Jen mi laboras per mia nova komputilo:
|
| Mi laboras ĉe mia komputilo |
La vertikalaj larĝekranaj monitoroj estas tre oportunaj por mia laboro kiel tradukisto, ĉar mi kutime laboras kun dokumentoj en vertikala orientiĝo. En la meza ekrano, la ĉefekrano, mi kutime vidigas mian labordokumenton. En la maldekstra mi kutime vidigas mian retpoŝtan programon, elektronikajn vortarojn kaj tradukmemorojn. Per la dekstra mi ofte guglas. Kaj pro la vertikaleco de la ekrano mi povas esplori multajn Guglo-rezultojn samtempe.
Mi konstatis, ke Vindozo nur magre subtenas la mastrumadon de pluraj ekranoj. Por ripari tion mi uzas la utilan programon UltraMon. Bedaŭrinde la programo ne estas senpaga. Sed oni povas gustumi ĝiajn avantaĝojn dum provperiodo. Jen la ĉefaj plusoj:
- Per klavkomandoj kaj per kromaj butonoj kaj menueroj en titolaj bretoj oni rapide povas movi fenestrojn al alia ekrano. (En Vindozo oni unue devas malgrandigi fenestron, treni ĝin al alia ekrano kaj tie remaksimumigi ĝin.)
- Aperas taskostrioj sur la kromekranoj por montri la tie ruliĝantajn programojn. (En Vindozo nur la ĉefekrano havas taskostrion.)
- Por ĉiu programo oni povas precize difini kie ĝi malfermiĝu sur la labortablo.
- Oni povas difini ekranfonon por ĉiu ekrano aparte kaj oni ankaŭ povas streĉi la ekranfonon sur la tuta labortablo. (En Vindozo tiaj aferoj estas nur tre malfacile realigeblaj.) Jen mia ekranfono:
|
| Unu ekranfono kovras ĉiujn ekr… |
- Oni povas diversmaniere manipuli ekrankurtenojn kaj uzi plurajn spegulajn funkciojn.
- UltraMon estas havebla en Esperanto. La lingvodosiero estas elŝutebla en www.realtimesoft.com/ultramon/addons.asp. Jen ekrankopio kun dialogujoj kaj kromaj butonoj en la titola breto:
|
| Ekrankopio |
Kiel kreinto de la UltraMon-traduko mi volonte akceptas viajn komentojn pri la traduko. Mi konsideros ilin por la sekva eldono de la programo. Pliajn informojn pri la traduko vi trovos en mia retejo: http://tekstoj.nl/esperanto/artikoloj/ultramon.html.
Send a message
Search for a member



Manolopro says:
Mi gratulas pro via sukceseto pri la diskonigo de via e-traduko. Tamen, mi nur bedaŭras ke la efiko de via laboremo ne estus falinta sur la mondon de libera programaro...
Roel Haveman replies:
Dimitrije Janicic says:
Cindy McKeepro says:
Henri Masson says:
Henri