Allogas domajna nomo, kiu ebligas formi tutan vorton en la espa per reteja nomo kun punkto ene.

Ekzemple, retejo INTERE, inter ni espoj, sub ĉefdomajno sveda (.SE), estus INTERESE. Kun amiko mi diskutis la aferon, ni decidis provi, kaj ŝi jam registris ĝin. Ĝi celas esperantoparolantojn kaj temas pri ĝenerale interesaj aferoj, do ne movadaj, nek lingvinstruaj kaj ne propagandaj.

Eble en via profesio vi havas scion aŭ sperton kiu utilus por aliaj espoj kaj kiujn vi povus dividi kun ili. Eble vi havas ideon kiel iu kun certa eco aŭ kapablo povus gajni monon. Eble vi volas ion vendi aŭ aĉeti, ion kion meritas je longa distanco, internacie, merkati. Eble vi povas konsili, kiel oni eduku infanojn, malkaŝu trompistojn, kuiru plej bone, konstruu por si domon, riparu aŭton aŭ telefonon, aŭ ion tute alian sed priskribeblan.

Jen por vi intere.se
Bonvenon!