En Armenujo mi laboras nun, tri monatojn en jerevana vojkonstrua projekto, estante internacia mediozorga specialisto. Venis en komenco de marto. Dum tiuj monatoj ŝanĝiĝis mia kompreno kaj opinio pri ĉi tasko. Kaj pri la kadro en kiu ĝi okazas.

Jerevano estas bela urbo. En klara vetero videblas monto Ararato sude, kvindek kilometrojn for (svede ni diras kvin mejlojn). Bela volkano kun kruta neĝe blanka pinto ringforma. La urbocentro plenas je artaĵoj, surstrate, surmure kaj enparke. Inter ĉiamaj ekspozicioj Kaskado estas rimarkinda multetaĝa ŝtuparo sur monton kun eksterdomaj ŝtonskulptitaj terasoj kaj endome artaj ekspozicio moderna kaj senenirpaga muzeo kun tre altrangaj montraĵoj.

Trafiko estas agrabla per tio ke aŭtoŝoforoj ĝenerale respektas kaj porhaltas piedirantojn. Mi trovis armenojn (ili nomas sin mem als hajoj) ĝenerale ĝentilaj kaj bonkondutaj. Ĉefa kritiko estas ke ili ĉie fumas, do eĉ en tre bona manĝejo oni ne povas certi ke oni povos ĝui la bongustaĵojn senfetore.

Nia projekto havas tri taskojn. La unua estas helpi mastrumi projekton desegni kaj konstrui du vojpartojn en sudokcidenta parto de la urbo. Temas pri ĉefe jam konstruitaj stratoj pligrandigotaj kaj du stumpoj tute novaj. Ili estos parto de tiel nomata norda-suda koridora ligonta inter landlimojn al Irano kaj Kartvelujo (Vrastano laŭ la haja lingvo). Oni taksis ekonomie grava por ĉi lando trasporteblojn inter tiuj najbarlandoj kaj ĝis Nigra Maro. Armenujo ne havas marbordon kaj landlimoj orienten al Azebajĝano kaj okcidenten al Turkujo ambaŭ estas netrapaseblaj. Rigardu mapon se vi volas kompreni tiun situacion de enfermiteco.

Jam unuan tagon mi ŝokiĝis malkovrante ke nian projektan vojon oni celas konstrui sur arĥeologie protektata tereno de praurbo Teiŝebaino, nuntempe nomata Karmir Blur, nialingve Ruĝa Monteto. Tiu nomo devenas el koloro kiun donis al la tero brikoj el la urbo kiu brulis pro malvenko de reĝlando Urarto antaŭ dumil sepcent jaroj. Post iom da diskutoj mi ankaŭ komprenis ke nia kliento ne multe zorgas pri la kultura kaj scienca valoroj de tiu loko. Eĉ tombejo jam komencis "manĝi" la protektatan terenon de suda flanko, tute sen arĥeologiaj esploroj, detruante eventualajn trovaĵojn. Plorinda sinteno. Nu, mia tasko estas aliigi tion. Tombejeroj vendiĝas ĉi tie je altegaj prezoj, do iu profitis el grandigo (kvazaŭlaŭleĝa) de tiu tombejo.

Alia afero estas grundakiro por la vojo kaj relokigo de senhejmigotaj homoj. Politiko de Azia Disvolva Banko, kiu financas nian projekton, estas ke neniu homo malriĉiĝu pro iu ilia projekto. Sed nia kliento, la urba komunumo kaj ties politika estraro, ne volas iun rekompencon doni al "kontraŭleĝaj" grunduzantoj, kiujn relokiga specialisto nia nomas als "neformalaj" uzantoj. Ili konsistas naŭdek procentojn el la trafotaj homoj. La pruntakordo inter Respubliko Armena kaj la banko postulas ke ilian rekompencon financu armenujo, ĉikaze jerevana urba komunumo. Ili ĉion faras por ke tiuj uzantoj ne registriĝu, ne agnoskiĝu kaj ni nur malfacile povu poste kontroli, ĉu ili ricevis rekompencon.

Al la loka oficejo de ADB mankas forta oficisto internacia kiu povas klarvoĉe kaj sentime kontraŭstari malrektaĵojn kaj provojn al fuŝado. Kelkfoje por jaro venas vizito de respondeculo el ADB-a ĉefoficejo en Manilo, sed ankaŭ tie ni sentas iomete mankon de klara forto.

La planata vojo pasus apud la tombejo - la armenoj ne kuraĝas tuŝi ĝin - en eble ducentmetra distanco de Ruĝa Monteto. Ni forte argumentas por ke oni zorge esploru arĥeologie la terenon antaŭ ataki ĝin per vojkonstruaj fosmaŝinoj. Sed tiuj diskutoj ne estas tro kuraĝigaj. Ankaŭ la labormetodoj estas jam eĉ ne komedio, pli tragikaj, kun subitaj alvokoj al longaj diskutoj en urbodomo ripetataj kun amaso da homoj pri detaletoj kiujn eblus multe pli efike solvi per malmultnombro da profesiuloj se oni lasus nin. En la kunsidojn venas vicurbestro, projektestroj de nia kliento, desegna firmao, ni mastrumhelpa entrepreno, financa banko, urboteĥnika sekcio municipa kaj ĉies iliaj specialistoj, sed ofte mankas la homoj kies taskoj estas solvi ĝuste la problemon diskutatan. Ofte ni ekscias pri kunsido nur horojn antaŭe. Kaj foje ni eĉ informiĝas erare, pri kio temas. Mi foje notas precize kion ĉiu diras, kaj nia firmao eldonas tiujn notoj al ĉiuj, sed tiu ne estas aprecata. Informoj estas danĝeraj kaj devas resti sekrtetaj, tiu estas ĉi tie ĝenerala kutimo kaj por svedo ege fremda kaj idiota.

La dua tasko estas reformi la komunan (publikan, kolektivan) transportan sistemon de ĉi urbo. Subtaskoj temas pri buslinia reto, horaroj, unueca biletsistemo, merkatigo de la servoj, kaj tiel plu. Nia kliento hieraŭ en renkontiĝo kun buskompanioj diris al ili armene ke tiu tasko ne realiĝos, ili ne devas maltrankviliĝi. Li certe esperis ke neniu tradukos tion, kion li diras, al niaj eksterlandaj specialistoj. Nemirinde, ĉar tiu komuna transportaro estas mafisimile mastrumata negocaro sen publikinteresa celo. Inter transportkompaniaj posedantoj profitantaj la nunan situacion estas fikonataj parlamentanoj kaj bofrato de urbestro. Nia tasko dua estas granda kaj facile videbla - transportefikecaj mankoj ne mankas.

La tria tasko venos poste, eble. Ne la urbo sed Ministrejo pri ekonomio estos nia kliento tiama. Projektoj ankoraŭ ne elektiĝis kaj temos pri transportaj disvolvigoj en - kaj eble inter urboj Jerevano, Gjumro kaj Diliĝano. Tiam ni havos alian rolon, saman kian havas nun la desegna entrepreno kies laboron kontrolas en tasko unua ni.

Pli kaj pli ni komprenas ke tiuj niaj klientanoj, kun kiuj oni volas ke ni kunlaboru, ne estas vere projektestro ktp sed nur iaj teatraj pupoj kun belaj titoloj. Iu alia, nevideblulo, tiras la ŝnurojn kiuj dancigas la pupojn. Kaj en tia maniero tiras ke ni malfacile povas kompreni, al kio oni celas. Mi mem konkludis ke nia klienta projektestro estas pli malpli sabotisto de nia projekto, malhelpanta ĉian efikon de laboro. Li al niaj leteroj nerespondas, malaperigas informojn, kaŝas gravajn kunvenojn, nedonas leterojn senditajn inter si kaj desegninĝeniera entrepreno (kio malebligas al ni konstati kio okazis antaŭ nia alveno al la projekto, kial la desegnaro estas tiom ege malbona kaj malfruiĝinta, kaj ĉu la urbo povus postuli kompencon) kaj ĉiel cenzuras informojn al ni, kies tasko estas helpi lin kaj liajn subulojn fari sian laboron.

Kaj vespere kun kolegoj mi diskutas, kio vere okazas, kiel aspektas la kaŝata agendo de nia kliento. Miaj kolegoj havas multe pli da sperto de tiaj projektoj en diversaj landoj ol mi kaj rakontas historiojn kaj amuzajn kaj harstarigajn. Se iu povus skribi ties libron, pri koruptado kaj fraŭdo, ĝi estos tre interesa. Kaj dika.