Jen mi, Mehdi Martin Robertido Strid, nova ipernitano ĝos aŭgusto 2008. Dankon, Stella, kiu rakontis pri la ebleco. Membras mi jam en Amikumu (punkto com), kaj tie havas pli longan minprezenton kaj iom da fotoj. Mi stas sveduĉo kaj loĝas en Svedujo aŭ, per alia espa dialekto: Mi estas virsvedo kaj loghas en Svedlando (Mi opinias ke io estas stulta: Svedkio?).

Iom pri miaj interesoj kaj faroj, se tio eble faras al vi intereson, kaj ankaŭ se ne:

LINGVE

1. Mi parolas hejme esperanton jam baldaŭ dudek jarojn, do iom flue kaj nature.

2. Mi parolas entute dekon da lingvoj, duonon el ili flue (svede, norvege, espe, angle, france) kaj aliajn ne tute aŭ tute ne flue (hispane, germane, dane, dalekarle, svahile, hungare).

3. Mi inventis rapidskribon (stenografion) tiom fonetikan ke la formo de ĉiu signo montras ĝian elparolon laŭ rekoniga sistemo. Ĝi enhavas ĉiujn sonojn de Internacia Fonetika Alfabeto - kaj kelkajn pli. Mi nomas ĝin langola skribo (ĉar estas laŭ lango), uzas ĝin kun mia edzino, verkas lernolibron pri ĝi kaj celas venontjare doni kurson pri ĝi en Esperanto-Gården en Leŝefoŝo, Vermlando (e-g.se). Ĝi estas ideala por rapide skribi esperanton.

4. Langole ekzistas ankaŭ pli malnova, ne stenografia skribo, kiun mi nomas als langolaj runoj kaj kies formoj estas tiom simplaj ke homoj el ĉiaj nacilingvaj skribmanieroj povas facile lerni skribi ilin bele.

5. Mi faris eĉ palpopunktan varianton el langola skribo, preskaŭ same sistematika sed kun malpli da signoj. Dum la brajla havas maksimume tri- aŭ kvaroble du punktojn, langolaj "moluskloj" havas maksimume trioble tri.

6. Hejme parolanta espo, mi malfavoras nebezonajn neologismojn el okcidentaj lingvoj kaj preferas ĉiam konstrui inteligente kunmetitajn vortojn el la bazaj eroj de Esperanto. Tio ne malhelpas ke mi havas opiniojn pri eblaj aldonoj al nia vortoprovizo, kondiĉe ke ili fortigas ĝian planlingvecon, grandigas la amplekson de vortofarada sistemo kaj nepre ne kolizias kun la fundamenta kreaĵo de sinjoro Z. Do mi foje diras vagonaron, foje trajnon, sed neniam oldulon anstataŭ aĝulo.

7. Mi kolektas ĉiajn kantojn el nordaj landoj tradukitajn en la internacian kaj ankaŭ ŝatas mem traduki, foje iom sukcese laŭ la propra opinio de la tradukinto. Rezulton de mia kolektado vi povas trovi ĉe la hejmpaĝo de Esperanto-Gården, e-g.se/t31, klaku al Norda Kantaro.

SURTERE

1. Al mi, de infanaĝo ĝis nun, gravas pluvivo de ĉiaj bestaj kaj plantaj specoj sur nia planedo. Laŭ tio mi elektis edukon (inĝeniero pri socia substrukturo kaj media protektado), laŭ tio mi aktivis politike (en verdaj partioj), laŭ tio mi partoprenis en sveda kampanjo kontraŭ atomenergio, laŭ tio mi elektis laborojn (nuntempe en sveda nacia vojara administrejo, ĉefa specialisto pri energio kaj kunordiganto de ĝia medioprotektistaro), laŭ tio ni konstruis nian domon (tradicie arbotrunkan prenitan de alia loko, kun ĉefe naturaj materialoj, picefibra izolaĵo, energiŝparaj fenestroj, lignofajra hejtado, sunvarmigata akvo, senelektra fridujo ktp) kaj laŭ tio ni aĉetas manĝaĵojn (ekologiajn se haveblas, vegetarajn ĝenerale, sen strangaj aldonaĵoj), laŭ tio ni uzas biciklojn ĉiutage kaj anas en aŭtokooperativo (en kiu dudek membroj dividas du aŭtojn kaj kune decidas kiel).

2. Mia dua deziro dumviva temas pri demokratio. Vivinte en diktaturaj landoj, mi certas pri la valoro de libereco kaj egalrajto inter homoj. Al la kutima enhavo de (eŭropa) demokratio mi volas aldoni tri aferojn: Unue, ke la baza leĝo (tio estas, la konstitucio) de ĉiu lando estu akceptita de ĝia loĝantaro per referendumo, ke nur tiel eblu enkonduki aŭ ŝanĝi tian precipan leĝon kaj ke la loĝantaro povu tion fari eĉ kontraŭ la volo de la regantoj. Due, ke demokratio ekzistu en ĉiuj geografiaj niveloj ek de senreprezentanta vilaĝa asembleo ĝis tutmonda komuna parlamento. Tian unuon lando-popolan de ajna grandeco (kvartalo, vilaĝo, paroko, distrikto, provinco, ŝtato, nacio, imperio ktp) mi nomas als gento (svede tjud). Trie, ke ĉiu gento rajtu mem decidi per paca kaj demokratia maniero laŭ konstitucio, al kiu pli alta (granda) gento ĝi apartenu, aŭ kuniĝu, aŭ dividu sin. Por ŝanĝi landlimojn ne estu bezonata milito! La duiĝo de Ĉeĥoslovakujo estas bona ekzemplo, ankaŭ la norvega-sveda unio en 1905. La tri aferoj ĵus menciataj faras el demokratio DEMARKION.

3. Demarkio malfermos la pordon por Afriko krei naciajn ŝtatojn kies registaroj uzas la afrikan lingvon de sia popolo. La nuna lingva kaj kultura situacio en Afriko estas tute katastrofa, kun subpremo de ĉio kio estas indiĝena (lingvo, kulturo, sociaj tradicioj, religio kaj filozofio) favore al ĉio kio estas eŭropa kaj kolonia. Frenezaj landlimoj kaj multaj mankoj de demokratio. Ĉu ne devus esti homa rajto tio, ke la leĝoj kiujn oni obeu estu skribitaj en onia propra lingvo?!? Per demarkio, afrikanoj povos laŭ propraj decidoj aranĝi siajn landojn pli saĝe sen elverŝo de sango de senkulpuloj. Tiam la gikuja, la eŭonda, la igba, la gisa, la ndebela, la ŝona, la luhja, la masaja, la lingala, la joruba kaj multaj aliaj belaj lingvoj fariĝos oficialaj en siaj teritorioj. Simile okazu en aliaj partoj de la mondo kie homoj ne legas signojn en sia propra lingvo sur strato en sia propra urbo, ekzemple majaaj popoloj en Guatemalo, keĉŭaj peruanoj, eŭskoj en Francujo kaj Hispanujo, ibanoj indoneziaj, karenoj en Birmujo kaj multegaj aliaj naci(et)oj.