Nu, eble ne devus esti mi surprizata.

Sed tamen.

Hieraŭ, retejo de sveda televido novaĵis ke vikilikso eldonis filmon pri sia faro.
www.svt.se/kultur/film/assange-pruducerar-egen-wikileaks-film
sverigesradio.se/sida/artikel.aspx?programid=478&artikel=5674991
Kaj mi facile trovis Jutjube kaj la reklamfilmetojn pri ĝi
www.youtube.com/watch?v=GtE4xudv7AE
kaj la intervjuon kun ĝia produktinto ĉe la filmfestivalo kie oni prezentis ĝin
www.youtube.com/watch?v=rFN_oyqiGD8,
kaj la longan filmon mem, 94-minuta. Mi ĉion spektis, ĉion ĝuis, ĉion ŝatis.

Kaj hodiaŭ mi volas montri ĝin al korespondamiko. Do serĉas ĝin denove por sendi ligilon. Kaj tuj trovas la reklamfilmetojn.

Sed ne la filmon mem.

Mi ne plu trovas la filmon mem.

Kio okazis?
Kio okazas?
Jutjubo, kion vi faris? Ĉu vi forprenis ĝin? Ĉu via teĥniko ne kapablas montri ĝin, ĉar tro multaj rigardemuloj samtempe?

Mi ne kredas.

Sed mi ne trovas ĝin.

Jutjubo, ĉu vi tiom subusoniĝis?
Obama bin Laden, lasu libera la parolon!

Se vere oni malaperigis ĝin, tio estas plej granda skandalo. Vere plej granda skandalo.

Ĉar la filmo montras, tre klare, ke ankaŭ en la okcidenta, tiel nomata libera, mondo, libero de presaĵo, libero de esprimo, libera parolo
estas limigata.
Alivorte, ne estas libera.
Ĝi montras tion ne per teorioj aŭ hipotezoj.
Sed pruvas per dokumenti - filmi - okazintajn faktojn.

Kontraŭ demokratio tio estas plej grava danĝero.
Plej granda skandalo.
Ne estu malapero!

Kion vi faros pri tio?