Anstataŭ traduki mian hungarlingvan kanzonon, mi verkis por ĝi tute alian tekston Esperantan.
La hungarlingvan originalon vidu:
http://www.ipernity.com/blog/61797/329191
______________
La hungarlingvan originalon vidu:
http://www.ipernity.com/blog/61797/329191
______________
Nuda akompano por karaokeo:
(La unua strofo estas nur instrumenta muziko)
Pasis somero, flavas la tero,
Ploretas daŭre nun jam vetero,
Fariĝis por mi la nuda monto
La monumento de l' tuta mondo.
Sulkas la frunto, vív' estas prunto,
Tuj ĝin postulos rigora grundo,
Ni vane petos, ni vane tremos,
Sian havaĵon ĝi certe prenos.
Sed ĝis la fino odoru vino,
Ektintu glasoj, sonoru rido,
Saluton por ni! Saluton, vivo!
Ĝis, nia morto! Ĝis ne revido!
(La lasta strofo estas denove nur instrumenta muziko)
Precipe tre bone, ke oni povas mem kunkanti karaoke.
V I Z I László* has replied to Stanislaw RynduchV I Z I László* has replied to MoriBonvolu reaŭskulti, ĉar la drumo pli frue estis iom kaosa, kaj mi iom forigis ankaŭ monotonecon.
V I Z I László* has replied to Éva JuhászJes, ankaŭ mi pensas, ke la Esperanta teksto estas pli bona.
V I Z I László* has replied to Blazio VAHA (n.s. W…Sign-in to post a comment.