La leteron publikigis Dagbladet.no. Jen traduko:
Kara Anders Behring Breivik,
Multaj el miaj kamaradoj kiujn mi renkontis sur insulo Utøya estas mortigitaj, kaj vi estas la farinto. Vi estas la viro kiu per nura hazardo ne mortigis min. Mi estis bonŝanca.
Vi kredas eble ke vi venkis. Vi kredas eble ke vi detruis por la laborista partio kaj homoj tra la mondo kiu apogas plurkulturan socion per mortigi miajn amikojn kaj sampartianojn.
Sciu ke vi malsukcesis.
Vi ne nur arigis la mondon, vi igis animojn niajn je fajro, kaj sciu ke neniam antaŭe staris ĉiuj kune kiel nun.
Vi priparolas vin mem kiel heroon, kavaliron. Vi estas nenia heroo. Sed unu afero certas: vi kreis heroojn. Sur Utøya tiun varman julian tagon kreis vi kelkajn el la plej grandaj herooj kiujn la mondo vidis, vi arigis ĉiujn de la mondo homojn. Nigran kiel blankan, viron kiel virinon, infanon kiel plenkreskulon, ruĝan kiel bluan <1>, kristanon kiel islamanon.
Vi faris viajn viktimojn als martiroj, als senmortaj, kaj vi montris al la mondo ke kiam unu persono povas montri tiom multe da malamo kiom vi faris, pensu kiom da amo ni povas montri kiam ni staras kune? Homoj kiujn mi kredis ke malamas min, tiuj donis al mi brakumojn surstrate, homoj kun kiuj mi ne havis kontakton dum jaroj skribis 3-400 vortojn pri tio, kiom multe signifas al ili ke mi travivis. Kion povas vi diri pri tio? Ĉu vi detruis ion? Vi unuigis nin.
Vi mortigis miajn amikojn, sed vi ne mortigis nian aferon, niajn opiniojn, nian rajton esprimi nin. Islamaj virinoj ricevis brakumojn de hazardaj norvegaj virinoj surstrate pro simpatio, kaj via celo estis indulgi Eŭropon de islamo? Via faro funkciis kontraŭ sia celo, ni kreis komunecon.
Vi meritas neniun dankon, vi meritas aŭdi kiel la plano via funkciis. Multaj estas koleraj, vi estas de Norvegujo la plej malamata homo. Mi ne estas kolera. Mi ne timas vin. Vi ne povas tuŝi nin, ni estas pli grandaj ol vi. Ni ne respondas malbonon per malbono, tiel kiel vi volis. Ni kontraŭbatalas la malbonan per la bona. Kaj ni venkas.
Tradukis M. Strid 2011-8-02
<'1 La koloroj referencas al socialisma kaj liberalisma politikaj movadoj.>
Finfine mi trovis vin. Mi estas komencanta Julia, kiu en IJK ricevis de vi donace kantareton, ĉu vi memoras?
Koran dankon pro via traduko de ĉi letero. Ĉu vi ne kontraŭas se mi montros gin al kelkaj konatoj? Certe, mi skribos ke tio estas via traduko. Fakte, post la tragedio mi volis diri al vi vortoj de subteno, sed timis ĝeni vin.
Mia plej bona amiko vivas en Norvegio, kaj jam tri semajnoj mi ne ricevas liajn leterojn; mi povas nur esperi ke li forveturis por libertempon, kiel li intencis…
M. Strid #ЄЭ# has replied to Julija Tenengoljc (T…Sentu vin libera disvastigi la tradukon.
Simpatio neniam estas ĝena.
Espereble vi ne retrovos vian amikon en la listo de mortigitoj: http://www.nettavisen.no/nyheter/article3199951.ece (Informas pri NOMO, Naskiĝdato, Hejmloko (Mortejo) ).
.
Amike,
M.
Julija Tenengoljc (T… has replied to M. Strid #ЄЭ#Nu, okazas ke homoj ne povas akcepti varmecon de fremduloj…
Mi komencis legi viajn fruajn notojn ĉi tie. Dankon al via komprenebla lingvo :)
Sign-in to post a comment.