŝiaj grekaj parencoj. Patrino volis fariĝi popollernejinstruistino, sed la onklinoj diris "Halt", ŝi ne rajtis "malhonorigi la parencaron..."

En tiu tempo komenciĝis la lingvo Esperanto ricevi disigon en Rusujo, kaj mia Patrino fariĝis fervora adepto de Esperanto. Ŝi fariĝis membro de la esperantoklubo kaj tie ŝi renkontis sian estontan edzon – Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko. Ili renkontiĝis ofte kaj ili studis kune la lingvon. Kiam Esperanto minaciĝis de la lingvo "Ido", tiam enagis mia estonta Patro, li faris skemon por internacia voĉdonado por savi [la lingvon] Esperanton, sed mankis bezonaj rimedoj. Tiam prenis mia Patrino la koston tute sur sin kaj elfaris internacian voĉdonadon. Estis giganta laboro sendi kaj akcepti poŝton al kaj de ĉiuj flankoj de la mondo. Ŝi faris ĝin kun entuziasmo kaj ĝojis enorme kiam Esperanto venkis kaj d-ro Zamenhof dankis al miaj estontaj gepatroj pro tiu ĉi heroaĵo.

En jaro 1884 venis al Jalto du svedaj esperantistoj: Valdemar Langlet kaj Erik Etzel, kiuj volis studi landon kaj popolon. D-ro Ostrovski, esperantsto en Jalto, skribis al mia Patrino, kiu estis en Odjeso kaj petis ŝin veni kaj zorgi pri la du svedoj. Ŝi faris tion kaj tri semajnojn akompanis ŝi la gastojn en la belaj ĉirkaŭaĵoj, rakontis al ili krimeajn fabelojn kaj legendojn. Ilin redonis Valdemar Langlet en sveda gazetaro. Ĉi tie en Jalto nodiĝis inter Valdemar kaj Antonina amikeca ligo, kiu en sia tempo kondukos al la edziĝo de Valdemar kun la filino de Antonina, Nina. Sed tio fariĝos multajn, multajn jarojn poste.

Nun returnis Antonina al Odjeso kaj edziniĝis al Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko kaj ili transloĝiĝis al Sankta Peterburgo. Nikolaj Afrikanoviĉ fariĝis dungita kiel inĝeniero en komerca entrepreno "Ŝtalo". Kaj li kaj mia estonta Patrino daŭrigis pri la lingvo Esperanto, ili akceptis gazetojn de Valdemar Langlet, kiu loĝis en Upsalo kaj eldonis la gazeton "La Lingvo Internacia".

En Rusujo estis malpermesate presi en esperanto, do fariĝis ĝi en Svedujo kaj sendiĝis al miaj gepatroj en tiom multaj ekzempleroj, kiom estis abonantoj en Rusujo. Nun akceptis patrino la gazetojn kaj sendis ilin al diversaj partoj de Rusujo. Ambaŭ miaj estontaj gepatroj laboris intensive pri Esperanto kaj mia patro elektiĝis als prezidanto por la asocioj de la lingvo.

En jaro 1895 venis al Peterburgo la frato de Valdemar, la artisto Alex Langlet kaj miaj gepatroj zorgis pri li, li loĝis ĉe ili kaj fariĝis kvazaŭ familiano.

Oni forprenis de li liajn enspezojn kaj ŝparis ilin al la vojaĝo de Aleks al Italujo. Kaj venis Valdemar sekvan jaron kaj ili ambaŭ vojaĝis al Italujo. Unu monaton poste naskiĝis mi kaj baptiĝis als Nina. Estis decidite ke se fariĝus knabo li nomiĝus Vladimir – Valdemar – honore al Valdemar, la amiko de miaj gepatroj.

Sed la entrepreno "Ŝtalo" bankrotis kaj mia familio movis sin de la ĉefurbo al Ukrainujo, kie mia Patro provis funkciigi abelkultivon.

En jaro 1898 ricevis mia patrino sian duan infanon – la knabon Boris. Fariĝis malfacila tempo por ambaŭ miaj gepatroj, ili estis nepraktikaj, vivis nur kun siaj libroj kaj ne estas mirinde, ke ili malsukcesis pri sia farmo.

Ĉi tie komencas la kunnaskita energio kaj inventokapablo de Patrino savi la situacion. Ŝi venis en kontakton kun esperantist-amikoj en Jalto kaj ricevis inviton veni kun la familio kaj zorgi pri pensiono en Jalto. Estis malfacile kaj ne amuze por Patrino, sed ŝi estis kuraĝa kaj komencis labori. La tagoj estis plenaj je mastrumaj kalkuloj, kuirado kaj infanprizorgo. Patro povis resti pace kaj studi, kiel kutime.

En jaro 1900 venis la tria infano – filino Natalia – Nataŝa – Patrino ekhavis umbilikhernion sed rifuzis operaciiĝi, ĉar ŝi opniis ke ŝi ne havas tempon por tio. Post du jaroj naskiĝis denove knabino Sofia – Sonja. Nun estis 4 infanoj kaj la vivo komencis fariĝi ĉiam pli malfacila. Certe ricevis Patro laboron en la urba biblioteko, sed lia malgranda salajro ne sufiĉis por granda familio. La pensiono donis preskaŭ neniun profiton kaj Patrino aĉetis 4 bovinojn, kiujn ŝi zorgis tute sola. Ŝi ekstaris je la kvina horo kaj kuŝiĝis malfrue.

Iun tagon kiam ŝi sidis en la bovinejo kaj melkis bovinojn, aŭdis ŝi iun paroli esperante. Ŝi rapidis eksteren kaj ekvidis du junajn virojn kiuj staris en la ĝardeno.
– Kiun vi serĉas? ŝi demandis en esperanto.
– Ni serĉas Antoninan Borovkon, ni venas el Aŭstralujo.

Kaj tie staris Patrino en laborvestaĵoj kaj malsekaj manoj. Ŝi klinigis sian kapon kaj larmoj plenigis ŝiajn okulojn.
– Estas mi, diris ŝi timide.
– Ni skribos pri kiel ni trovis vin! vokis unu el la junaj viroj.

Ĉi tiu renkonto fariĝis kvazaŭ lumradio en la peza, griza ĉiutago.

Kaj do fariĝis fino de la pensiono, kvankam multaj gajnis bone per tia laboro. Preskaŭ ĉiu vilao en Jalto havis pensionon por tuberkulozuloj. Sed Patrino ne estis negocistino, ŝi fajris bone, donis riĉe da manĝaĵo kaj ĉiu paciento ricevis apartan menuon...

Tiel fariĝis fino por la pli granda pensiono kaj nia familio transloĝiĝis en triĉambraĵon, kie 2 ĉambroj elluiĝis. La granda tria ĉambro dividiĝis als du per granda kurteno. Malantaŭ ĝi stariĝis vico da litoj. en la "salono" estis piano, la skribotablo de Patro, librobretoj, manĝotablo kaj seĝoj kaj granda akvario kun malgranda terario sur ĝi. Belaj fiŝoj en diversaj koloroj amuzis nin infanojn kaj en la terario loĝis eta trituro kun longa vosto kaj ĉarmega eta verda rano kun orkoloraj okuloj. Ĝi sidis ofte sur la tablo de Patro tute senmova. Unu fojon konata sinjorino volis preni ĝin en la mano, ŝi ekamis tiun "statueton". Sed je ŝia teruro saltis vivanta rano en la aeron!

En ĉi tiu ĉambro dormis mia patro sur la planko, kien ĉiun vesperon metiĝis matraco [kaj ofte Leo dormis kun li kiu naskiĝis en jaro 1904]. En jaro 1904 naskiĝis mia frato Lev kaj post ankoraŭ du jaroj la lasta infano, la knabo Vadim. Malgranda Sofia mortis kiel infaneto, do nun ni estis 5 gefratoj. Patro laboris jam kelkajn jarojn en la Jalta urba biblioteko, kie komencis ankaŭ nia Patrino labori.

Ŝi renkontis tie edukitajn homojn kaj multaj fariĝis ŝiaj amikoj. Ŝi zorgis pri kelkaj malriĉaj studantoj, kiuj venis ĉiun tagon al ni por tagmanĝo.

Patrino ludis pianon kaj ĉiun semajnon kolektiĝis muzikantaj amikoj, ĉelisto kaj violonisto kaj oni ludis klasikan muzikon. Patrino fariĝis mia unua muzikinstruistino.

En jaro 1905 venis la unua revolucio en Rusujo, tio estis tre maltrankvila tempo. En jaro 1908 iris Patrino tra tre malfacila tifo. Eble estis ŝi ankoraŭ ne tute restarigita, kiam ŝi paŝis sur lignan skalon por preni de la breto libron en la biblioteko, subite falis ŝi kun la kapo malsupren kaj svenis. La ŝtupeto estis segita, ĝi estis atenco kontraŭ mia Patrino. Ŝi kuŝis kun malfacila cerbskuo {ŝoko?} ĉe d-ro Ostrovski, kiu zorgis ŝin kaj kiam ŝi venis sur gambojn tiam montris Patro al Patrino ilian ekziligan ordonon – ili devis forlasi la urbon Jalto, kiel vico da t.n. nefidindaj personoj.

La situacio fariĝis malespera. Patrino vendis ĉiun meblon krom pianon kaj la familio disiĝis. Patro vojaĝis al Polujo por serĉi laboron, mi sendiĝis al amiko malsupren en Soĉi – Kaŭkazo – Patrino kun 4 infanoj vojaĝis al nia Avino {patropatrino} en Ukrainujo. Tie lasis ŝi la infanojn [ĉe avino] kaj vojaĝis al la urbo Simferopolo – Krimeo.

Per nekredebla energio sukcesis Patrino akiri postenojn en du bibliotekoj. Patro fariĝis estro de la urba biblioteko kun 60-rubla salajro kaj Patrino en popolbiblioteko kun salajro de 30 rubloj plus dungit-loĝejo je du ĉambroj kaj kuirejo kaj neniujn komfortaĵojn... Estis tre amare, post ĉiu naturbeleco en Jalto alveni al la eksterflanko de Simferopolo, kun panoramo al unu flanko malĝoja soldatkazerno kaj al alia flanko fekejo kaj rubujo.

Patrino fariĝis tiom spartana {malluksema}, ke ŝi komencis neglekti sin mem. Troviĝis neniu mono por novaj vestaĵoj. Kaj tamen havis ŝi daŭre kelkajn malfeliĉajn malriĉulojn ĉirkaŭ si. Ili venis al ni, manĝis, kaj foje dormis ĉe ni.

Mi lernis dormi, krom en la lito, sur la planko, sur la tablo, en skatolo, sur pordo kaj la piana kovrilo, kiu metiĝis sur 2 seĝojn. Mi havis nur 6 jarojn, kiam mi iun nokton dormis en la kuirejo sur la tablo, sed vekiĝis iomete surprizata sur la malvarma planko.

Tio estis ankoraŭ en Jalto, kie ni loĝis en triĉambraĵo (kvankam ni disponis nur unu ĉambron). La vilao de amikoj Masaraki staris sur la plej supra teraso kun panoramo super la senfina, vasta Nigra Maro. La ĝardeno havis mirinde bonan duontropikan vegetaĵaron, ĝis kristnasko estis rozoj en la ĝardeno.

Nia Patrino estis grandioza je helpi siajn kunhomojn. Sed tiu ĉi troigata gastamo lasis grandajn spurojn ĉe ni infanoj, kvankam en diversaj manieroj. Mi kaj mia frato Boris ricevis herede en certa grado ĉi tiun karakteron, sed ĉe Nataŝa kaj Vadim ili elvokis simple abomenon al ĉiuj fremduloj, kiuj de'rabis onian trankvilon, ĝenis familian vivon kaj prenis tempon kaj fortojn de nia Patrino, ili rabis ŝin for de la infanoj! Tial poste grandaj polemikoj okazis inter Patrino kaj miaj gefratoj, kiujn Patrino nomis als "kruelaj egoistoj" kaj ili nomis la nekalkuleblan oferkapablon de Patrino ankaŭ als speco de egoismo, kiu kontentigas ŝin je kosto de la hejmagrablo de la familio. Sed tiuj ĉi disputoj venis poste. Mi returnas al nia infanaĝo. Patrino lokigis nin en bonajn lernejojn, por tio ŝi devis skribi petojn pri senpaga instruado, kiu doniĝis al talentaj lernantoj.

Patrino donis al mi unuajn muziklecionojn, sed nun mi estis lokigota en muziklernejo, kiu estis preparanta al Muzika Akademio – Konservatorio – kaj nomiĝis R.I.M.O. – Rusa Imperiestra Muzika Societo. Patrino vizitis sian baptopatrinon, la generaledzinon Popova por peti ŝin pagi mian muzikan edukon. Patrino turmentiĝis pro fari ĉi tiun peton, sed ŝia fiero devis cedi, kiam temis pri ŝiaj infanoj. Kaj mi ricevis helpon por la muziklernejo. Ĉiun jaron Patrino devis seĉi stipendiojn por ni kvar infanoj.

Mi devas rakonti pri la baptopatrino de Patrino, la generaledzino. Mia avo {patrinpatro} Justin-Peter Szalko-Czajkowski havis la titolon agronomiisto kaj zorgis la tutan ekonomion ĉe la milionulo generalmajoro Popov en Simferopolo. Avo povis vojaĝi multe kaj disponis ilian salonvagonon sur la fervojo por ĉi tiu celo.

Mi laŭtlegas nun tradukon de la baptatestilo de Patrino:

"En jaro 1872 la 6-an de marto. Ni subskribintoj, apartenantaj al la episkopajo Tauris, en la urbo Simferopolo pastroj kaj ekleziaj oficistoj de la kongregacio de Petro kaj Paŭlo, atestas per ĉi tio, ke en la matrikulo de ĉi tiu preĝejo dum jaro 1872, en la unua parto, naskitaj, sub n-ro 44, indekso, estas priskribitaj la sekva akto: "En jaro mil okcent sepdek du, 18-an de aprilo – 30 apr. novan stilon – estas naskita, kaj la 24-an en sama monato kaj jaro baptita A N T O N I N A. Ŝiaj gepatroj: Senserva nobelo Justin Teodoroviĉ SZALKO-CZAIKOWSKI, de la rom-katolika konfesio, kaj lia gedze parulino Elisaveta Konstantinovna. Baptopatroj estis: Gvardia kolonelo duko Nikolaj Vladimiroviĉ GAGARIN kaj generalmajorvidvino Jelena Alexandrovna POPOVA; la bapton ekzekutis protoierej Gavriil RUDNJEV. Pastro Vladimir BAZJENOV. Sonoristo Andrej Jegorov m.p."

Mi subskribinto, notario en la urbo Simferopolo, atestas la similecon de ĉi tiu kopio al la originalo, kiun enmanigis al mi la nobelo Fedor Antonoviĉ VYRAĴEVIĈ-VODOPIANOV, 1-a distrikto. Je komparo de ĉi tiu kopio kun la originalo ne trovatis en la laste menciita: alskrapitaj, alskribitaj aŭ forstrekitaj vortoj aŭ iuj propraĵoj.

La 27-an de julio 1880, sub la registro numeron 702.
Notario ARĤIPOV.
Stampo:
La stampo de notario Aleksej Arĥipov
Simferopol."

Mi revenas al la jaro 1910. Patrino kaj Patro ricevis grandajn problemojn. Ni ĉiuj kvin infanoj kuŝis samtempe en morbilo. Nelonge post nia resaniĝo ekmalsanis miaj du fratoj – Lev kaj Vadim – li ricevis laringiton{aŭ difterion?} kaj Lev kolerikan {?} stomakmalsanon. Dum Patro kaj Patrino gardis pri la sufokigaj atakoj de Vadim por en ĝusta momento konduki lin al operacio, velkis Lev for kaj forpasis malgraŭ ĉiuj klopodoj savi lin.

Estis la plej amata filo, la nekutime talenta knabo kiu ofte parolis pri la morto kiam li estis sana. Lev timis la morton. Nun ricevis Patrino tre malfacilan pozicion, ŝi kaŝis sian profundan malĝojon por ne dolorigi nian Patron, ĉar li suferis nepriskribeble. Sed li miskomprenis Patrinon kaj kredis ke ŝi estis indiferenta. Patrino, kiu admiris Leon Tolstojon tiom alte ke mia frato nomiĝis kiel Tolstoj, [li fariĝis ankaŭ] Lev Nikolajeviĉ. Patrino diris ke kiam Tolstoj mortos, ŝi priploros lin kiel sian patron. Kaj mortis ŝia eta Lev Nikolajeviĉ la 2-an de novembro 2010 kaj la granda Lev Nikolajeviĉ mortis 18 tagojn poste – tiam havis Patrino neniujn larmojn plu por priplori Tolstojon.

Ĉi tie devas mi rimarkigi, ke al ĉiuj rusaj datoj devas oni aldoni kelkajn tagojn, por ke ĝi akordu kun eŭropa tempokalkulo. Tiel do al ĉiuj datoj post jaro 1900 devas oni aldoni 13 tagojn, sed al ĉiuj datoj post 1800 estu aldonataj nur 12 tagoj, kaj post 1700 – 11 tagojn.

Mi revenas al la malĝojo en la familio. Patro, kiu ĉiutage sidis sur la tomboŝtonon de Lev, malvarmumigis sin kaj ricevis reninflamon. Nun ekhavis Patrino denove malfacilan tempon, ĝis Patro fariĝis sana. Sed en jaro 1912 fariĝis Patro denove malsana liaj renoj strikis. Li kuŝis hejme kaj la kuracisto venis al li je kontrolo. Estis enorme malfacila zorgi tiom malsanan homon en tiom primitivaj kondiĉoj kiom ni havis. Patrino zorgis lin kun granda tenero. Vendrede la 25-an de jan. 2013 mortis Patro.

La mardon de la sama semajno diris li al Patrino, ke li ricevis "scii kiam li mortos". Kiam la kuracisto venis je sia vizito, dormis Patro kaj Patrino flustris al la kuracisto, ke Patro komencis deliri. Kiam la kuracisto iris, riproĉetis Patro nian Patrinon ĉar ŝi ne kredis lin, li n e deliris! En la nokto sidis Patrino, kiel kutime apud Patro sur skabelo. La ĉambro estis forte lumigata unu el la malriĉaj "onklinoj", kiuj helpis al Patrino, sidis sur seĝo. Patro dormetis sur sia divano, subite metis li sian manon sur la ŝultron de Patrino kaj diris: "Nun povas vi demandi mem." Kaj tiam aŭdis ŝi fortan baton sur la noktan tablon per la medicinboteloj kaj fariĝis timigita. Ŝi ne povis demandi, ne koncentrigi siajn pensojn. Sed tiam pensis ŝi: "Kiam Nikolaj mortos, kaj kiu estas tiu kiu mesaĝas, ĉu estas Lev? La pensoj kirlis en ŝia kapo. Ĉi tiujn demandojn ne elparolis ŝi, ŝi nur pensis pri ili. Subite aŭdiĝis 5 fortaj frapoj sur la malgrandan tablon. Patrino fariĝis kvazaŭ paralizita, ŝi rigardis al la virino, kiu aŭskultis al la frapoj, ĉi tiu levis siajn manojn kaj montris unue unu fingron per unu mano kaj poste ĉiujn 5 fingrojn per la alia mano. Estis do neniu imago de Patrino, tiuj ĉi batoj sur la tablo. Nun kredis ŝi ke Patro mortos la sekvan tagon je la 5-a matene aŭ vespere. La tempo pasis dum streĉo, ni ĉiuj estis preparitaj. Sed kiam kaj tiun ĉi tagon kaj la sekvan [okazis nenio] Patro vivis la streĉo ĉesis. Tamen la merkredon prenis Patro adiaŭon de miaj fratoj Boris kaj Vadim. Patro petis al Vadim zorgi pri Patrino, kiam li fariĝos granda. Patro ne estis rimarkeblege religia, sed li akceptis komunion [en la ĵaŭdo. En la vespero] En la vendredo li prenis min en sinon kaj kisis min multajn fojojn, poste li ĉirkaŭbrakis Nataŝan. Patro fariĝis tute blinda dum la malsano, li ne vidis ke Patrino staris apude kaj palpsentis per la mano renkontis ŝian manon kaj ridetis: "Mi serĉas vin", li diris kaj prenis adiaŭon de ŝi.

Mi estis tiom elĉerpita ke mi kuŝigis min sur la sofon de Patrino kaj ekdormis profunde. Kiam oni vekis min – estis Patro morta. Oni rakontis al mi ke li parolis kun Patrino kaj subite ŝanĝiĝis liaj vizaĝtrajtoj, li kvazaŭ vidis ion luman, mirindan, meze en frazo li diris: "Aaah", feliĉa kaj surprizata, kaj tiel mortis li.

Bela rideto ripozis dum du tagoj sur liaj lipoj kaj malaperis nur en la tria. Tiel do mortis Patro la saman semajnon – unu baton – en la kvina tago – la vendredo – 5 batojn.

En Rusujo estis kutimo havi la forpasinton dum tri tagoj hejme aŭ en la preĝejo. Ni havis Patron hejme.

Patrino estis grandioza en sia forteco, tion komprenis ni infanoj nur poste. Mi sendis la saman vesperon du telegramojn: unun al Avino {patropatrino} kaj al onklino {patrofratino} Serafima en Odjeso. La ununurajn parencojn de Patro vivantajn.

Post la entombigo de Patro ricevis ni leteron de Ukrainujo, ke Avino estis morte malsana kaj volis vidi Ninan. Patrino kaj mi vojaĝis tuj. De la vagonaro ni daŭrigos per ĉevala ĉaro 2 kaj duonan mejlojn {svedajn, = 25 kilometrojn}. Ne priskribebla veturo en 20-grada malvarmo {= minus 20 gradoj celsiusaj}, mi komencis paraliziĝi de la malvarmo. Subite aŭdis mi klare la vokon de Avino: "Nina, Nina"! Mi diris al Patrino ke Avino vokas al mi. Patrino rigardis la horloĝon kaj notis la tempon. Estis la dekunua horo kaj duono. Kiam ni post en neĝa kirloblovo esti perdiĝveturintaj, fine alvenis al Avino, ricevis ni scion {= oni rakontis al ni} ke ŝi vokis laŭte al mi je la sama tempo, kiam mi aŭdis ŝin. Patrino prizorgis kompatindan Avinon, neniu kuracisto estis en la kamparo, kie Avino loĝis, sed ĥirurgeto {svede: fältskär} venis ĉiun tagon. Post kelkaj tagoj forpasis ankaŭ Avino. Post ŝia entombigo trovis ni en ŝiaj postlasaĵoj ŝuldleterojn de kampuloj en la vilaĝo Ĥandalejevka, kie Avino estis popollernejinstruistino. Kiam Patrino parolis kun tiuj ĉi kampuloj kiuj ŝuldis al Avino monon, fariĝis ili furiozaj kaj komencis minaci Patrinon. Ni fariĝis timaj pro niaj vivoj kaj vojaĝis for de tie. Ni ne havis monon por movi ion el la mebloj aŭ libroj de Avino, ni prenis malgrandajn objektojn kaj 70 rublojn kiuj kuŝis kaŝitaj inter la vestaĵoj de Avino.

Nun ricevis mi de amikoj stipendion al nobela knabinlernejo kun internloĝejo en Moskvo. Tien veturis mi la malfrusomertagon en 1914. La milito kun Germanujo, jes la unua mondmilito komenciĝis. Boris forkuris de hejme al la fronto. Patrino estis malespera sed ŝi komprenis ke la temperamento de Boris ne konvenis al ĉiutaga medio. Kaj tiel do sekvis tempo plenigita de maltrankvilo pri li. Sed li estis nekurbigebla kaj malbona soldato kaj oni sendis lin al oficirlernejo, kiun li finis la sekvan jaron, estis rapidkurso. Li returnis al la militspektejo kiel standardisto {svede: fänrik}, fariĝis tre lerta oficiro kaj antaŭeniris rapide. Li estis oftege en vivdanĝero, fariĝis kelkajn fojojn vundita kaj de Patrino priplorita kia morta, post eraraj informoj post la mortfalintoj.

En jaro 1917 ricevis mi pulmpintkataron kaj devis vojaĝi al Patrino. Mi elfinis jam la lernejon kaj nun forlasos Patrino Simferopolon, lokigis Nataŝan, kiu iris en lernejo, ĉe konatojn kaj starigis niajn meblojn ĉe amikojn – kiuj poste rifuzis doni ilin re!... Tiel do vojaĝis patrino kun mi kaj malgranda Vadim al Sudo, al Alupka ĉe la strando de Nigra Maro. Tie ricevis mi dungon kiel kastelano{?} por zorgo de posedaĵoj en sanatorio por tuberkulozuloj, kiun posedis niaj amikoj. Tie povis mi labori kaj kuraci min en la sama fojo. Patrino serĉis laboron por vivprovizi sin, Vadimon kaj grandan hundon kiun ŝi havis. Ŝi ricevis lokon ĉe la teatra kaj popola biblioteko{j?} de la urbo.

Tempo plenigata de maltrankvilo sekvis. La ruĝaj, blankaj kaj verdaj kaj germanoj estis intersekve je la potenco. Sep aŭ ok fojojn elŝanĝiĝis la reĝimo. Fine venkis la ruĝaj, la sanatorio, kie mi laboris kaj loĝis, ŝtatposediĝis kaj mi transloĝiĝis al Patrino. Nataŝa venis al ni por someraj ferioj. Ĉe la teatro ni disponis du malgrandajn ĉambrojn kaj kaj Nataŝa kaj mi ricevis dungon ĉe teatro kiel aktorinoj kaj Patrino povis prizorgi la teatran kason en ĉi tiu popolteatro. Ni prigajnis nian tagan panon kun malprospero, sed fine fermiĝis la teatro, ni perdis nian loĝejon kaj devis movi al kabano en la sama korto. Ĝi havis nur unu pordon, sed neniujn fenestrojn. Ĝi estis en najbareco kun grandaj malgustaj ratoj kiuj atakis nin en la noktoj. Ĉi tio estis koŝemarsimila vivo. Granda malsato komenciĝis. patrino ricevis lokon kiel kuiristino sed tio ne daŭris longe. Nun estis ĉiuj riĉaĵoj elĉerpitaj kaj Patrino, la forta virino, kiu neniam rezignis, havis forton ne plu. Ŝi kolektis nin infanojn kaj diris: "Ni devas morti. Mi proponas karbofumon {karbonan monooksidon}, tio estas la plej simpla maniero morti."

Nataŝa kaj mi konsentis, ni estis tute finitaj, sed la 12-jara Vadim diris decidite: "Mi volas vivi".

– Sed mi ne povas lasi vin sola, tiam devas mi ankaŭ vivi, diris Patrino. Kaj en sia vico opiniis ni knabinoj ke ankaŭ ni ne povis lasi ilin solaj en ĉi tiu kruela mondo kaj decidis resti kun ili.

La sekvan tagon ektrovis Vadim en iu rubstako en iu por ni nekonata korto ŝimajn, ŝtone malmolajn panrandojn.

Ni havis neniun kuirejon kaj kuiris manĝaĵon, se tio troviĝis, sur la korto inter du brikoj kaj fajris per malgrandaj branĉoj de la arbaro. Vadim prenis poton, metis tien la panrandojn, prenis akvon, kuiris tiun malsekaĵon kaj tiel oferis li al ni la "tagmanĝon". Nun fariĝis li "plenkreska". Li fariĝis nia provizanto. Mi kredas ke li pli ol iu el ni gefratoj heredis la eltenemon de Patrino.

Ni vivis en konstanta malsato kaj timo, ĉar la ruĝa teroro estis detimiga. Iun tagon kiam ni eksciis ke grupo da "burĵujoj" estis arestotaj kaj ekzekutotaj decidis Patrino savi niajn amikojn, al kiuj ni estis forte fiksitaj {sente}. Patrino iris al ili kaj avertis ilin kaj proponis ke doktoro, kiu posedis la sanatorion kaj helpis min fariĝi sana, kaj lia filo venu al ni kaj restu tie trans la nokton, kiu estis danĝera.

Ili venis kaj Patrino restis anstataŭ ili en ilia hejmo. La korto kie ni loĝis havis du elirejojn kaj mi iris la tutan nokton kiel gardisto por informi al niaj amikoj en ĝusta tempo, se iu venos post{serĉi} ilin. Sed la nokto estis trankvila. La filo de la doktoro nomiĝis ankaŭ Boris kaj mi estis tre {sente}fiksita al ĉi tiu malkutime talenta juna viro. Kaj kiam li la someron de 1918 mortis post malbonŝanca operacio de la apendico, perdis la vivo por mi definitive ĉiun sencon. Mi sentis ke mi amis lin, mi ne povis vivi plu. Patrino, kiu estis ankaŭ tre fiksita je Boris, funebris lin profunde, sed kiam ŝi veniĝis al la tombo de Boris kaj ekvidis min kuŝi tie sanganta kaj komprenis ke mi provis preni la vivon for de mi, ĵetis ŝi sin sur la teron en tia malespero kia ne povas priskribiĝi. Ŝi kriis: "Kiel kuraĝis vi forlasi nin, kiel kuraĝis vi iri sola?!"

Oni portis min al kuracisto kiu metis premilojn sur miajn vejnojn kiujn mi estis tranĉinta kaj mi kuŝis longan tempon tute lacega pro granda sangoperdo kaj la eterna malsato. Ne ricevis mi sangotransfuzon, ne, mi kuŝis en la malhela halo kun ratoj kaj estis tute apatia. Kiam mi ellitiĝis mi iris kurba kiel maljuna, maljuna virino, mia kapo skuiĝis, mi aspektis detimiga.

Sed kelkaj amikoj helpis nin kaj post kelkaj monatoj mi vojaĝis al la konservatoriejo de Ĥarkivo (la muzikakademio). Patrino kaj miaj gefratoj transloĝiĝis al Balaklavo, kie maljuna onklo Feodor loĝis kiel vidvo. Liaj patrino kaj edzino estis mortaj.

Nataŝa fariĝis preta pri la lernejo, sed Vadim fariĝis forsendita de la lernejo kiam malkovriĝis ke li estis de nobela deveno, jes, li elĵetiĝis el la "gimnazio de la laboristfiloj".

Nun ili estis en la legenda Balaklavo, kie dum la milito en jaro 1854 rajdis angla kavalerio en la morton sub rusaj kanonoj.

Patrino zorgis pri la onklo kiu mortis mallonge post la alveno de Patrino. Ŝi ricevis lokon en adresburoo. En la somero mi venis de Ĥarkovo, mi havis altan febron kaj oni konstatis baldaŭ ke mi havis tifon. Patrino ricevis salajron en formo de iomete da pano ĉiun semajnon. Oni komencis malsati denove. Iun tagon rakontis Vadim al Patrino ke li vidis mortan delfenon kuŝi sur la strando en "Valo de la Diablo", tiel nomiĝis ĉi tiu valo. [Armitaj] per tranĉiloj kaj du saketoj iris Vadim kaj Patrino sur danĝera pado inter la roko kaj la maro.

Tie ĉe la strando, tien oni devis grimpi malsupren, kuŝis granda morta delfeno. Oni tranĉis de ĝi grason kaj viandpecojn kaj plenigis la saketojn. Kaj patrino kaj la filo estis ĝojaj. Sed grimpi re kaj iri denove sur la ekstreme danĝera pado kaj riski ĉiun minuton fali en la profundon estis arto. Lacaj, sed fieraj returnis ili ambaŭ hejmen kaj ni ricevis grason por malgranda olea lampo kaj la manĝaĵon kiu sufiĉis por kelkaj tagoj. Ni lernis manĝi ĉevalviandon, kiu kalkuliĝis en Rusujo kiel nemanĝebla, limakojn, katan kaj hundan viandon. Sed nian propran hundon kaptis fremduloj jam en Alupka. Kaj Vadim manĝis eĉ serpentojn!... Tion kapablis nek mi nek Nataŝa.

Dum ĉi tiuj malfacilaj jaroj faris Patrino kun risko de sia vivo multajn herofarojn. Tiel do savis ŝi vicon da homoj, sen konsidero al la "koloro" – ruĝa, blanka aŭ verda. Ŝi amis homojn kaj vidis kiel sian devon savi ĉiujn kiuj suferis kaj persekutiĝis.

Nataŝa kaj mi komencis denove nian teatran karieron kun salajro en formo de iomete da malmola apenaŭ manĝebla pano el nekonata konsisto. Foje mi svenis pro malforteco.

Patrino prenis lokon kiel sekretario en la "popoljuĝejo", kiu ekekzistis kiam la ordinaraj juĝejoj malfondiĝis. La juĝisto estis analfabeto. Patrino opiniis ke edukitaj homoj faru siajn kontribuojn en tiu ĥaoso kiu ekestis.

La malsato estis dissolvinta multajn moralajn sentojn, kelkaj fariĝis frenezaj, aŭ kanibaloj. Unu el tiaj frenezuloj estis tombejgardistino, ŝi logis fremdajn infanetojn, mortigis ilin kaj el ilia viando kuiris ŝi bifstekojn kiujn ŝi vendis en la placo. Ŝi enkaptiĝis ĝuste kiam ŝi per lazo estis strangolonta junan virinon kiu vizitis unun el la tomboj. Ŝi staris sur genuoj kaj subite sentis la maŝon ĉirkaŭ la kolon. Ŝi komencis lukti kaj krii. Preterpasanta viro helpis ŝin kapti la virinon. Je la kontrolo oni trovis en la kelo de la tombejgardistino ostrestaĵojn de infanostaroj...

Patrino ne retro'cedis kaj daŭrigis sian korŝiran laboron, ŝi bezonis la salajron duonan kilogramon da pano por tago. Ĉi tion dividis ŝi kun Vadim kaj du malriĉaj gefratoj kiuj loĝis ĉe Patrino. (Ŝi daŭrigis helpi kiel kutime).

La alia kazo en la praktiko de Patrino en la popoljuĝejo estis eĉ pli skua: Ciganino murdis siajn tri infanjojn kaj salis ilian viandon en barelo. Ŝi diris ke estas pli bone ke ŝi mem manĝu ilin ol ke fremduloj faru tion pli aŭ malpli frue...

La malsato estis terura{timinda}. [Homoj mortis.] Oni vidis la mortintojn kuŝi sur la stratoj. En la ĝardeno ĉe la domo kie ni loĝis kuŝis iun tagon 8 mortintoj kaj Patrino kun helpo de Vadim enterigis ilin mem en la ĝardeno.

Nun komprenis mi ke baldaŭ fariĝos nia vico morti kaj mi decidis vojaĝi al Moskvo kaj poste preni Patrinon kaj Vadimon al mi. Nataŝa estis jam edziniĝinta kaj transloĝiĝis al Sevastopolo.

Mia vojaĝo daŭris du danĝerajn semajnojn. Monon ne havis oni, sed ĉiu kiu vojaĝis estis haviginta al si saketon da salo. Salo estis nia valuto. En Krimeo troviĝis salo, sed ne en Ukrainujo kaj Rusujo. Sed banditoj faris atakojn kontraŭ la trajnoj de sudo, oni rabis la vojaĝantojn, kaj antaŭ ĉio oni serĉis salon. Ni kaŝis niajn salsaketojn sub vagontabulojn.

Fine venis la vagonaro ĝis Moskvo.

Mi serĉis miajn malnovajn amikojn kaj ricevis ĉe ili senpage malgrandan ĉambron. Oni ne rajtis loĝi en Moskvo sen havi laboron aŭ studi ĉe iu pli alta lernejo. Tial serĉis mi eniron al Dalkroze-instituto, kiu donis senpagan instruon kaj etan helpon pri manĝaĵvaroj. Mi akceptiĝis.

La jaro estis 1922. Mi sendis al Patrino falsan telegramon ke ŝi tuj venu, estis loko por ŝi, sed mi ne skribis kiun. Mi trovis absolute neniun lokon, tio estas laboro por Patrino, sed mi sciis ke ŝi per sia eksterordinara kapablo trovos laboron por si, kaj poste ni prenos ankaŭ Vadimon ĉe nin.

Patrino venis al mi kaj kiam ŝi eksciis ke mi skribis al ŝi malveron ŝi fariĝis tre kolera al mi. Sed enib du semajnoj ŝi havis laboron pri medicinaj libroj. Ĉi tio donis tre malgrandan enspezon.

En printempo 1923 atendis Nataŝa sian unuan infanon kaj estis tre maltrankvila, ĉar kaj nia avino {patropatrino} kaj nia avino {patrinpatrino} mortis en naskolito. La sinjorino kiun ni nomis Avino (Patropatrino) estis la duonpatrino de nia patro. Sed ŝi estis tiel mirinda kaj amis nin tiom ke al ni ŝi fariĝis vera avino.

Nun finis Patrino sian laboron kaj vojaĝis al Nataŝa. Malgraŭ ke ŝi kuŝis en la malsanulejo ŝi ne povis facile naski sian, ŝi estis tro mallarĝa je la koksoj, malforta pro malsato kaj 3 tagnoktojn ŝi luktis kun morto. Fine naskiĝis infano, neniu kuracisto estis en la malsanulejo por ricevi ĝin per cezara sekco kaj mia kompatinda fratino fariĝis tre malsana kaj neniam plu povis naski infanon. Ŝi naskis [tiom malsanan] infanon kun multaj malsanoj, precipe mongoloismon kaj akvon en la kapo. Ĝi fariĝis knabo kaj ricevis la nomon Boris. Patrino fiksis {sente} sin forte al li kaj kiam ŝi vidis en kia mizero kaj malsato vivis Nataŝa, decidis ŝi preni kaj ŝin kaj la infanon al Moskvo. La edzo de Nataŝa estis malfajna malmola homo kaj li rifuzis lasi Nataŝan kaj la malsanan Borison.

Patrino revenis al Moskvo kaj ricevis sian laboron denove. Sed tiel do unu tagon venis Nataŝa kun sia malsanulo al ni [oni ne povis vidi la infanon velki for]. Nataŝa havis neniun lakton por la infano. Fariĝis boteloj da malbona lakto kaj unu tagon la etulo estis mortanta. Sed en la lasta minuto sukcesis ni lokigi lin en specialan klinikon por tre malsanaj infanoj. Oni pumpis akvon de la kapo de eta Boris, oni ĉesigis lian diareon. Sed li restis kun kelkaj eraroj, parte je okuloj, nazo kaj faringo, platpiedoj, "kokinbrusto" kaj eraroj je kelkaj internaj organoj.

Estis kara-ĉarma knabo, tre saĝa kaj amata de ni. Nataŝa estis ankoraŭ tre malforta kaj havis grandajn sangadojn. Ŝia edzo postulis ke ŝi revenu al li al Sevastopolo alie li minacis per divorco. Fine fariĝis tiel. Sed la kuracistoj malpermesis ke Boris vojaĝu al la sudo.

Nun venis ankaŭ Vadim al ni, li estis 16-jara sed jam farinta sian militservon. Li ŝajnigis sin pli aĝa por fariĝi soldato kaj ricevi manĝaĵon. Antaŭ tio li malsatis tiom forte, ke li ricevis pulman tuberkulozon kaj havis hemoptizon. Li aspektis kiel malgranda sekiĝinta aĝa maljunulo kun kurba dorso. Certe li sidis en kazerno kaj zorgis skriblaboron en la registrejo, sed en ĉiuj kazoj estis malfacile por tiom malsana homo. Li estis nun tre nervoza kaj amara. Nek povis li ricevi iun laboron kaj Patrino devis klopodi ekstreme por havigi manĝaĵon al ni ĉiuj.

Ni loĝis en Moskvo en malgranda ĉambro kaj Vadim devis dormi sur la planko. La manĝaĵon kuiris Patrino (se oni povus nomi ĝin manĝaĵo), sur primus-kuirilo kiu staris sur seĝo. Ĉi tiun fojon ĝi estis terpomoj. Eta Boris kiu nomiĝis Bobby ekpuŝis la seĝon kaj bolantaj terpomoj falis sur dormantan Vadimon, rekte sur lian vizaĝon. Li sonĝis ke hundoj aŭ lupoj atakis lin kaj formordis lian nazon. Kun hurlo li kurleviĝis kaj savis sin de pli grandaj brulvundoj en la vizaĝo.

Iun tagon mi ricevis du senpagajn biletojn al Operejo kaj iris kun Patrino al teatro. Kiam ni venis hejmen ekvidis Patrino leteron en Esperanto. Oni informis Patrinon de la esperanto-klubo ke certa Valdemar Langlet, sveda esperantisto estis en la urbo kaj volis renkonti Patrinon. Oni indikis lian telefonnumeron. Patrino fariĝis surprizata kaj tre ĝoja, ŝi kredis ke la amiko Valdemar estis morta delonge.

La sekvan tagon iris ŝi al najbaroj kiuj havis telefonon kaj vokis al Valdemar. Li estis ironta al intervjuo kun Lunaĉarskij, sed telefonis nuligi kaj rapidis al ni. Li fariĝis malĝojega vidi nian mizeron, la manĝaĵon kiun li ne havis forton engluti kaj proponis al Patrino ke li prenu unun el la infanoj por unu jaro al Svedujo. Patrino proponis ke tiu estu mi, kiu daŭrigos en Svedujo pri studoj de Dalkroze. Estis malfacile por Valdemar teni konversacion samtempe en 4 lingvoj – kun Patrino en esperanto, kun mi en la germana, kun Nataŝa en la franca kaj kun Vadim en la rusa, sed ĝi iris bone. Mia elparolo en la franca estis pli malbona ol tiu de Nataŝa kaj tial preferis mi paroli la germanan. Sed mi ne rajtis vojaĝi kun Valdemar, mi ne ricevis elvojaĝpermeson kaj komencis korespondi kun Valdemar.

Mia frato Boris estis elmigrinta jam kelkajn jarojn antaŭe kaj estis ie en eksterlando. Vadim komencis kurson pri teĥnikaj desegnoj, li estis tre talenta. Nataŝa ankaŭ akiris laboron. Tie ŝi konatiĝis kun inventisto, kiu poste fariĝos ŝia dua edzo. Valdemar komprenis ke mi ne venos sen helpo kaj en la aŭtuno la saman jaron 1923 venis li re al Moskvo kaj komencis serĉi personojn, kiuj helpu al mi ricevi pasporton kaj permeson vojaĝi por unu jaro al Svedujo. Li trovis la ĝustan viron, la svedan bankiron Aschberg kaj tiu ĉi viro sukcesis havigi al mi ekstervojaĝan vizon. Mi devojaĝis kun Valdemar en la komenco de la aŭtuno kaj estis tre melankolie preni adiaŭon de la miaj kaj kelkaj malmultaj amikoj. Mi certigis al ili ke mi revenos, sed kelkaj el ili diris ke ili ne kredas tion, mi edziniĝos en Svedujo.

Nun povis Natŝa helpi Patrinon pri mastrumaj elspezoj. Ŝi edziniĝis [al laborkamarado] kaj [li] Antoni enloĝiĝis al mia Patrino, kaj Vadim ricevis lian ĉambron en komunuma etaĝo. Mi edziniĝis al Valdemar en jaro 1924 {jes, estas skribite tiel, kvankam erara} kaj revenis por vizito nur en la sekva jaro, 1926. Nun loĝis Patrino en pli granda ĉambro kiu estis dividita de kurteno, Nataŝa, Bobik kaj Antonij, [la edzo de Nataŝa] dividis ĉi tiun ĉambron kaj povis kuiri manĝaĵon per sia primuskuirilo en la komunuma kuirejo. Estis multaj kiuj loĝis en ĉi tiu granda apartamento.

Mia frato Boris transloĝiĝis de eksterlando al ni en Svedujo. Li loĝis en la kamparo kaj Valdemar kaj mi estis en vojaĝo en Jugoslavujo, ĉi tiu estis en jaro 1929. Iun tagon ni ricevis de la frato de Valdemar, la artisto Alex, telegramon ke Boris mortakcidentis... Nun mi havis malfacilan devon informi nian Patrinon pri la forpaso de Boris... Mi skribis ekspreskarton al Patrino, ke Boris ricevis pulmomalsanon, la sekvan tagon ke li pli malbone kaj la trian tagon la saman aferon.

Sed Patrino havas ĉiam, aŭ ofte, antaŭsentojn, nia Patrino sciis ke Boris estis morta. Mi skribis al Vadim ke li informu Patrinon singarde, diri ke Boris "glitfalis de la vagonaro". Mi simple ne povis skribi al Patrino ke Boris mem prenis sian vivon pro malfeliĉa amo... Tion ŝi eksciis poste, kiam mi venis por vizito al ŝi.

Boris mortis la 11-an de novembro 1929. Patrino neniam fariĝis libera de ĉi tiu malĝojo, sed ŝi komprenis tre bone, ke estis ne nur lia malfeliĉa amo, kiu portis ŝian knabon el ekvilibron kaj estis kaŭzo de lia malespera ago. Jam kiel infano li estis tre nervoza, kiel junulo li fuĝis al la milito kun ĉiuj ties teruraĵoj, kiuj metis siajn profundajn spurojn en lia psiĥo. Dum periodo de regado de la ruĝaj en Krimeo oni volis aresti lin, oni ĉasis lin kiel sovaĝbeston kaj valorigis lian kapon alte. Li fuĝis al eksterlando en la lasta momento. Tie li vivis hundan vivon, penis kun peza korplaboro. Ne, ne estis nur la kulpo de la malfeliĉa amo, ĝi fariĝis eble la lasta guto en la amara pokalo, kiun la vivo ofertis al li.

Patrino volis ĉiam havi florojn ĉirkaŭ si, ŝi povis ordigi siajn florskatolojn en la balkono, ĉe la granda fenestro kaj sur granda, alta korbo kiu staris en la ĉambro. Ĝi estis kovrita per glade{Ne scias kio ĝi estas} kaj sur ĝi tronis ŝiaj potfloroj. Ĉi tiu korbo ludos gravan rolon poste.

Estis kelkaj tagoj post la transloĝiĝo de Patrino al la granda ĉambro. En la nokto venis G.P.U.-viroj kaj faris zorgan esploron, prenis ĉiujn leterojn de Boris kaj mi, kaj arestis Antonijn, la edzon de Nataŝa. Patrino protestis malespere, sed oni prenis Antonijn kun si.

Post kelkaj tagoj arestiĝis ankaŭ Nataŝa. Ŝi kisis Bobikon kaj diris al li kun rideto, "Mi venos baldaŭ hejmen, karulo, ne estu malĝoja".

Nun fariĝis proviĝa tempo por Patrino, ŝi devis zorgi laboron, zorgi pri eta Bobby, ĉiun tagon aĉeti kaj kuiri manĝaĵon kaj iri al la malliberejo kun du pakaĵoj da manĝaĵo por Nataŝa kaj ŝia edzo. Ŝi devis stari en la longaj viocoj ĉe la mallibereja pordego.

Unu nokton, kiam Patrino preparis manĝaĵpakaĵojn por la malliberejo venis Nataŝa hejmen. La ĝojo de Patrino estis tiom granda ke ŝi kris al najbaro kaj vokis: "Pensu, la knabino estas hejme!" "Kiu knabino?" demandis oni al ŝi. "Mia Nataŝa..." Najbaroj envenis kaj ekvidis Nataŝan. Ili aranĝis por ŝi banon, oni fajris tubhejtilon {ruse: kolonka} unue, oni boligis teon por ŝi kaj prizorgumis ŝin. Kiam ŝi venis hejmen ŝi estis malpura, malbonodoranta, kun vestaĵoj plenaj je pedikoj...

Sed Antonij ne revenis, li kondamniĝis je tri jarojn da malliberejo kiel "ne sekura individuo" kaj sendiĝis al malliberulinstituto en Solovki nordib Rusujo.

Nun sekvis malgaja tempo da laboro, maltrankvilo kaj melankolio. Miaj vizitoj ĉiun duan jaron fariĝis la granda ĝojo de Patrino. Mi venis ĉiun fojon kun vestaĵoj kaj aliaj utilaj aferoj por ili ĉiuj.

Iun someron estis mi tre malsupre, ni estis en la kamparo en Sudermanlando kaj tiel do ricevis mi leteron ke Patrino kuŝis en malsanulejo. Ŝi estis sur vojo hejmen kaj staris en troplena tramo proksimaŭ la elirejo. Soldato puŝis ŝin je trama kurbo kaj patrino falis senmane kun la vizaĝo kontraŭ ŝtonmetitan straton. Ŝi kuŝis tie en granda flako da sango ĝis ŝi transportiĝis al malsanulejo.

Hejme atendis Nataŝa nian Patrinon al tagmanĝo, Patrino ne venis kaj Nataŝa informis Vadimon ke Patrino estis malaperinta. Li aĉetis vespergazeton kaj tie legis li ke Antonina Justinovna Borovko falis el la tramo kaj kuŝis en certa malsanulejo. Vadim vojaĝis tuj tien. Patrino devis kuŝi tie multajn semajnojn, ŝiaj dentoj estis elbatitaj, la vizaĝo tordita al dekstro. Ĉar mia Patrino estas konata en la kuracista mondo – ŝi vendis medicinajn librojn – tiel do dediĉis la kuracistoj al ŝi grandan atenton. Kiam ŝi forlasis la malsanulejon turnis sin la vizaĝo kaj tiel dire starigis sin en sia loko. Sed ŝi fariĝis blinda je la dekstra okulo.

En jaro 1931 Bobby ricevis skarlatan febron kaj veturiĝis al infankliniko. Li fariĝis sana, telefonis oni de la malsanulejo kaj diris ke la infano povis haviĝi certan tagon. Patrino havigis malgrandan kristal-radjilon, kaj akvarion por ĝojigi Bobbyn kaj la deciditan tagon vojaĝis ŝi al la malsanulejo por havigi Bobbyn. Kiam ŝi venis tien ricevis ŝi informon ke ŝi tuj venigu la patrinon de la infano, la infano fariĝis subite malsana kaj moviĝis al aparta ĉambro. Patrino fariĝis tre maltrankvila kaj vojaĝis post Nataŝa. Kiam ili ambaŭ povis iri al la ĉambro de Bobby ili fariĝis konsternitaj ke la ĉambro estis tiom malvarma... Bobby skuis pro la malvarmo. Du tagojn maldormis Patrino kaj Nataŝa super la malgranda infano kaj do tiel mortis li kiam li ĉirkaŭbrakis Nataŝan. Li mortis pro rena veneniĝo same kiel sia Avo (Patrinpatro).

Nian komunan malĝojon ne povas mi priskribi. Por Patrino estis tragike perdi la ununuran genepon, sed ne estis fino de ŝiaj proviĝoj. En decembro 1937 ŝi operaciiĝis pro sia malnova hernio. Kaj do tiel venis la dua mondmilito, la milito kun Germanujo. La vivo fariĝis koŝemarsimila. Vadim, malgraŭ lia tuberkulozo, militvokiĝis, Moskvo bombiĝis senindulge. Oni malvarmis enorme. Unu fojon falis bombo rtekte super la domon kie Patrino kaj Nataŝa loĝis en la kvina etaĝo, detruis la tegmenton kiu estis super la ĉambro de Patrino kaj gruzo kaj ŝtonoj enfalis. Patrino ne havis tempon iri malsupren kaj fariĝis tute timega en angulo kien ŝi premis sin. Ŝiaj floroj frakasiĝis. Nataŝa ne estis hejme.

En 1943 falis Vadim ĉe Stalingrado.

En 1944 arestiĝis Nataŝa kaj sendiĝis por 9 jaroj al Siberujo.

Antonij estis jam hejme kaj kiam Patrino fariĝis tre malsana li lokigis ŝin en malsanulejo. Ŝi mortis la 10-an de junio en jaro 1948, ŝi mortis tute sola.

Nataŝa revenis al Moskvo en jaro 1953 ŝia edzo Antonij mortis en jaro 1973 kaj Nataŝa mortis en jaro 1976.

Valdemar estis jam morta, li mortis en jaro 1960. Nuntempe estas mi la lasta vivanto de la parencaro de mia patro kaj mia Patrino.

Valla {inter urboj Katrineholm kaj Flen, provinco Sudermanlando, Svedujo} 1980


Pri la korbo

Pri teatra lernejo