Langola rapidskribo estas "ĝisoste" fonetika, simile kiel esperanto estas "ĝisoste" gramatika kaj vortkunmeta. Mi instruos ĝin julie en Someraj Esperanto-Studoj (SES) en Nitra en Slovakujo. Do mi eklaboregis por kiom eble fini libron pri tiu sistemo. Aktuala versio de la instrukajero ŝuteblas je langole.tone.se. La kajero nomiĝas Langolaj minuskloj. Ĝi ankoraŭ ne pretas, kvankam estas nun 111-paĝa kaj grandas 1,8 megabajtojn. Ne maltrankvilu; por la espa estas bezonataj ĉirkaŭ duono de la libro, la cetero temas pri sonoj kiuj ne estas uzataj en la lingvo de ni espoj.

Rimarku ke traduko en alian lingvon tute ne estas permesata sen skriba permeso de la verkinto. Kiu ne scias espe, tiu nek lernos langolan.