Lastasemajnofine ni rikoltis mielon. Fariĝis 35 kilogramojn, duoble pli ol lastjare. Ĝi sufiĉos por ni kaj pli.

Estis kiam ni geedziĝis en 2005 ke Benito donacis al ni la unuan abelaron. Li diris ke havas ion en la aŭto - Ĉu ni portu ĉi tien? - Jes, sed atentu, ĝi eble likas - ? - Oni devas teni ĝin firme kaj ferme.

En ligna skatolo estis unu abelaro, kelkdekmil abeloj kun sia reĝino (aŭ pli precize: patrino). Benito helpis al ni kompreni kiel oni faras pri ili, kiel oni trarigardas abelujon, kion serĉas, kiel zorgas, kiel dividas ktp. Per dividoj ni multigis al du abelujoj en 2006. En 2007, dum plena domkonstruado, ni perdis du svarmojn ĉar ne sciis kion fari se abeloj svarmas. Tamen per dividoj multigis al kvar abelujoj, el kiuj unu bedaŭrinde mortmalsatis en malvarma kaj pluva aŭgusto. Kaj ĉijare, nun ni havas sep!. La skatoloj tute ne sufiĉas, ili devus havi ĝis ses skatolojn po abelujo sed havas nur du aŭ tri. Sed ni rekaptis (kun helpo) du svarmojn kaj dividis du aliajn abelarojn, pro tio sepiĝis.

Malhela nubo sur nia ĉielo estas la scio, ke ĉijare oni konstatis en nia distrikto la alvenon de akaro Varroa, kiu formanĝas abelojn kaj mortigas pli ol 90 procentojn de abelaroj se oni ne kontraŭfaras per veneno. Plej efika akarveneno nomiĝas Apistan. Oni uzas ankaŭ pli naturajn acidojn oksalan kaj formikan, sed ili estas laŭdire malpli efikaj. Mi trovis en interreto ankaŭ iun pli naturan protektenson, Apiguard, sed ne scias iom pri ĝia funkcio nek kie haveblas.

Ĉu ipernitas alia abelisto kiu iom scias pri ĉi tiuj aferoj?