{ Nina Borovko-Langlet (1896-1987) diktis kaj permane korektis maŝinskribaĵon. Kopion de ĝi en jaro 2015 donis Monika Langlet-Forsberg, nepino de Valdemar Langlet, al Martin Strid, kiu tradukis ĝin el la sveda kiom eble plej laŭvorte kaj laŭ sveda vortordo. En kursiva stilo staras manskribitaj redaktoj aŭ aldonoj al la tajpita teksto, inter [rektaj krampoj] staras vortoj kiuj estas en la manuskripto maŝinskriba forstrekitaj kaj inter {kurbaj krampoj} staras klarigoj de la tradukinto pri svedismoj kaj necertaĵoj. Bedaŭrinde la kursivecon ne eblis enkopii, sed kiu esonas ĝin, tiu mesaĝu al la tradukinto. Jen unu el du partoj, pri la patro.}


Miaj notoj pri Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko.


Mia patro Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko estis naskita la 3-an de aŭgusto (15-an de aŭgusto laŭ nova sistemo) 1863 en la urbo Zasslavlj, [Jekaterinoslavska gubernio] en Ukrainujo, kiel la kvara en vicordo el la infanoj de la nobelo majoro Afrikan Ivanoviĉ Borovko, kiu estis naskita la _ en _ morta en Ostrog 1873 _ kaj lia edzino en unua geedziĝo _ naskita _ {_ = malplena spaco} kaj morta en Zaslavlj kelkajn horojn post la nasko de la filo Nikolaj.

[Nikolaj] Patro studis en kadetlernejo de Arakĉejev en Niĵnij Novgorod, [kaj] poste en la junkerlernejo de Konstantinov.

En jaro 1884 li elvenis kiel subleŭtenanto kaj estis sendota al celpafista {svede: skarpskytte} bataliono en Odjeso. Li havis intencon daŭrigi ĉe la militista akademio. Antaŭ la forvajaĝo estis li je vizito ĉe sia duonpatrino (la dua edzino Eŭgenia Pavlovna de [Afrikan Ivanoviĉ] mia avo {patropatro}). Ŝi sekvis lin per kaleŝo al [la interndormejo en] la junkerlernejo. Mia patro [Li] havis kun si [skribaĵojn de Pissemskij] librojn de Pisarev Ŝedrin Dobroly{mankas fino de nomo} – en tiu tempo malpermesata literaturo – kaj admonis patrinon, [kiel li nomis ŝin,] ne forgesi ilin en la veturilo. Malgraŭ la memorigo forges[iĝis ili]is ŝi kaj la koĉero portis ilin al la polica stacio, [por perditaj havaĵoj]. La polico postulis ricevi la adreson de tiu persono, por kiu li veturis kaj la koĉero diris junkeron de la junkerlernejo. Fariĝis konstatite, ke estis junkero Borovko. Li arestiĝis tuj kaj kondukiĝis al la kazemato. Tie teniĝis li. Poste li [Li ricevis diplomon de la junker lernejo, sed] ne rajtas daŭrigi siajn studojn [laŭ deziro en la militista akademio], sed devas servi kvinjaran pundevigservon [en Siberio] en la urbo Zaisan en 4-a Siberia Bataliono- [Post ĉi tiu servo] li ricevis "lupan pasporton", tio estas pasporto kun stampo ke li servis punon en Siberio kaj lia estonteco {mankas kelkaj vortoj}
Poste li komandiĝis al 5-jara punservo en la urbo Zaisan en la 4-a Siberia bataliono.
[Lia duonpatrino] Avino {patropatrino}, kiu opiniis ke la eraro estis ŝia, vendis ĉion kion ŝi posedis kaj sekvis kun li al Siberio.

Nova periodo en lia vivo komenciĝas nun. Li eniras en militistan taĉmenton, kie ĉiu membro de'servas punon – pro drinkado, pro senmora vivo k.t.p.. Ilia tempopasigo konsistas el kartludado kaj drinkado – oni drinkas konjakon "metre", t.e. certa nombro da metroj da glason starigiĝas unu post alia kaj plenigiĝas per konjako. Oni ludas "kukolon", t.e. 2 [maksimume 3] personoj starigas sin en la angulojn de malluma ĉambro, ili vokas "kuku", ellasas pafojn unu sur alian kaj kuregas de angula al angulo ĝis iu vundiĝas aŭ mortas – tiam estas fino de la ludo. [Amason da aliaj malmoralaj tempopasigoj por prisilenti.]

Mia patro disigas sin de tiu societo per aliaj interesoj [kaj la ĉeesto de la duonpatrino]. Li fariĝas [krom la militservo] kiel la plej fidinda elektita als kasadministranto kaj bibliotekisto.

Liberajn tempetojn uzas li por lingvaj kaj sciencaj studoj kaj havigas al si propran valoran bibliotekon da scienca kaj beletra literaturo. [La aliaj forludas siajn monerojn. Li] Mia patro estis granda bestamiko kaj havis hundojn kaj malsovaĝan lupon kaj vulpon.

Post 5 jaroj forlasis li la militistan vivon kaj ricevis "lupopasporton", t.e. pasporto kun stampo ke li de'servis punon en Siberio. Per tio fariĝis lia estonteco tute detruita, li konsideriĝis nuntempe kiel politike malfidinda persono, jes, revoluciulo.

En jaro 1890 vojaĝis patrino kaj filo al Odjeso ĉe Nigra Maro. Tie formigis ili komunan mastrumejon kun la fratino de mia patro, Serafima Afrikanovna, kaj nun komenciĝas vivo plena je malfacila malprospero kiu daŭras [da plej terura malprospero komencas por] vicon da jaroj estontecen. [Nikolaj] Patro donas lecionojn, sed gajnas ne pli ol 5 rublojn por monato, per kiu sumo tiuj 3 personoj vivu. Mi supozas tamen ke la du virinoj per iu al mi nekonata laboro prigajnis al la mastrumejo. Mi scias, ke ilia ĉiutaga manĝaĵo konsistis nur el supo kuirita perkun viandostoj, aĉetitaj de [Nikolaj] Patro per 5 kopekoj por tago.

Li daŭrigas studi, fariĝas entuziasma esperantisto kaj faras dum tiu ĉi tempo konatecon kun mia patrino, la sengepatra Antonina Justinovna Szalko-Czajkowskaja. Li ne havas monon {mankas vico}

Kiam d-ro Zamenhof, la kreinto de esperanto, estis permesinta al la publiko kontribui al la plibonigo de la lingvo, ekestis diversaj misspecoj el tio ekzemple Ido, kiuj minacis [tute dispecigi la ideon kaj] malhelpi la disvolviĝon de esperanto. Nun intervenis [Nikolaj Afrikanoviĉ] mia patro kaj lia fianĉino Antonina Justinovna tiel, ke li almetis voĉdonan formularon subskribitan de la estraro de Esperantoasocio en Odjeso, kaj ekigis internacian voĉdonadon, per kiu Esperantomovado saviĝis. Ĉi tio zorgiĝis de Antonina, kiu financis ĉi tiun voĉdonadon. Zamenhof dankis [persone Nikolajon A.] miajn estontajn gepatrojn pro ĉi tiu helpo.

Je la sama tempo en jaroj 1894-95 ricevis mia patrino Antonina Czaikowska por tasko de la ĉefo de la Esperantoklubo en Jalta, d-ro Ostrovski, veni tien kaj zorgi pri du svedaj studantoj kaj ĉirkaŭmontri al ili Krimeon.

Estas la studistoj Vald. Langlet kaj Eric Etzel, kiuj nun por la unua fojo ricevas kontakton kun estonta membro de la familio Borovko, sen suspekteti kian signifon tiu renkonto en estonteco havos por unu el ili.

Post plenumita tasko returnis Antonina Justinovna al Odjeso, kie ŝi eniris geedzecon kun Nikolaj Afrikanoviĉ kaj la familio transloĝiĝis nun al Sankta Peterburgo. Per la "lupa pasporto" estas ĉiuj postenoj de la ŝtato fermaj al Nikolaj Afrikanoviĉ, sed li [sukcesas tamen akiri] ricevis privatan lokon kiel inĝeniero ĉe entrepreno "Ŝtalo".

Ili luas triĉambtran apartamenton kaj estas tiel en okazo akcepti la fraton de Vald. Langlet, la artiston Alex. Langlet, kiu rezidis en Peterburgo kaj faris parton de la ornamado de la ekspozicio de Nobel (petrolea Nobel). Aleks traktiĝis kiel infano en la familio, kaj [Nikolaj kaj Antonina prenis zorgon de] miaj gepatroj prenis ĉiujn liajn enspezojn por ŝpari ilin al lia estonta vojaĝo al Italujo [kun Valdemar].

La [12-an [25 n.st.)] 24-an de aŭgusto 1896 naskiĝis la unua infano, kiu nomiĝus Vladimir (Valdemar) por pruvi la amikecon al Valdemar Langlet. Sed ĝi fariĝis knabino, kiu baptiĝis als Nina. Ĝi estis mi. [La gepatroj vivas] senproblema jaro sekvis. La ĉefo de la entrepreno "Ŝtalo", inĝeniero Kariŝef volas doni al [Nikolaj] mia Patro komision da 1000 rubloj, kiun li tamen rifuzas akcepti.

Kiam [Nina] mi ricevas [sian] mian unuan denton, sendas [li] Kariŝev, kiu estas mia baptopatro [de Nina], la sumon al [Nina] mi kiel donacon. [Nikolaj] Patro ne povas nun rifuzi akcepti ĝin. Sed kiam post iom da tempo la tuta entrepreno iras trans fino {svedismo por fali, fiaski}, resendas li la monon al Kariŝev kun la motivigo ke nek li nek lia filino povas akcepti malhoneste gajnitan monon. (La entrepreno estis subvenciata de unu el la granddukoj kaj Kariŝeff, kiu jam dum iom da tempo komprenis ke tio kondukos al bankroto, daŭrigis tamen akcepti subtenon de la grandduko).

Mia patro [Nikolaj Afrikanoviĉ} dumtempe fariĝis prezidanto por la esperantokunligoj en tuta Rusujo. Li [plibonigas] faras tradukon de "Kaino" de Byron kaj skribas artikolojn en esperanto kaj tradukas La malliberulon de Chillon.

Li studas okultismon kaj [li havas] formigas grupon, kiu studas mediumismon kaj spiritismon. Kun [siaj] kelkaj mediumoj li faras ege interesajn eksperimentojn, [kelkajn protokolojn sendas li al Londona Societo por P. Esploro (S. P. A.). Li fariĝas teozofo].

Post la dissolvo de la entrepreno "Ŝtalo" loĝigas la familio sin en Ukrainujo dum mallonga tempo, kie [Nikolaj Afrikanoviĉ] mia Patro okupiĝas pri abelkultivado, [kio tamen malsukcesas. donas neniun enspezon].

Mia patrino [Antonina], kiu de esperantistoj en Jalto ricevis sugesteton ke tie devus stariĝi pensiono (gastejo), aranĝas per tio por mia patro [la edzo] okazon daŭrigi pri sciencaj studoj kaj tradukoj al la rusa kaj esperanto de anglaj kaj francaj verkoj. [Kiel teozofo fariĝas li ankaŭ kunlaboranto en rusa teozofia periodaĵo].

Li daŭrigis siajn studojn kaj eksperimentojn pri metafizikaj problemoj, interalie pensofotografado, kies rezultojn li mesaĝis en raportoj al S.P.A. en Londono.

Ĉi tie povas menciiĝi du eksperimentojn: Unun kun klara deko (10), kiun li per sia penso fiksis sur la fotoplaton{plåt}, la alia kie li per sia penso fiksis sian propran personon, kiu tamen montris sin iom malklara, sur la fotoplato. En la unua kazo do: koncentrego je fermita (plåt), en la alia kazo ordinara fotografado, tamen sen objekto.

Inter la tradukoj devus speciale menciiĝi La Malliberulo en Chillon, de Byron, en bindita formato.

Mia patro [Nikolaj Afrikanoviĉ] ricevas nun la postenon kiel ĉefo en la urba biblioteko de Jalto kaj samtempe fariĝas li redaktisto de la gazeto Ruskaja Rivje..{eble mankas vortofino, Rivjera} en Jalto, kie li skribas ĉefartikolojn {ledare} kaj prizorgas la eksterlandan sekcion. Mia patrino [Antonina] poste fariĝis kunlaboranto en la sama biblioteko.

En 1906 perdis [Nikolaj Afrikanoviĉ] mia patro sian postenon pro sia lupa pasporto kaj ekziliĝis kun sia granda familio de Jalto. [Edzo kaj edzino kun kvin infanoj senlaboraj!] En hasto vendiĝis la nefiksa havaĵo krom la piano. Mi sendiĝis al amikoj en Soĉi (Kaŭkazo). [Antonina] Patrino kun 4 infanoj iris al avino Eugenia Pavlovna, kiu estis fariĝinta popollernejinstruistino en Jekaterinoslavska gubernio. [Nikolaj] Patro vojaĝis al Polujo kun militista amiko, von Lang, kiu havis terposedaĵon, kaj esperis ricevi iun dungon en Varsovio. Lia lupa pasporto fariĝis al li malhelpo ankaŭ tie kiel [antaŭe] ĉie. [Antonina] Patrino lasis la infanojn ĉe avino kaj vojaĝis al Simferopolo por serĉi laboron. Per nekredebla energio sukcesis ŝi akiri al [la edzo] Patro postenon kiel ĉefbibliotekisto en [unu el la pli grandaj bibliotekoj de la urbo] la urba biblioteko kaj al si mem [bibliotekistan] postenon ĉe popollerneja biblioteko. Al tiu ĉi apartenis duĉambran apartamenton kaj tie ekloĝis la tuta familio.

En Simferopolo okupiĝis [Nikolaj] Patro dum vesperoj pri interpreto de "Slóvo ó polkú Igorévé", [t.e.] "Epopeo pri la militkampanjo de duko Igor" kaj "Nova teorio pri sonformigo en gramofono". La manskriptoj al ambaŭ ĉi tiuj verkoj fariĝis post lia morto ŝtelitaj...

En broŝura formo eldoniĝis:
"La psiĥologio de pensado",
"Optikaj iluzioj",
"La psiĥologio de sonĝoj" kaj multaj aliaj artikoloj.

[Krome faras Nikolaj Afrikanoviĉ esplorojn kaj skribas artikolojn en]

Krome faras Patro esplorojn pri la loĝejoj de la prahomoj en la monto Tepe Kermen apud Ĥersones en Krimeo, faras plandesegnojn kaj priskribojn de grotoj.

Kiel teozofo li [daŭriĝas kiel] fariĝas kunlaboranto en Teozofia Revuo kaj studas budhismon. En estonteco ni estis perdontaj ĉiujn niajn posedaĵojn.

Por pluhavi sian viglon gimnastikis li ĉiun matenon, prenis deŝirojn per glacimalvarma akvo, japanan masaĝon per ligna klabo?bastono{mankas vortofino} kaj lavis la plankon ĉiun tagon post siaj ekzercoj. Li faris tutan jaron unuhoran promenon antaŭ la laboro, prefere sola aŭ kun iu el la infanoj je kondiĉo de nerompenda silento.

En 1911 mortas lia plej amata filo [Leo] Lev Nikolajeviĉ je sesjara aĝo. Li estis la ununura, kun kiu [la patro] Patro dum siaj promenoj povis paroli pri filozofio kaj supersensaj aferoj.

Ĉiun tagon vizitis [la patro] Patro la tombon de [la knabo] Leo kaj malvarmumiĝis, kiam li sidis sur la ŝtontabulo. Li ricevis reninflamon, sed resaniĝis. Dum la sekvaj du jaroj kreis li bibliotekan katalogon, kiu ricevis oran medalon. Li ne elmetis tamen sian nomon, [sed] kaj la urbo Simferopolo ricevis la medalon.

En 1913 li malvarmumiĝas denove, ricevas reninflamon kaj ĉesis ĉi foje vivon. Antaŭ la eniro de la morto elparolas li deziron pri presado de la interpreto de "Epopeo pri la kampanjo de duko Igor" – tamen ne pro la mono, li aldonas.

[La duonpatrino de [Nikolaj Afrikanoviĉ] mia Patro,] Avino {patropatrino} Eugenia Pavlovna informiĝas telegrafie pri lia forpaso. Ŝi svenis je la ricevo de la informo [kaj post du semajnoj da malfacilaj suferoj sekvis ŝi lin en la tombon}. [Antonina] Patrino kaj [plej aĝa filino Nina] mi forvojaĝis al ŝia malsanlito. Post kelkaj tagoj pasis ankaŭ ŝi for – la tria generacio de sama familio ene de du jaroj.

La katastrofaj [skriboj de Pissemskij] libroj de Pisarev kaj aliaj, kiuj detruis la vivon de nia familio [Borovko], deklariĝis kelkajn jarojn post la ekziligo de [Nikolaj] Patro als permesataj...

[Ĉi tiuj informoj pri Nikolaj Afrikanoviĉ von Borovko mesaĝiĝis de lia filino Nina Langlet-Borovko kaj notiĝis laŭ ŝia diktado de Karin Stadius.]