About this blog

  • 3 posts
  • 739 visits
September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

September 28, 2009

"La vasta mondo"

Finfine estas fakto: mia firmao havas sian duan nomon. Sint Pietershof restas ankoraù la nomo de la trinkejo kaj la farmbieno. Sed nun, hodiaù, mi aldonis novan nomon: "La vasta mondo". Estas la nomo de mia estonta, baldaùa, eldonejo. Jam delonge mi intencis eldoni k-diskojn en Esperanto, en Nederlanda (kaj aliaj linvoj). Sed unue mi eldonos Nederlandlingvan poemaron. Eblas ke mi aldonos en ^gi ankaù Esperantotekston kun sia Nederlandlingva ^gemelo, mi ne ankoraù certas pri tio. Mi ne promesas ion pri la momento ke tui libreto aperos, sed estas una pa^so en la bona direkto.

Published at 21:50 ( 1 comment / 54 visits )
This post is public

July 26, 2009

Miaj grupoj en Ipernity

En unu jaro, mi ali^gis al 5 grupoj en Ipernity. Ser^cinte informojn pri Anjo Amika, mi hazarde per Google trovis Ipernityn. Tiam mi ankaù trovis la grupon "UK Roterdamo" kaj mi ali^gis, ^car pasintjare mi estis tie. Poste mi ali^gis al "Corrosie en verval", "Muziko", antaù nelonge mi ali^gis al "Moneroj", ^car mi fotis specialan Luksemburgan moneron de €2, kiun mi klopodis vendi, sed ne sukcesis, kaj nun mi ^jus ali^gis al "Esperanto-bibliografio". Mi havas multajn fotojn de Esperanto-kantaroj, sed nun mi ne havas la tempon por meti ilin sur interreto. Mi ne nur havas malrapidan interretkonekton, sed ankaù devas labori dumsomere. Nun e^c ne nur de vendredo ^gis diman^co, sed ^ciutage ^gis la 17an de aùgusto, kiel estrino de mia trinkejo.

Published at 09:34 ( 0 comments / 53 visits )
This post is public

August 11, 2008

Interreto estas por mi ankoraù mistero

Hazarde traser^cinte interreton je interesa^joj mi trovis aliajn interesa^jojn. Mi nur ne ankoraù bone scias kiel uzi ^ciujn eblecojn de la reto. Mi ankoraù blindece ser^cumas kaj ne ^ciam scias kiel mi povas atingi kiun. Se mi nun donus simple mian retadreson ^ci tie, mi pensas ke mi persone ricevus tiom da mesa^goj ke mi povos aldoni ilin al la aliaj 250 ne legitajn nova^jleterojn, ser^cojn, fotojn, k.t.p. Mi metis sur ipernity akcidente filmetoj kiel fotoj, tiel oni nur povas vidi la unuan bildon. La plej malgrandaj fotoj pri la UK en Roterdamo 2008 fakte estas filmetoj sed ne tiel videblaj. Mi klopodas fari ion sed ne ^ciam sukcesas.

Mi estas muzik^satantino kaj ankaù ^satas kanti. Mi mem verkis diversajn kantojn kaj revas pri mem eldoni ilin.

Mi naski^gis en Kortrijk (Kortrejko) Belgio la 17-5-1961. Mi havas trinkejon en farmdomo. Mia mortinta edzo malfermis ^gin antaù 21 jaroj.

Published at 21:47 ( 0 comments / 244 visits )
This post is public


( 3 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Lucrèce Decostere

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...