... aŭ ĉu oni skribu Bolonjon? Hieraŭ, dimanĉe, mi forlasis belegan Dalekarlujon por fervoje veturi al flughaveno Arlanda kaj poste per Amsterdamo aviadi ĝis ĉi tiu itala urbo. Alvenis duonhoron antaŭ noktomezo, post dekhora vojaĝo. La ulo en la hotela akceptejo rakontis ke li iam vizitis Upsalon kaj Narvikon kaj sciis ke Bolonjo preskaŭ precize samgrandas ol Gotenburgo, kvankam ĉi tie en ĉefurbo de Emiljo la homoj pli dense loĝas.

Mian viziton kaŭzas eŭropa kunlaboro pri normoj teĥnikaj, nome CEN-a komitato pri vojara ekipaĵo, laborgrupo pri bruŝirmiloj. Ni tuj eliros kune vespermanĝi, dudekon da homoj angloj, belgo, ejro, francoj, germanoj, hispanoj, italoj, nederlandanoj, sviso kaj mi svedo. Mankas centraj kaj orientaj eŭropanoj kaj ceteraj nordujanoj.

Bolonjon eble mi priskribos onte.

(Reveninte hejmen:)

Impona ŝtona urbo kun grandegaj monumentaj domoj kaj laŭdire 40 km-oj da portikoj, mezepokaj nobelaj palacoj, grandega kvaronkatedralo (jes, papo haltigis la konstruon ĉar fariĝus pli granda ol tiu en Romo) kun pentraĵo (freska) pri Mahometo en infero (laŭ Dia Komedio de sinjoro Alighieri), antikva biblioteko sed tre malmulte da verdaĵoj en la urbo. Krom tiu manko, kaj la ekvido (dankon, Edoardo!) de eksrivero fariĝinta kloako, estis agrabla Bolonjo.

Edoardo, cetere, denove unu el tiuj personoj kiuj fariĝas por mi uzebla anekdoto en mia privata esperantopropagando: 68-jara emerita instruisto pri ekonomio en la universitato, li komencis studi esperanton lastjare en decembro. Lastasemajne en bolonja esperanto-klubejo ni renkontiĝis kaj poste li sekvis min tra kelkaj kvartaloj montrante kaj rakontante pri la urbo, pri sia vivo kaj kiel kurso pri bio'etiko kondukis lin al esperanto. En kiu lingvo ni do tiom agrable babilis post lia nur okmonata studado? - Jes, evidente, ĉu vi devas demandi... La plej facile uzebla de nia mondo!

Pri bolonja espa klubejo mi povas konstati, ke ĝi estas bona ejo en bona ordo kun fenestro al strato, proksima al urbocentro, bele meblita, kun malantaŭa kontora kaj biblioteka ĉambro kaj certe vizitinda.

Nia normiga laborgrupo decidis reveni al Bolonjo post unu jaro, do mi vere rajtis diri: Ĝis revido!