Novaĵo por notaj nerdoj.

"Laŭ la lango", tiel interpreteblas la vorto langola. Langolaj signaroj estas pluraj:

Minuskloj - laŭsona rapidskribo taŭga por ĉiu ajn lingvo, sed aparte konvena por la espa. Ties lernolibro ne pretas ankoraŭ.

Majuskloj - pli "ordinara" rektvica skribo, pli simbolriĉa kaj esprimkapabla ol Internacia Fonetika Alfabeto, kvankam multe pli facila por memori - kaj kompreni. Oni povas diri ke ĝi estas ia "sonstruktura Esperanto". langole.tone.se/Majuskloj.pdf

Mutuskloj - unumana gestolingvo - silenta tamen fonetika! Kaj same sonlogika kaj facile lernebla kaj memorebla. Verŝajne la ununura vortoriĉa gestolingvo kiun vi kapablus vere ellerni. langole.tone.se/Mutuskloj.pdf

Sabima sistematematiko - logika kaj senambigua kalkulsimbolaro, interesa precipe por matematikistoj kaj matematikemuloj. langole.tone.se/Sistematematiko.pdf

Moluskloj - langola "brajlo", kies kajero ne pretas ankoraŭ.

Bonan ĝuon!