Vortoj ne ŝercoj. Memfida 19-jarulo sur banstrando alprenis sur sin la taskon klarigi al pensiulo, kiu sidis ripozigante siajn gambojn, kial estis tiom grava ke la maljuna generacio komprenu lian generacion.

- Vi kreskis en tute alia, primitiva mondo, li diris, sufiĉe laŭte por ke ĉirkaŭaj homoj aŭdu ankaŭ.

Ni junuloj hodiaŭ kreskis kun televido, reagaviadiloj, kosmovojaĝoj, kosmopromenoj, interreto, integraj cirkvitoj, ajpadoj, tekokomputiloj, mobiltelefonoj.... kaj multe pli.

La maljunulo ĝemspiris, sed respondis, tiel ke ĉiuj povis aŭdi:

- Vi tute pravas. Ni ne havis tion ĉion kiam ni estis junaj... do ni inventis ĝin. Nun mi rajtas demandi al vi, aroganta feketo, kion vi faras por la venonta generacio?

Multis la aplaŭdoj.