Ĉu vi logxas Lahore?
Demandas mi cxar tie restas nun du semajnojn. Se vi trovigxas samurbe, ni renkontigxu. Se vi aux konatoj viaj volas ekzerci la internacian lingvon, jen mi de antaux pli ol dudek jaroj cxiutaga parolanto.

Ulo de "mia" "eksterlandiga" firmao konsilista telefonis marde la 14-an de februaro.
- Mi scivolas, cxu vu povus labori en Pakistano?
- Jes, nu, kial ne. Kion fari tie?
- Mediogardan studon por projekto starigi auxtoinspektan organizon.
- Aha. Kiam kaj kiom longe?
- Du semajnojn, kiom eble plej baldaux.
- Cxu vu sendos al mi la dokumentojn por informigxi pri tiu projekto ktp?
- Jes, cxi posttagmeze mi revenos en la oficejon kaj retposxtos.

Sed ne sendis, trois aliaj taskoj. Venontan matenon denove telefonis li.
- Vu devos iri baldaux.
- Cxu bezonas vizon?
- Jes. Eblas rapidigi tiun proceduron kaj ricevi post du tagoj.
- Bone, cxar mi havas gravan projektan kunsidon la duan de marto.
- Do devas fini la vojagxon antaux tio.

Do, mi rapide antauxmendis flugvojagxon al Lahoro, estis pluraj alternativoj, neniu je komfortaj horoj, la plej baldauxa jam sabate. Kaj kontaktis vizarangxan buroon en la cxefurbo, iris al nia grafika sekcio por fotigxi, elprenis de pakistana ambasada retejo vizpetan formularon kaj plenigis. Mia firmaulo dume venigis invitleteron de nia partnero en Pakistano. Kaj mi devis hejmen rapidi por preni pasporton. Bicikle, sur negxaj vojoj, sed mi sciis ke havas tempon cxar la centra posxtoficejo estas malferma gxis la sepa vespere.

Tien alvenis je la sesa kaj duono. Sxlosite, fermite, forlasite. Cxu novaj malfermhoroj?! Felicxe mia amiko laboras en la posxtoficejo. Li estas kasisto de nia auxtokooperativo kie ankaux mi estas estrarano. Mi vokis kaj klarigis al li la aferon kaj urgxon. Li konsilis, ke mi iru al la alia flanko de la kvartalo, kie situas la posxta sxargxejo. Tien mi. Tie posxtistoj, posxta sxargxauxtosxoforo, helpemo, eblecoj. Koverto, de mia laborejo prenita, jam estis prese afrankita. Ne farigxis rekomendata (= registrita) sendajxo, cxar tiajn ilojn ili ne havis en tiu flanko de la poŝtejo. Sed la ŝoforo diris ke metos ĝin kun la ekspresajn leterojn. Do, kontenta mi foriris.

Venontan tagon telefonis al la viz'aranĝa buroo. Ili nenion ricevis de mi.
Nek vendrede. Kaj diris ke mi devus esti sendinta al ilia poŝtkesta adreso. En la urĝo, mi uzis ilian vizitadreson kiun mi trovis serĉinte ilian telefonnumeron en la telefona katalogo (www.eniro.se, jes la nomo estas espa vorto!). Laŭ li oni ne povas sendi poŝton al ies vizita stratadreso. Do ili tute ne akceptis respondecon scii kien ĝi alvenus. Al mi tute nekomprenebla sinteno de entrepreno al ĝia kliento estas tio.

Nek lunde ĝi estis alveninta. Nek iliaj poŝtistoj, al kiuj mi telefonis, sciis ion ajn pri mia pasportenhava sendaĵo. Do mi decidis alie.

Lunde vespere mi aŭton luis kaj veturis la 200 kilometrojn al Arlanda flughaveno apud Stokholmo, kie troviĝas landlima policejo kaj farigeblas kroma (malordinara) pasporto dum kvaronhoro. Tiel, se vo ekzemple venas el alia parto de la lando por eksterlanden flugi kaj ĉe la flughaveno malkovras ke vo forgesis voan pasporton hejme, ili povas savi von. Kaj ili savis min.
Venontan matenon, dorminte ĉe mia fratino apud la cxefurbo, mi iris mem al pakistana ambasadejo kaj endonis mian vizan peton. Ili diris ke pretos ĝi venontan tagon. Kaj mi poste aranĝis kun vojaĝagentejo forflugi jam ĵaŭdan matenon.

Reveninte al mia laborejo en Borlange, mi konsentis kun ĉefo prokrasti tiun gravan kunsidon de mia projekto kaj elsendis tian mesaĝon al la kunsidontoj. La morgaŭon, merkredon, mi trajnis re al Stokholmo, reprenis mian pasporton kun vizo kaj poste promenis al la vizaranĝa entrepreno.
Ĉar al ili finfine alvenis mia unua pasporto mardan matenon.
Tie, ĉe ilia akceptejo, ili postulis pli ol kvarcent kronojn por redoni mian pasporton, "pro farita trarigardo".
Ĉu mi koleris? Milda vorto. Kun kunpremitaj dentoj mi klarigis al ili kion mi devis fari mem kaj ke mi neniom pagos al ili. Mi en tiu momento sciis ke se ili ne tuj redonos, mi anoncos ilin al polico pro ŝtelo kaj sendos kopion de tiu policanonco al tiuj iliaj klientoj, pri kiuj mi scias. Sed la ulo, vidante mian humoron, iris al sia ĉefo, kiu sidis en iu kunsido, kaj revenis dirante ke ĉifoje ili neniun monon postulas. (Bonŝance por ili ;-).

Merkredan posttagmezon promenis kun filino kiu studas en centro de Stokholmo. Vespere veturis al flughaveno por dormi en junulara gastejo en transkonstruita flugmaŝino "ĵumbo'jeta". Matene antaŭ la sepa forflugis al Bruselo, poste Abudxabo, kaj alvenis Lahoron vendredan matenon (je loka tempo, per kvarhora diferenco) post la dua.

Nun loĝas en hotelo kiu antaŭe nomigxis Holiday Inn kaj jxus ŝanĝis nomon al Hospitality Inn ("Gastama gastejo"). Ĉambro kvincentoka. Telefoneblas, ankaŭ mesagxeblas, al +46 703 152 615 mi. Se vi samurbas, kontaktu min!. Mi reforiros sabate la dekan de marto. 2012.

Mia labora tasko ĉi tie? Eble temo por alia artikolo. Kaj eble ne.

Sed la "papaja faktoro" estas suficxe alta. Por mi grava kriterio. Kaj la oranĝoj estas tre dolĉaj kaj bonaj. Trafiko amasas, homoj abundas kaj amikemas kaj vestaĵoj aspektas agrable, precipe la virinaj ege belas.