Se enciklopedia retejo referencas al alia ne plu ekzistanta...
... kion fari? Vikipedie mi legas (http://eo.wikipedia.org/wiki/La_Espero) ke al nia himno estas komponitaj tri melodioj. El tiuj mi havas nur du. Sed la tria, de Achille Motteau, malaperis! Vikipedio ligas al muziknotoj kaj sondokumento ĉe retejo Geocities (Ĝieŭsidiz), kiu ne plu ekzistas.
(Achille naskiĝis en 1836 kaj do devus esti unu el plej maljunaj espoj de la mondo.)
Kie mi trovu liajn muziknotojn?
Sign-in to post a comment.