V I Z I   László* Published on June 12, 2009
by V I Z I László*

V I Z I László*'s blog

Browse posts
Siringaj floroj jen paradas ...
Posted on June 15, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
Sen vi ne eblas vivi jam... (Mi kantas eĉ duopon)
Posted on June 15, 2009
10 comments (latest 5 months ago)
Kial fariĝis populara la "tikla" kanto?
Posted on June 14, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
Tikla melodio, tikla teksto
Posted on June 13, 2009
15 comments (latest 5 months ago)
Sonlibro (laŭ la propono de Avro) 2-a provo
16 comments (latest 7 days ago)
Andreo ekkonas sian edzinon, kaj sinjorino Parra ekkonas ties rubenoruĝan veston
Posted on June 11, 2009
Andreo ekhavas potencan amikon, sed eĉ pli potencan malamikon
Posted on June 8, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
La fino de la lernotago
Posted on June 7, 2009
Denove elektu! Ĉu fidela estas pli bela?
Posted on June 6, 2009
26 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 276 times

Sonlibro (laŭ la propono de Avro) 2-a provo

Friday June 12, 2009 at 09:36PM

Mi plibonigis la teknikan nivelon, sed ni certe bezonus almenaŭ unu teatran/akustikan fakulon. Eĉ la ĝusta intonacio ne estas simpla afero. Teatro-arto estas serioza scienco, estus bone fari ion profesian, aŭ similan almenaŭ.


(La efektivigo estas pli perfekta, ol la unua provo, kvankam krom komputilo mi havas nenian teknikan bazon.)

1. Kiel al vi plaĉas la ideo?

2. Ĉu vi partoprenus en simila projekto?

3. Kion diri pri sonteatro?

4. Ĉu vi havas ankoraŭ plian ideon?

16 Comments / add your comment?

Manuel García Jurado (Manĉjo) says:
1. Plaĉegas al mi la ideo. Antaŭnelonge mi pensis pri fari la saman kun meksikaj fabeloj, tradukante ilin al facile komprenebla E-o.

2. Volonte.
Posted 5 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Mi pensis, ke oni povus apliki apartan voĉon por la parolisto, kaj por la diversaj rolantoj. Sed oni devus prezenti kiel eble en arta nivelo, kaj en tiu rilato mi estas tre malkontenta pri la ĉi tie publikigita peco, same estas tre malbona la teknika/kvalita nivelo.

Aliflanke dank' al interreto kaj komputiko, ni povus fari sonprogramojn sen longa vojaĝo, internacie, el diversaj partoj de la mondo.

Bonvolu fari mallongan (kelkminutan) sonregistraĵon pri via voĉo, kaj sendu al mi, por poste decidi, en kiaj roloj vi estus konvena.

Sed ni certe bezonus almenaŭ 5-6 partoprenantojn, kun kiel eble bela, aktoreca voĉo.

La voĉojn oni povus registri aparte, poste miksi. Ni certe bezonus iomgrade fakulon pri sonregistrado.
Posted 5 months ago. ( permalink )
V I Z I László* edited this comment 5 months ago.
Mielo says:
Mi ŝatas vian voĉon kaj vian parolmanieron. ( ĉu fabelmaniero? ) Kvazaŭ vi fabelus al infanoj. Estas vere agrabla kaj ĉarma :-)

Kiun rolon mi povus preni ?
Posted 5 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Nu, temas nur pri plano. Mi pensas, ke por komenci ni devus fari mallongajn pecojn, ekzemple fabelojn. Post la elekto, vi certe rolus, kiel junulino. Por tio mi devus traduki ekzemple hungaran popolfabelon, por ke ni ne havu zorgon pri kopirajto.

(Pri mia voĉo: Mi edukis du denaskajn infanojn (ili jam estas plenkreskuloj) do mi multe ekzercis min en fabel-legado.)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Avro says:
Dankon pro kuraĝa provo! Certe via voĉo ne incitas orelojn, kio okazas ofte kiam laŭtdiris unu aktoro rolanta ĉiujn rolojn teatre. Kompreneble, perfekte estus registri sonteatron.
Posted 5 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Ĵus mi plibonigis la teknikan nivelon, fakte mi faris novan sonregistraĵon. Ŝajnas al mi, ke teknike tio estas jam la maksimuma nivelo per miaj instalaĵoj.

Se vi partoprenus en tia projekto, sendu al mi mallongan sonregistraĵon, por ke mi povu elekti rolantojn por ia sonteatraĵo. Ni jam estas triope, se ankaŭ vi partoprenus, kvarope.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ĉu ankaŭ mi estas inter ili ?
Posted 5 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Kompreneble! Kiel oni povus malhavi mielan voĉon? :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Nana !! :-) Ne moku min. :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Mi ne mokas. Vi havas tre agrablan voĉon. Se vi iom ekzercas belan prononcon, via voĉo estas tute simila al tiu de Farkasné Tatár Éva, kiu estis profesia parolisto en la iamaj programoj de hungaria esperanta radio-elsendo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Vi estas tre iniciatema homo, gratulon!
Mielo havas tre belan voĉon.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
V I Z I László* replies:
Jes! Ŝi havas mielan voĉon! :-)

Venas en mian kapon: Ĉu vi ne dezirus reĝisori, kaj esti akustika eksperto?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Viktoro replies:
Mi nenion scias pri tio!
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
V I Z I László* replies:
Bedaŭrinda afero. Mi pensis, ke eble rilato al la muziko alportas tiajn spertojn...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Bonega ideo venis en vian kapon !
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
vejdo says:
ĉu oni povus elŝuti la sonlibron?
Posted 7 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...