Hieraŭ mi faris, espigis la himnon. Kompare al la aliaj feroaj tekstoj kiujn mi entreprenis, ĉi tio estas eta detalo. Tamen mi sentis ke mankas la feroa himno en la laŭro de nordujaj naciaj kantoj. Do, jen. Unue la tri strofojn en la feroa, due la melodio tonsilabe, trie kelkaj informoj kaj kvare la espa teksto de la komenca strofo:

&3913. Mítt alfagra land:

'1 Tú /alfagra land mítt, ; mín /dýrasta ogn! ;
á /vetri so randhvítt, ; á /sumri við logn, ;
tú /tekur meg at tær ; so /tætt í tín favn. ;
Tit /oyggjar so mætar, ; Gud /signi tað navn, ;
sum /menn tykkum góvu, ; tá /teir tykkum sóu. ;
Ja, /Gud signi Føroyar, mítt /land!

'2 Hin roðin, sum skínur ; á sumri í líð, ;
hin ódnin sum tínir ; mangt lív vetrartíð, ;
og myrkrið, sum fjalir ; mær bjartasta mál, ;
og ljósið, sum spælir ; mær sigur í sál: ;
alt streingir, ið tóna, ; sum vága og vóna, ;
at eg verji Føroyar, mítt land.

'3 Eg nígi tí niður ; í bøn til tín, Gud: ;
Hin heilagi friður ; mær falli í lut! ;
Lat sál mína tváa ; sær í tíni dýrd! ;
So torir hon vága ; - av Gudi væl skírd - ;
at bera tað merkið, ; sum eyðkennir verkið, ;
ið varðveitir Føroyar, mítt land!

,#3913: (So /do Ti3La So Mi3;Mi /Mi Mi3Re Do h3;Do /Re Mi3So So Re3;Mi /Fa Mi3So Re h3;Re /Re MiRe So Fa;Mi /Mi Fa3So La h3;La /Ti do3So So Mi3;Mi /Fa Mi3So Re h3;Re /Re MiFa So La3;Ti /do Ti3La So Mi3;Mi /La So3Fa Mi Mi3Re /Do o o)×3

< Feroa nacia himno. Verkis Símun av Skarði (1906). Komponis Petur Alberg (1907). Tradukis Martin Strid (2014).>

,&3913. Vi tutbela lando:

'1 Vi /tutbela lando ; plej /kara posed'! ;
Dum /vintra blankrando ; so/mera kviet' ;
vi /sinen min prenas ; al /kara angul'. ;
Vin /dio nombenas ; va/lora insul' ;
Al /homoj la donon ; ni /vidis la bonon. ;
Di/benon, Fero', mia /land'!


Eble mi iam daŭrigos tiun tradukon, mi ne scias. Aktuale mi ĵus tradukis Brestan Odon (NK #4408) post kiam jam faris la tradukojn - kion mi de jardekoj sopiris - de Sigurda Balado (unua parto el kvar, NK #4401) kaj Drako Longa (NK #4414).
Oni ne laŭdu sin mem. Sed mi tre kontentas ke mi finis tiujn kantojn. Sigurda Balado havas 163 strofojn, Drako Longa 86-ujn kaj Bresta Odo nur 60-ujn.

Ĉiuj tri estas sangaj aventuroj kiujn oni kante ĉendancas jam de jarcentoj. Se mi rigardas la enhavon tekstan de Sigurda Balado - Regin Forĝisto, mi konkludas ke ĝi datas verŝajne el la komenco de la ferepoko. Kial?

Ĉar: Sigmundo mortis post ke lia glavo el fero rompiĝis en du pecojn. Tiujn du pecojn lia edzino Hjördis gardis kiel ni gardus oron, en kesto ĝis kiam la filo Sigurd Sigmundido estis plenkreska. Je la morto de sia patro, Sigurd ankoraŭ kuŝis en la utero de sia patrino. Havante la du glavopecojn, Sigurd iras al forĝisto nano Regin, laŭ instruo-ordono de Sigmund per Hjördis. Fine Sigurd per tiu sama glavo mortigas la drakon Fafno: Pro tio ni nomas lin Sigurd Fafnamorto.

Do la rakonto diras ke fero estas tre valora materialo.

Drako Longa ne temas pri drako, sed pri ŝipo kun tiu nomo. Kaj pri la batalo ĉe Svolder, insulo kies situon oni hodiaŭ ne plu scias. Sed oni scias ke la batalo, inter tri reĝoj dana kaj sveda kontraŭ norvega, okazis en la jaro 1000, aŭ 11.000 laŭ holocena epoko.

La tekstoj (kaj melodioj, tonsilabe) haveblas en Norda Kantaro, nk.tone.se, en ĝia kvara kajero, krom ĉi supra himno kiu troveblas en la tria kajero. La kantonumerojn mi ja jam donis ĉi supre. Se vi volas aŭdi ilin, aŭskultu ekzemple na:
- Forĝisto Regin, www.youtube.com/watch?v=lL3e8doV9kI,
- Drako Longa, www.youtube.com/watch?v=Bts_v9mqv3g,
- Bresta Odo, www.youtube.com/watch?v=bbnniFYNRQo,
kaj bonan ĝuon!

Postskribo:
La rakonto pri Sigurd Fafnamorto estas ilustrita en pluraj runbildoj, ekzemple:
- Sur Ramsunda roko en Sudermanlando apud urbo Eskilstuna, sv.wikipedia.org/wiki/Sigurdsristningen, kiu montras Sigurdon mortpikantan Fafnon, Regin senkapigita inter siaj forĝaj iloj (arĥeologie interesa ankaŭ!), la ĉevalon Griza (Grani) kaj la birdojn en arbo, kies parolon subite ekkomprenis Sigurd suĉinta guton da draksango kiam li bruliĝis sian polekson ĉe fajro kie li rostis la koron de la drako.
- Sur "Kukolŝtono" aŭ "Anserŝtono" en sama provinco sveda, sv.wikipedia.org/wiki/G%C3%B6kstenen, kun malfacile interpretebla teksto.
- Sur Uplanda runŝtono kiu plej supre montras Sigurdon mortpiki Fafnon, sv.wikipedia.org/wiki/Dr%C3%A4vlestenen .
Historiistoj opinias ke Sigurd estis franko.