Ĉu vin interesas ĉasi alkon? Ĉu vi scias pafi? Jen okazo.
Jes, mi ne ĉasas bestojn. Kaj jes, mi estas vegetarano, ĝenerale. Kaj jes, mi bedaŭras kiam oni mortigas sovaĝajn bestojn. Sed faktoj restas:
Ni havas paŝtejon en arbaro de okcidenta Dalekarlajo. http://www.ipernity.com/doc/62038/album/132890 , http://tone.se/media.php?b=sorparbo&lng=eo , http://www.ipernity.com/blog/62038/166896 . Al ĝia tereno jure apartenas ĉasrajto. Oni ĉasas ĉiuaŭtune alkojn. Persone mi ne volas ĉasi per pafilo. La ĉasa skipo de Lövberget (Folia Monto) ĝuste nun estas plena, sed dum oni vicas oni povas ĉasi ĉe najbara skipo, laŭ tipe dalekarla tradicio de kunlaboro. Mi parolis somere kun la vicestro de nia ĉasa skipo pri tiu afero. Nia ĉasrajto ampleksas unu personon.
Vi povus eble esti tiu persono. Se vi kompetentas pri ĉaso, tio estas pri pafado, pacienca atendado en arbaro, sekureco rilate al armiloj, lojaleco al komunaj decidoj, ktp.
En kelkaj ĉasaj skipoj oni invitas gastojn el eksterlando, al kiŭi estas ekzotikaj niaj grandaj pinglarbaroj. Tiŭi gastoj kutime pagas altajn sumojn pro sia partopreno. Sed mi pensas, ke anstataŭ esti gasto, iu eksterlandano povus anstataŭi min en nia skipo, kontraŭ pli malalta sumo ol la kutima. Do, esperantistoj el ĉiuj landoj havas jenan eblecon.
Mi invitas ĉasemajn espojn kontakti min pri ĉi tiu afero. Ĝi havas duoblan celon: Montri valoron de esperanto kaj doni iom da mono por ripari nian paŝtejon, pro kiu ni havas la ĉasrajton. Vi povos loĝi en ĝi dume, se vi ne preferas pli komfortan gastejon http://www.dala-floda.com/herrgarden.
Situo: En Svedajo, meze inter Stokholmo kaj Oslo sed iom pli norde. Rete je http://kartor.eniro.se , en la kadro "VarOmråde, adress eller ort" skribu na "Lövberget, GAGNEF" kaj klaku je "Sök". Vi povos alterni inter "Flygfoto", "Karta" kaj "Hybrid". La fote videblaj kampoj ĉirkaŭ Lövberget ne estas agroj sed hakitejoj kun rekreskanta arbaro. El arbospecoj dominas piceoj kaj pinoj. En malsupra maldekstra angulo eblas malgrandigi skalon = plivastigi la mapon.
Vikie pri alkoĉaso: http://sv.wikipedia.org/wiki/%C3%84lgjakt
Ĉasfilmoj: http://www.youtube.com/watch?v=BAFQQFR7kb8 , http://www.youtube.com/watch?v=SG3WV27PVHA&NR=1
Pli da bildoj: serĉu retpaĝojn pri "älgjakt" aŭ pri "älgtorn" (ĉasturoj kie oni longajn horojn atendas).
La nombro da alkoj pafotaj en ĉiu teritorio estas antaŭfiksita kaj via partopreno ne ŝanĝos la nombron de mortigotaj bestoj.
Send a message
Search for members
Karulo (Karles) * says: