Martin Strid #ЄЭ# Published on November 4, 2009
by Martin Strid #ЄЭ#

Martin Strid #ЄЭ#'s blog

Browse posts
Alfabete
Posted on November 30, 2009
1 comment (latest 2 weeks ago)
Anekdotoj
Posted on November 27, 2009
3 comments (latest 2 weeks ago)
Milda aŭtuno
Posted on November 17, 2009
3 comments (latest 3 weeks ago)
Idoj kaj krucumado
Posted on November 10, 2009
Ateisto? Jes, budhisto.
1 comment (latest 5 weeks ago)
Ĉasi
Posted on November 3rd, 2009
1 comment (latest 5 weeks ago)
Ĉu denaskuligi?
Posted on October 31, 2009
9 comments (latest 5 weeks ago)
Hitler gravas
Posted on October 10, 2009
6 comments (latest 7 weeks ago)
Vizitis Tigran Monton
Posted on September 28, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 59 times

Ateisto? Jes, budhisto.

Wednesday November 4, 2009 at 11:50PM

Mi legas libreton de Gunnar Gällmo.

Ĝi estas kajero apenaŭ 80-paĝa kaj nomiĝas "KELKAJ FAKTOJ PRI LA BUDHISMO". Mi ĝuas la legadon. Gunnar (lia familia nomo elparoliĝas "Jelmu") skribis interese kaj resume pri ekesto de budhismo, pri ĝiaj ideoj kaj pri la evoluo de tiu movado.

Antaŭ nemultaj jaroj mi finfine forlasis kristanismon, pri kiu mi eĉ de infanaĝo sentis ke ĝi ne kongruas kun mia homa kapablo pensi logike kaj ke ĝia dio estas malmorala estaĵo. Antaŭ jaro mi kun granda "anima profito" legis libron de Richard Dawkins, "La Dia iluzio", kaj konstatis ke jes, mi staras sur firma bazo dirante ke mi estas ateisto. Poste, en la libro de Stephen Hawking, "Mallonga historio pri Tempo", mi legis ke pri la momento antaŭ la bigbanga ekesto de nia mondo neniom scieblas kaj ke tia demando eble eĉ ne havas sencon. Kaj nun per ĉi tiu libro de Gunnar mi komprenas ke ĉio tio kongruas kaj pravas, ke ateismo havas sencon kaj sciencan kaj moralan kaj ke ĉi tie mi verŝajne trovis la celon kiun mi serĉis ek de kiam mi, infano, komencis cerbumi pri la limoj de la universo, de mia esto kaj de ĉies kialo.

Mi rekomendas la menciitan libron de Richard Dawkins. La angla originalo titolas "The God Delusion".

Mi rekomendas la libreton de Gunnar Gällmo. Ĝi estas valora komplemento por moderna ateismo.

Se vi volas science profundiĝi en tiuj kampoj, pri kiuj al Budho mankis rimedoj (sciiloj), mi rekomendas ankaŭ verkon de Stephen Hawking.

Ĉio kongruas.

Jen taŭga religio. Mi estos budhisto (kvankam iom pagana pro lokaj tradicioj).

Dankon, Gunnar.

1 Comment / add your comment?

Karulo (Karles) * says:
Mi notas viajn rekomendojn
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...