|
La alia - plej vaste uzata - poŝvortaro (Pechan) estas eĉ pli supraĵa, kaj malgraŭ siaj virtoj, ĝi apenaŭ estas uzebla por iom serioza traduklaboro. Tiu lasta ofte enhavas la konvenan vorton ĉe la koncerna hungara vorto, sed donas nenian elirpunkton por elekti la ĝustan el pluraj vortoj. Fakte ambaŭ vortaroj estas uzeblaj nur sub strikta kontrolo de PIV kaj sub la kontrolo de Hungara Semantika (mez)Vortaro (Magyar Értelmező Kéziszótár). Tiel okazis, ke iu mia samideano (por unu ekzemplo) tradukis hungaran frazon ("összecsaptak a feje fölött a hullámok") jene: "super lia kapo kunfrapis la maro". Fakte: en la vortaro Szerdahelyi troviĝas: összecsap = (tr) 1. interfrapi, kunklaki 2. haste faraĉi 3. interkonflikti, kunfronti, interpuŝiĝi Sed nenia klarigo troviĝas pri la precizaj signifosferoj*. La vorto "összecsap", en la ĉirkaŭteksto estas najbara kun la signifosfero de "interpuŝiĝi", ĉar la hungara frazo celas veki la imagon de momento, kiam la akvo abrupte fermiĝas super la kapo de iu falinta en akvon, kaj aŭdiĝas klaka sono. La korpo dividis la akvosurfacon, poste la rando de dividita surfaco fermiĝas, kvazau du ondoj interpuŝiĝus. Se oni parolas pri "ondoj", la traduko "interpuŝiĝis" semantike eĉ estus ĝusta (stile ne). Sed la "maro" certe ne povas interpuŝiĝi, ja por tio estas bezonata almenaŭ du objektoj. Eĉ malpli povus "kunfrapi" la maro, ja "kunfrapi" estas transitiva verbo (oni kunfrapas ion). Kion la maro povus kunfrapi? Por bone traduki, oni devas tute forlasi la originalajn vortojn kaj esprimojn. Akceptebla traduko povas esti: "La maro englutis lin.", ĉar "la maro kunfrapis super lia kapo" signifas tute nenion. Mian aserton oni povas kontroli en PIV, ĉe la radiko "frap". En la tradukoj de niaj amatoraj tradukistoj svarmas similaj eraroj, eble eĉ mi mem ne estas escepto, do mi ĝojas, se iu avertas min, se necese. Via amatora amiko: Laĉjo *la markoj "intima", aŭ "militfaka" ne estas indikoj de signifosfero, nur indikoj de stila valoro. |
ankaŭ *unulingva vortaro* plej ofte indikas klarigan vortaron.
V I Z I László* has replied to Blazio VAHA (n.s. W…Tio estas lingva bildo, kiun mi ne analizus logike. "La maro englutis lin." estas same bona kaj komprenebla, sed kredu min: La maro ne povas gluti. ;-)
V I Z I László* has replied to Michael LennartzBonvolu trastudi en PIV la artikolon "frap" poste la artikolon "glut", kaj vi vidos, ke maro, akvo, oceano povas gluti, sed kunfrapi eĉ kunfrapiĝi ne.
Same vi povas trastudi la Fundamenton, Fundamentan krestomation, Biblion kaj aliajn referencajn verkojn por konvinkiĝi.
Kredu min, ĉar mi ĉerpis tiujn miajn konojn per zorga studado, do ili ne estas senpripensitaj ventaĵoj.
V I Z I László* has replied to Vladimír Türk*Dum furioza tempesto kompreneble povas okazi, ke oni ne aŭdas klare tiun sonon, sed la originala esprimo en la originala lingvo tamen tre vigle bildigas la momenton, kiam iu falas en la akvon.
Alispecan tradukon mi proponas ne tial, ĉar la sono ne ekzistus, sed tial, ĉar la esprimo ne ekzistas en Esperanto.
Sign-in to post a comment.